Georges Sébastian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georges Sébastian
Persona informo
Naskonomo Sebestyén György
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1903 (1903-08-17)
en Budapeŝto
Morto 12-an de aprilo 1989 (1989-04-12) (85-jaraĝa)
en La Hauteville
Tombo La Hauteville
Lingvoj franca
Ŝtataneco Hungara reĝlandoFrancio
Okupo
Okupo dirigento
vdr

Georges Sébastian, origine kaj laŭ hungarlingve kutima nomordo Sebestyén György estis hungara-franca dirigento, pianisto. Lia patro estis Károly Sebestyén (kritikisto).

Georges Sébastian [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1903 en Budapeŝto. Li mortis la 12-an de aprilo 1989 en La Hauteville.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Georges Sébastian lernis en sia naskiĝurbo. Post siaj studoj li laboris kun Leó Weiner, Zoltán Kodály kaj Béla Bartók. Inter 1921 kaj 1923 li laboris en Bavara Ŝtata Operejo kune kun Bruno Walter, poste en Metropola Operejo, kie li estis aŭdita kiel pianisto. En 1924 li revenis al Eŭropo, li dirigentadis en Hamburgo kaj Leipzig, eĉ li estis la ĉefa dirigento en Berlino ĝis 1930. Inter 1931 kaj 1937 li estis muzika direktoro de la Moskvo Radio kaj filharmonia orkestro. En 1938 li revenis al Ameriko pro la milita danĝero kaj li havis postenon ĉefe en San Francisco. Post la 2-a mondmilito li ekloĝis en Francio. Li faris debutojn en Operejo Garnier kun Maria Callas (1958) kaj Renata Tebaldi (1959). Li ankaŭ estis tre aktiva en franca radio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]