Skorbutherbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skorbutherbo
skorbutherbo (Cochlearia officinalis), ilustraĵo
skorbutherbo (Cochlearia officinalis), ilustraĵo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brasicaceae
Genro: Cochlearia
Specio: C. officinalis
Cochlearia officinalis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Skorbutherbo (Cochlearia officinalis) estas plantspecio, kiu apartenas al la Brasikacoj (Brassicaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

floraro.

La skorbutherbo kreskas kiel dujara ĝis multjara herba planto kaj atingas kreskoalton de 20 ĝis 50 cm. La superteraj plantpartoj estas kalvaj. La folioj staras en baza rozeto. La bazah folioj estas plejofte renformaj. La suprau folioj ĉe la tigo ne havas pedunklon kaj kreskas ĉirkaŭ la tigo. La formo estas korforma.

La floroj staras ĉe grapolaj floraroj. La odorantaj, duseksaj floroj estas kvarnombraj. La kvar liberaj petaloj longas 3 ĝis 5,5 mm kaj estas blankaj.

La siliketoj estas ovformaj ĝis globaj. La semoj longas 1,5 mm.

La kromozomnombro estas 2n = 24.[1]

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La planto kreskas en salhava aluvia grundo, precipe en la plej altaj zonoj de salherbejoj apud la maro. La disvastigo estis de la marbordoj de la Arkto ĝis la moderaj zonoj de la norda hemisfero kaj la montoj de Eŭropo. Parenca estas la angla koĥleario (Cochlearia anglica) kaj la dana koĥleario (Cochlearia danica). La planto estas printempa floranto.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 300 jaroj la planto hejmiĝis en preskaŭ ĉiu eŭropa ĝardeno, ĉar ĝi estis efika planto kontraŭ skorbuto. Oni ensaligas la planton kaj kunportis ĝin en barelojn dum marvojaĝoj. Jam la vikingoj uzis tiun sanigan efikon de la planto.

La sorbutplanto bone kreskas ĉe suna lokoj, sed ankaŭ en duonombro kaj ombro. La planto bezonas humidecon. La planto estas elsemebla de printempo ĝis aŭtuno. La semoj bezonas 21 ĝis 28 tagoj por ĝermado. La planto kreskas ĉ. 30 cm alten.

Skorrbutherbo gustas kiel kreso (ankaŭ specio el la familio de la Brasikacoj). Ĝi taŭgas por fari kiel folisalato, herba kazeo, herba butero kaj kiel almanĝaĵo al terpomoj.

kulerformaj bazaj folioj de ne floranta skorbutherbo

Popola medicino[redakti | redakti fonton]

Lal skorbutplanto helpas kontraŭ laceco en printemp kaj lacecp por granda korpa streĉado. Ĝi estingas sangadon en la buŝo kaj nazo. Infuzaĵo el la sekigita planto helpas kontraŭ reŭmatismo kaj artrito. Kiel la nomparto „officinalis“ (= apoteka) montras, la planto estis grava apoteka planto.

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

Vitamino C[2], sinapa glikozido glukokoĥlearino[2], isotiocianatoe[2], amaraĵoj[2], mineraloj[2], taninoo[2], Volatilaj oleoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 452.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 DE GRUYTER Pschyrembel Hunnius Pharmazeutisches Wörterbuch

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]