Mária Lebstück

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Lebstück
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1831 (1831-08-15)
en Zagrebo
Morto 30-an de majo 1892 (1892-05-30) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Megyeri Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Mária Lebstück, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lebstück Mária estis hungara-kroata oficiro (ĉefleŭtenanto).

Memortabulo pri Mária Lebstück

Mária Lebstück [1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1830 en Kroata reĝlando en Zagrebo. Ŝi mortis la 30-an de majo 1892 en Újpest (nun distrikto en Budapeŝto).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Lebstück aĝis 13, kiam ŝi plulernis en Vieno. Dum la revolucioj en Vieno en 1848 ŝi aliĝis al la revolucia jurista taĉmento, tial ŝi prenis la nomon Karolo kaj vestiĝis kiel viro. Post falo de ambaŭ revolucioj ŝi rifuĝis al Hungara reĝlando, kie ŝi batalis plu (kiel viro) por la hungara libereco. Ŝi vundiĝis en 1849 en batalejo en Kápolna, tial ŝia virineco malkaŝiĝis. Oni taksis ŝin spiono, sed mem Lajos Kossuth defendis ŝin. Post kelkaj monatoj ŝi edziniĝis, tamen ŝi batalis plu. Post falo de la Hungara revolucio de 1848 la geedza paro estis kondamnita je prizono, krome la geedziĝo oficiale ĉesis. Maria naskis filon en la prizono, poste ŝi devis reveni al Kroatio. En 1851 ŝi revenis al Hungario, kie ŝi denove edziniĝis en Győr. En 1870 ŝi vidviniĝis, iom poste ŝi translokiĝis al sia filo al Újpest.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]