Giuseppe Adami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giuseppe Adami
Persona informo
Giuseppe Adami
Naskiĝo 4-an de februaro 1878 (1878-02-04)
en Verono
Morto 12-an de oktobro 1946 (1946-10-12) (68-jaraĝa)
en Milano
Tombo monumenta tombejo de Milano vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Padovo vd
Subskribo Giuseppe Adami
Profesio
Okupo verkistoscenaristoĵurnalisto • libretisto • muzikologo • dramaturgomuzikkritikistofilmreĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giuseppe ADAMI (4a de novembro 1878 - 12a de oktobro 1946) estis itala libretisto, konata pro sia kunlaborado kun Giacomo Puccini en la operoj La rondine (1917), Il tabarro (1918) kaj Turandot (1926).

Subskribo de 1943.

Adami ankaŭ verkis kelkajn teatraĵojn, kiaj I fioi di Goldoni, Una capanna e il tuo cuore (1913), Capelli bianchi (1915), Felicità Colombo (1935) kaj Nonna Felicità (1936). Tiu laste menciita estis adaptita en filmo de 1938 de la reĝisoro Mario Mattoli.

Adami naskiĝis en Verona. Li gradiĝis en la Universitato de Padovo en juro sed dediĉis sian karieron kiel verkisto, dramaturgo, kaj poste muzikkritikisto. Post la morto de Puccini, Adami publikigis kolekton de la leteroj de la komponisto en Epistolario (1928). Li publikigis ankaŭ siajn personajn kolektojn, Giacomo Puccini (1935), kiu estis unu el plej fruaj biografioj de la komponisto. Li verkis duan biografion Il romanzo della vita di Giacomo Puccini ("La vivo de Giacomo Puccini") en 1942.[1]

Adami verkis ankaŭ libretojn por aliaj komponistoj kiaj por Riccardo Zandonai tiun de La via della finestra (1919); kaj por Franco Vittadini tiun de Anima allegra (1921) kaj Nazareth (1925). Li estis muzikkritikisto por La sera (Milano) kaj por la gazeto La comedia el 1931 al 1934. Adami agis kiel publicisto kun la entrepreno Ricordi ĝis la fino de sia vivo. Li mortiĝis en Milano aĝe 67.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Comitato Nazionale Celebrazioni Pucciniane: Giuseppe Adami. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2015-08-24.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]