Petrus Scriverius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Schrijver
Persona informo
Petrus Scriverius
Naskiĝo 12-an de januaro 1576 (1576-01-12)
en Amsterdamo
Morto 30-an de aprilo 1660 (1660-04-30) (84-jaraĝa)
en Oudewater
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Nederlando vd
Familio
Edz(in)o Anna van der Aar vd
Profesio
Okupo poeto • verkistohistoriisto vd
Aktiva en Oudewater vd
Aktiva dum 1591–1660 vd
Verkado
Verkoj Ode to Haarlem ❦
Album amicorum of Petrus Scriverius (1576-1660), philologist vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petrus SCRIVERIUS, origine Peter SCHRIJVER (* Amsterdamo, en la 12-a de Januaro 1576 - Oudewater, en la 30-a de Aprilo 1660) estis nederlanda latinisto, filologo, humanisto, historiisto, poeto kaj erudiciulo. Ĉi tiu klera latinisto, estis nelacigebla esploristo koncentriĝanta sian studon en la erudiciaj societoj, en Lejdeno, kie li vivis. Lerta verkisto, estis ankaŭ homo pri beletristiko, kaj neniam akceptis okupon, nek pli poste kiam li fariĝis konato dank'al sia laboroj pri historio, kontentiĝante kiel atendanto de la bezonoj de la profesoroj en la kolegio de la Universitato de Lejdeno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li edukiĝis de Cornelius Schonaeus (1540-1611)[1] en la Universitato de Lejdeno, kie li intimiĝis kun Daniel Heinsius. En 1599, li edziĝis al "Anna van der Aar", kaj el 1611 ĝis 1613, li estis direktoro en la Latina Lernejo de Duisburg, nuntempe nomata Gimnazio Landfermann[2]. Li apartenis al la partio de Reinier van Oldenbarnevelt (1588-1623) kaj Hugo Grotius, kaj li enkondukis la malkontentigon en la registaro per unu kopio de latinaj versoj omaĝe al sia amiko, la remonstranto kaj pensionisto Rombout Hogerbeets (1561-1625)[3]. La poemoj de Scriverius estis konsideritaj kalumniaj kaj li estis monpunita per 200 guldenoj, sed, kiam la magistratanoj venis por preni la monon, Scriverius kondukis ilin en la kuirejon por preni la potojn kaj patojn, kiuj tute ne estis sufiĉa mono. Lia edzino, do, portis ilin ĝis la libroj en la bibliotekon, asertante ke tiuj libroj respondecis ke ŝia edzo estis skribinta tiujn poemojn, kaj el tio rezultis ke la vendado de la libroj devus pagi la monpunon. Scriverius kaj lia edzino ĝuis longan geedziĝon 57-jaran kaj ili havis ok gefilojn. Ilia portretoj estis pentritaj de Frans Hals okaze de ilia 25-a geedziĝo-festo.

La plej granda parto de sia vivo li pasis en Lejdeno, sed, en 1650, li fariĝis blinda, kaj la lastaj jaroj de sia vivo li pasis en la domo de siaj gefiloj en Oudewater, kie li mortis en 1660.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Digital Wetenschapshistorisch Centrum
  2. La Gimnazio Landfermann fondiĝis antaŭ ol 1280, kaj tiam nomiĝis Schola Duisburgensis. Poste, en 1599, ĝi estis transformita en Latina Lernejo, kaj estas unu el la plej antikvaj lernejoj en Germanio
  3. Allgemeine Deutsche Biographie
  4. Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]
  5. NNDB

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj