Andreas Scultetus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Scultetus
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1600 (1600-01-01)
en Bolesławiec / Bunzlau
Morto 1-an de januaro 1650 (1650-01-01) (50-jaraĝa)
en Opava
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andreas SCULTETUS (ankaŭ: Schultz, Scholtz; naskiĝinta en 1622/23 en Bolesławiec, mortinta en la 25-a de aprilo 1649 en Opava) estis germana verkisto kaj mistikisma poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de ŝufaristo Scultetus frekventis en 1638/39 la evangelian gimnazion en Legnica. Tie li kunlaboris en la kolekto de latinlingvaj spontanee faritaj/farotaj poemoj. Ekde 1639 la ŝato etendiĝis ankaŭ je germanlingvaĵoj. La skribaĵoj estis dediĉitaj al urbanoj de la superaj klasoj, i.a. Nicolaus Henel, Matthias Machner aŭ lia duka moŝto Georg Rudolf. En tiuj skribitaĵoj montriĝas ankaŭ la emo de Scultetus je manierismaj retorikaj stilekzercadoj (i.a. anagramo, kronostiĥaĵoj). De 1639–44 li estis lernanto ĉe la Gimnazio Sankta Elizabeto en Vroclavo kie estis unu lia samklasano Angelus Silesius. Aliaj spontaneaj poemoj, kiujn Scultetis ankaŭ presigis, estis faritoj honore al liaj instruistoj, ekz. al Christoph Köler.

Dum la gimnazia tempo Scultetus skribis la etepopeojn Friedens Lob- Und Krieges Leid-Gesang (1641), Oesterliche Triumph Posaune (1642) kaj Blutt-schwitzend-Todsringender Jesus (1643), kiujn malkovris dum la restado en Wittenberg Gotthold Ephraim Lessing. Lessing poste eldonigis ilin. Tiu ĉi eldono ekfamigis Scultetus kiel "lernanton-poeton"; kritikoj venis en la 19-a jarcento fare de Georg Gottfried GervinusAugust Heinrich Hoffmann von Fallersleben. La intrigoj havas ankaŭ influojn de tiutempaj novlatinaj kaj popollingvaj epikaĵoj, i.a. de religiaj laŭdpoemoj de Daniel Heinsius kaj Martin OpitzAndreas Gryphius. Sed ankaŭ diafanas la konkreta alnuntempigo de la pasiono de Kristo laŭ jezuita maniero. Por la epopeoj Scultetus uzis tipajn retorikajn figurojn de intelektaj aludoj kaj de "concetto".

En 1644 Scultetus, konvertiĝinte al katolikismo, alvokis sian instruinton pri religio Christoph Schlegel al kontroversa disputado. Pro tio li ekziligitis el Vroclavo. La lastaj atestoj pri Scultetus estis de la novembro de 1644 kiam li estis novico en Brunno kaj de 1646 kiam li estis instruisto de la malsupraj klasoj de la jezuita kolegio en Opava.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]