Daniel Heinsius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Daniel Heinsius
La Politiko de Aristotelo (1660)
La Politiko de Aristotelo (1660)
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1580 (1580-06-09)
en Gento
Morto 25-an de februaro 1655 (1655-02-25) (74-jara)
en Hago
Tombo Pieterskerk
Lingvoj latina lingvonederlanda lingvo
Ŝtataneco NederlandoSvedio
Alma mater Universitato de Lejdeno
Familio
Infano Nikolaes Heinsius the Elder
Okupo
Okupo poeto • bibliotekistoverkisto • universitata profesoro • klasikisto • filologo • dramaturgotradukisto • eldonisto
Information icon.svg
vdr

Daniel HEINSIUS (1580-1655) (* Gento, en la 9-a de Junio 1580 - Hago, en la 25-a de Februaro 1655)[1] estis unu el la plej famaj nederlandaj kleruloj, poeto, filologo, latinisto, helenisto kaj profesoro pri la greka historio en la Universitato de Lejdeno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La ĉagrenoj de la hispana milito pelis liajn gepatrojn establiĝi unue en Veere, en Zelando, poste en Anglio, trie en Rijswijk kaj fine en Vlissingen. En 1596, estante jam rimarkinde pro siaj akiraĵoj, li estis sendita al la Universitato de Franeker por studi juron sub la profesoro Henricus Schotanus (1548-1605)[2]. Li restis tie unu jaron kaj duonon kaj poste translokiĝis al la Universitato de Lejdeno, kie li restis la restantajn sesdek jarojn el sia vivo kiel bibliotekisto de la universitato. Tie li studis kun Joseph Justus Scaliger, havis kontaktojn kun Philips van Marnix, lordo de Monto Sankta Aldegonda, Janus Dousa (1545-1604) kaj Paulus Merula (1558-1607)[3], krom aliaj.

Liaj konoj pri la klasikaj lingvaĵoj estis laŭdata de la respektindaj kleruloj en la tuta Eŭropo. Li rifuzis multajn invitojn ekster lia lando, ne maltrankviliĝante kiel honorindaj ili estis. En 1602, li estis indikita kiel Profesoro pri la latina, en 1605, li fariĝis Profesoro pri la Greka, kaj en 1607, post la morto de Merula, li sukcedis ĉi tiun kiel bibliotekiston de la universitato.

La nederlandaj poemoj de Heinsius apartenas al la skolo de Roemer Visscher (1547–1620)[4], ne atingis altan nivelon, sed estis admirita de Martin Opitz (1597-1639)[5], kiu tradukis la poemojn de sia lernanto kaj enkondukis la aleksandrian verson en Germanion.

En 1616, li publikigis siajn kolektojn da poemoj en nederlanda lingvo. En 1618, li lanĉis la komediojn de Terentio, en 1620, la romian historion de Tito Livio, krom siajn didaktikajn poemojn "De contemptu mortis" en 1621, kaj la Epistolojn de Joseph Justus Scaliger, en 1627.

Daniel Heinsius estas la patro de la poeto kaj filologo Nicolaas Heinsius, la Maljuna (1620-1681)[6] kaj avo de Nicolaas Heinsius, la pli juna (1656-1718)[7].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj