Julius Wilhelm Zincgref

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julius Wilhelm Zincgref
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1591 (1591-06-03)
en Heidelberg
Morto 12-an de novembro 1635 (1635-11-12) (44-jaraĝa)
en Sankt Goar
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto-juristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julius Wilhelm Zincgref, foje ankaŭ skribata Zinkref kaj latinigite Zengravius, (naskiĝis la 3-an de junio 1591 en Hajdelbergo; mortis la 12-an de novembro 1635 en Sankt Goar) estis germana lirikisto kaj libroeldonisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel filo de princo-elektista konsilisto en en Hajdelbergo, unu el du ĉefurboj de la regno Elektoprinclando Palatinato. Ekde la jaro 1607 li studis filozofion, filologion kaj juron en la universitato de Hajdelbergo. Sekve li inter la jaroj 1611 kaj 1616 faris studan vojaĝon al Svislando, Francio, Anglio kaj Nederlando. Post sia reveno al Hajdelburgo li en 1619 doktoriĝis.

En sia universitata urbo li aliĝis al grupiĝo de poetoj, nomata Heidelberger Dichterkreis. Kiam la armeo de la katolika imperiestro en 1622 kadre de la Tridekjara Milito konkeris la tiutempe kalvinisman urbon, li perdis siajn posedaĵojn kaj fuĝis al Frankfurto ĉe Majno, pli poste al la germanlingva (protestantisma) universitata urbo Strasburgo. En tiu tempo la grupiĝo de poetoj malfondiĝis, ĉar pro la milito ĉiuj membroj devis fuĝi.

En 1624 Julius Zincgref eldonis la "germanan poemaron" de Martin Opitz. Kiel anekso al tiu verkaĵo li ne nur publikigis poemojn de si mem, sed ankaŭ de aliaj samepokaj poetoj, interalie Georg Rodolf Weckherlin kaj Paul Melissus.

Post kiam li loĝis en Stutgarto kaj Worms, en 1632 li iĝis unue kronikisto en Kreuznach, poste en Alzey. Post la batalo apud Nördlingen li fuĝis al Sankt Goar. Tie li la 12-an de novembro 1635 en aĝo de nur 44 jaroj mortis pro pesta epidemio.

Lia ĉefa literatura verkaĵo nomiĝas Apophthegmata, der Teutschen scharpfsinnige kluge Sprüch (1626–1631), kolekto de historioj, aforismoj, anekdotoj kaj vortludoj, kiu inspiris multajn postajn verkistojn. En siaj verkaĵoj li varbis favore al simpla, klara lingvaĵo, kontraŭ la tipe baroka pompeco de vortumado. Krom literaturajn verkaĵojn, li aŭtoris kaj publikigis grandan nombron da flugfolioj, en kiuj li komentis kaj kritikis la aktualan politikon. Parton de tiuj flugfolioj pro politika premo necesis publikigi je pseŭdonimoj, tial ne plene klaras, ĉu oni sukcesis nun atribui ĉiujn de li pseŭdonime publikigitajn flugfoliojn al li.

Verkaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Facetiae Pennalium, das ist Allerley lustige Schulbossen, 1618
  • Emblemata. Frankfurto ĉe Majno 1619.[1]
  • Sapientia Picta, das ist, Künstliche Sinnreiche Bildnussen und Figuren, Frankfurt/M. 1624
  • Apophthegmata teutsch. eldonita de Theodor Verweyen / Dieter Mertens / Werner Wilhelm Schnabel. Volumo I: Text. Volumo II: Erläuterungen und Identifizierungen, mit einer Einleitung von Theodor Verweyen und Dieter Mertens (= Gesammelte Schriften IV/1-2). Berlin, Boston 2011 (serio Neudrucke deutscher Literaturwerke, NF 57-58).
  • Kiel eldonisto: Auserlesene Gedichte deutscher Poeten, noveldonita de Wilhelm Braune, Halle 1879 (serio Neudrucke deutscher Literaturwerke, NF 15).
  • Gesammelte Schriften, eldonitaj de Dieter Mertens kaj Theodor Verweyen. Volumoj 1 kaj sekvaj, Tübingen 1978 kaj sekvaj jaroj (serio Neudrucke deutscher Literaturwerke, NF 28 kaj sekvaj)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Graupner: Julius Wilhelm Zincgref und seine „Apophthegmata“, in: Jahrbuch der Philosophischen Fakultät, Universität Leipzig 1923, Informoj pri Julius Wilhelm Zincgref en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane) (Dissertation Universität Leipzig, Philosophische Fakultät, 1922, 23 Seiten).
  • Franz Schnorr von Carolsfeld: Julius Wilhelm Zincgrefs Leben und Schriften. In: Archiv für Litteraturgeschichte 8. 1879, S. 1–58, 446–490.
  • Theodor Verweyen: Apophthegmata und Scherzrede. Bad Homburg 1970 (= Linguistica et Litteraria 5).
  • Theodor Verweyen, Werner Wilhelm Schnabel: Angewandte Emblematik und Stammbuch. Interpretationsprobleme am Beispiel verarbeiteter „Emblemata Zincgrefiana“. In: Hans-Peter Ecker (Hrsg.): Methodisch reflektiertes Interpretieren. Festschrift für Hartmut Laufhütte zum 60. Geburtstag. Passau 1997, S. 117-155.
  • Wilhelm Kühlmann, Hermann Wiegand (eld.): Julius Wilhelm Zincgref und der Heidelberger Späthumanismus. Zur Blüte- und Kampfzeit der calvinistischen Kurpfalz (= Mannheimer historische Schriften, Band 5). Mannheim 2011.
  • Auserlesene Gedichte Deutscher Poeten gesammelt von Julius Wilhelm Zinkgref. 1624 (= Neudrucke deutscher Litteraturwerke des 16. und 17. Jahrhunderts, Band 15). Niemeyer, Halle (Saale) 1879. [2]

Registro de verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gerhard Dünnhaupt: Julius Wilhelm Zincgref (1591-1635). En: Personalbibliographien zu den Drucken des Barock. Volumo 6. Hiersemann, Stuttgart 1993, paĝoj 4356 ĝis 4372 ISBN 3-7772-9305-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Theodor Verweyen / Werner Wilhelm Schnabel: Angewandte Emblematik und Stammbuch. Interpretationsprobleme am Beispiel verarbeiteter „Emblemata Zincgrefiana“. En: Hans-Peter Ecker (eld.): Methodisch reflektiertes Interpretieren. Festschrift für Hartmut Laufhütte zum 60. Geburtstag. Passau 1997, paĝoj 117-155.
  2. Digitalisat

Referencoj[redakti | redakti fonton]