Ludwig Steiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Steiner
Ludwig Steiner (2008)
Ludwig Steiner (2008)
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1922 (1922-04-14)
en Innsbruck
Morto 28-an de junio 2015 (2015-06-28) (93-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Innsbruck
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Ludwig STEINER (naskiĝinta la 14-an de aprilo 1922 en Innsbruck, mortinta la 28-an de junio 2015[1]) estis aŭstra politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de la komerca lernejo en sia naskiĝurbo li rekrutitis en 1941 al Regna Laborservo kaj poste al Wehrmacht. En 1943 li grave vunditis ĉe la fronto de Arkta Oceano. Ekde 1943 li estis rezistadmovadano (Grupo O5) kaj kunperis ankaŭ la kapitulacion pacan de Innsbruck antaŭ la usonanoj sub la gvido de Karl Gruber. La 1-an de majo 1945 li ekkontaktis la usonanojn ("Cactus Division" 103rd US Infantry Division) ĉe Reith apud Seefeld (Tirolo).

En 1945 li komencis studon de nacia ekonomio ĉe la Universitato de Innsbruck kaj doktoriĝis en 1948. En 1945 li iĝis sekretario de la ministroprezidanto de Tirolo kaj inter 1946-48 sekretario de la urbestro de Innsbruck. En novembro 1948 li iĝis diplomato - legata sekretario ĉe la aŭstria ambasado en Parizo. En 1952 li iĝis ĉefo de la ekstera ofico de la kancelierejo (eksteraj aferoj) kaj venis baldaŭ poste Vienon kiel privata sekretario de Karl Gruber, ministro pri eksteraj aferoj.

De 1953-58 li estis kabinetestro sub kanceliero Julius Raab. Tiufunkcie li estis membro de la aŭstria registardelegacio ĉe la decidaj interparoladoj en la aprilo de 1955 en Moskvo, kiuj kondukis rekte al la subsigno de Aŭstria Ŝtattraktato.

Poste li denove estis diplomato: ĉefo de la ambasadejo en Sofio (1958-1961), ambasadoro en Greklando kaj Cipro (1964-1972). Malantaŭ tio li estris la politikan sekcion de la Federacia ministerio pri eksteraj aferoj: li responsis pri intertraktoj kun Italujo pri la solvo de la sudtirolaj aŭtonomidemandoj. Inter 1979-1990 li estis deputito ĉe Nacia Konsilio kaj parolanto de ÖVP pri eksteraj aferoj. Krome li estis inter 1990-96 prezidento de la Politika akademio de la kristandemokrata ÖVP.

Jam en 1994 li iĝis vicprezidanto de la Dokumentadarkivo de la aŭstria rezistado (DÖW) kaj inter 2001 kaj 2005 li gvidis la Aŭstrian fonduson pri repaciĝo, paco kaj kunlaboro. Krome li estis membro de la administradkonsiliio de la Eŭropa observejo pri rasismaĵoj kaj kontraŭfremdulsintenoj.

En 1954 li edzinigis Danielle Steiner, kiu mortis en 2006.

Honoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Großes Silbernes Ehrenzeichen der Republik Österreich am Bande, 1964
  • Ehrenzeichen für Verdienste um die Befreiung Österreichs, 1977
  • Ehrenzeichen des Landes Tirol, 1984
  • Großes Silberne Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien 2005
  • Großer Verdienstorden des Landes Südtirol, 2008
  • Ehrenring des ÖAAB-Tirol
  • Ehrenring der Katholischen Österreichischen Studentenverbindung Austria Innsbruck
  • Großer Leopold Kunschak-Preis, 2012

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Diplomatie - Politik. Ein Leben für die Einheit Tirols. Ein Leben für Österreich. 1972-2007

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]