Armando Zecchin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armando Zecchin
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1924 (1924-12-04)
en Padovo
Morto 5-an de januaro 2016 (2016-01-05) (91-jaraĝa)
en Torino
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Armando ZECCHIN (naskiĝis la 4-an de decembro 1924 en Cartura (Padovo, Italio), mortis la 5-an de januaro 2016 en Torino, post lukto kontraŭ mjelomo) estis itala filologo kaj esperantisto. Junaĝe li vizitis “klasikan liceon" kultivante aparte la antikvan grekan kaj latinan lingvojn, pri kiuj poste li profesoris en la sama liceo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum tiu profesora aktiveco li elektis asidue viziti teologiajn fakultatojn ĝis gajni bakalaŭron (korespondanta al la unua akademia titolo laŭ la italaj leĝoj, aŭ al la brita bakalaŭro, per kiu akiris la rajton instrui en ŝtataj lernejoj katolikan religion. Samtempe kunlaboris kun teologiaj centroj, intense partoprenante en simpozioj kaj kongresoj kaj aliaj teologiaj aktivecoj.[1][2]
La unuaj kontaktoj kun Esperanto okazis en la 1970-aj jaroj, kun intensa emiĝo en 1985 kiam en li formiĝis kompleta privata juĝo pri la internacia lingvo: laŭ li,’’ esperanto estas la ideala internacia lingvo kapabla respekti la rajtojn de la “lingvoj de la popoloj” kaj funkcii kiel internacia lingvo; sed ĝi bedaŭrinde trovas la lokon kaj la funkcion plenumitajn de aliaj lingvoj jam radikitaj. Kial do ĝin kreskigi kaj kulturi kaj instrui? Pro tio ke ĝi ĝuas vastan konsenton kaj havas vastan bazon de uzantoj kun kiu eblas kaj utilas komunikado kaj plurkultura dialogo’’. Puŝite de tiu principo, li intense laboris en la instruado pri esperanto kaj verkado (en kulturaj kaj literaturaj esperantaj revuoj kiel en Literatura Foiro kaj Fonto kaj Monato kaj diversaj aliaj) kaj per originalaj verkoj, kaj en la tradukado al esperanto de verkoj poste disvastigitaj en la esperanta mondo, aparte en kongresoj de Ueci/IKUE.[3]

Dum intensa plurjara esplorado pri la Biblio, profitante de verkoj kaj publikaj kulturaj entreprenoj de la bibliisto kaj profesoro de la “Altitalia Teologia Fakultato” Gianfranco Ravasi, li ĉiam pli konvinkiĝis ke la katolikaj kompreno kaj interpreto havas ankaŭ sciencajn fundamenton. Pro tio li akceptis kunlabori en la reformulado de la artikoloj koncernantaj la Biblion en la NPIV (Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto), kaj engaĝiĝis ĉiam pli en la studado pri katolikismo, kunlaborante en diversaj katolikaj kulturaj asocioj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originalaj verkoj[4][redakti | redakti fonton]

  • La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem, de Armando Zecchin. - Formato '.pdf' - 2,1 MB. (Originala Romano en esperanto)
  • Compendio Italiano-Esperanto di termini religiosi. - Formato '.pdf' - 2,1 MB - Formato '.doc' - 2,8 MB. (zorge de Armando Zecchin – projekte kaj iniciate de pastro Giacinto Jacobitti)
  • La Mortotuko de Torino kaj scienco. La okuloj de la scienco sur la Mortotuko: historio, mistero, esploro. (De Armando Zecchin). - Formato '.pdf' -Unua eseo (0,7 MB), Dua eseo (0,5 MB, Tria eseo (0,9 MB)
  • La roloj de Dio kaj religio en la Infana Raso de William Auld. (de Armando Zecchin - publikigita en revuo Fonto. - Formato '.pdf' - 0,1 MB)

Vikipedio[redakti | redakti fonton]

Lastatempe tiu enmiksiĝado pri esperanto lin ankaŭ kuntrenis iom sisteme kontribui al la Esperanta Vikipedio, unue kun la kaŝnomoj Ludovica kaj Ludovica1 kaj fine per Armando Zecchin. La artikoloj preferataj de lia vikipedia vortaro estas religiaj (precipe katolikaj) konceptoj, ne nur tamen. Tiu aktiveco, kiu daŭris de 2005, aldonis al diversaj Vikipedioj ĉirkaŭ 3.000 artikolojn.

Tradukitaj verkoj[4][redakti | redakti fonton]

  • Letero al la Korintanoj de Papo Klemento el Romo. - Formato '.pdf' - 0,2 MB == - Formato '.doc' - 0,2 MB. (El la antikva greka tradukita de Armando Zecchin)
  • Kontraŭ Majstro Ĉerizo de Jakobo Biffi. - Formato '.pdf' - 0,7 MB - Formato '.doc' - 0,8 MB. (Esperantigita de Armando Zecchin)
  • Legendo Majora pri Sankta Francisko, de Sankta Bonaventura. - Formato '.pdf' - 0,6 MB. (Esperantigita el la itala, de Armando Zecchin)
  • Vivo de Sankta Antono (la granda), de Sankta Atanazio. - Formato '.pdf' - 2,6 MB. (El la antikva greka esperantigis Armando Zecchin)
  • Evangelio laŭ Tomaso, (El la antikva greka esperantigis Armando Zecchin kaj Silvia Garnero)
  • Kratilo de Platono. - Formato '.pdf' - 0,4 MB. (El la antikva greka esperantigis Armando Zecchin)
  • La Riĉulo kaj la Savo, de Klemento el Aleksandrio. - formato '.doc' - 0,4 MB. (El la antikva greka esperantigis da: Armando Zecchin kaj Silvia Garnero)
  • Evangelio laŭ Judaso (Tradukita al esperanto de Armando Zecchin) - Formato '.pdf' - 0,1 MB
  • La fundamentoj de la Kristanismo de Piero Ottaviano, (Esperantigita de Armando Zecchin) - formato '.doc' - 1,3 MB
  • Kompendio de la Katekismo de la Katolika Eklezio. (El la itala teksto tradukis al esperanto Armando Zecchin) - formato '.pdf' - 0,6 MB)
  • La Sindone di Torino L’oggetto impossibile. Traduko, iniciate de Armando Zecchin, en la italan de la La Mortotuko de Torino La neebla objekto de André Cherpillod.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En dato de 28-a de oktobro 1965 kiel de kopio de la diplomo eldonita la 11-an de majo 1995 de la Sekcio de la Altitalia Teologia Fakultato.
  2. Li vizitis ankaŭ la “Instituto de Indaĝini Psicologiche” (Milano) en la akademiaj jaroj 1962-1963 al 1964-1965, akirante la rilata diplomon (kiel konsulteblas en la arkivo de la Instituto).
  3. Lastatempe li malkovris, ke lia pensado pri esperanto trovas iujn similaĵojn kun la proponoj de la Esperanta Civito.
  4. 4,0 4,1 Retejo de Ueci, kie gastiĝas, integre legeblaj, la ĉi-sube cititaj verkoj