Henry Kamen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Kamen
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1936 (1936-10-04) (87-jaraĝa)
en Jangono
Religio rom-katolika vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Sankta Antonio vd
Profesio
Okupo historiisto • hispanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henry A. Kamen (naskiĝis en 1936 en Jangono, Birmo, tiam Brita Hindio) estas brita historiisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Henry Arthur Kamen naskiĝis en Jangono en 1936,[1] kiel filo de Maurice Joseph Kamen, naftoindustria inĝeniero laŭ familia deveno parte angla, parte birma, kaj lia edzino, 'Agnes Frizelle, laŭ familia deveno duone irlande angla kaj duone nepala.[2] Kamen estis edukita en privata internuleja mezlernejo en Londono, ricevis stipendion studi en la Universitato de Oksfordo, kaj tie doktoriĝis. Dum la armea servo li studis la rusan, kaj lia unua libro estis traduko de poemoj de Boris Pasternak.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Inter 1966 kaj 1992, Kamen instruis historion de Hispanio en la frua moderna epoko kadre de la Universitato de Warwick, kaj laboris ĉe diversaj universitatoj en Hispanio. En 1970, li estis elektita membro de la Reĝa Historia Societo (Royal Historical Society) de Britio. En 1984 li estis nomumita profesoro ĉe la Instituto por Esplorado de la Homaro en la Universitato de Viskonsino en Madison, Usono. Li estis profesoro de la Supera Konsilio pri Scienca Esploro en Barcelono de 1993 ĝis sia emeritiĝo en 2002. Ekde tiam li daŭrigis prelegadon en konferencoj kaj verkadon, kaj li vivas nuntempe parte en Hispanio kaj parte en Usono. Li estas influa kontribuanto al la paĝoj de la hispana ĉiutaga gazeto El Mundo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

angle, parte ankaŭ hispane:

  • The Iron Century: Social Change in Europe, 1550–1660 (La fera jarcento: Socia ŝanĝo en Exuropo inter 1550 kaj 1660"). Novjorko: eldonejo Praeger Publishers (1972); hispane El siglo de Hierro: cambio social en Europa. Eldonejo Alianza Editorial, 1972. ISBN 84-206-2193-5.
  • A Forgotten Insurrection of the Seventeenth Century: The Catalan Peasant Rising of 1688 ("Forgesita ribelo de la 17-a jarcento: la kamparana ribelo de 1688 en Katalunio"). Periodaĵo The Journal of Modern History, Vol. 49, No. 2 (junio 1977), paĝoj 210–30.
  • Spain in the Later Seventeenth Century. Londono: eldonejo Longman (1980)
  • Golden Age Spain. Basingstoke: Macmillan Education (1988)
  • European Society 1500–1700. Novjorko kaj Londono: eldonejo Routledge (1984)(1992) [revizio de The Iron Century]; hispane: La sociedad europea, 1500-1700. Eldonejo Alianza Editorial, 1986. ISBN 84-206-2475-6
  • "Lo Statista" en "L'uomo barocco" ("la baroka homo", eldonita de R. Villari) eldonejo Laterza, Bari, Italio (1991)
  • The Phoenix and the Flame. Catalonia and the Counter-Reformation ("La fenikso kaj la flamo. Katalunio kaj la Kontraŭ-Reformacio"). Londono kaj New Haven: eldonejo Yale University Press, 1993 (prezento per la eldonejo)
  • Philip of Spain. New Haven: eldonejo Yale University Press, 1997 (prezento per la eldonejo)
  • The Spanish Inquisition: A Historical Revision. Londono kaj New Haven: eldonejo Yale University Press (2014) rete, hispane: La Inquisición Española. Una revisión histórica. ("La inkvizicio en Hispanio. Historia revizio.") Tria eldono 2011 (unua eldono de 1999). Eldonejo Crítica, Barcelono, ISBN 978-84-9892-198-4 (recenzo per la historiistino Beatriz Comella)
  • Early Modern European Society. Londono: eldonejo Routledge (2000) rete
  • Philip V of Spain: The King Who Reigned Twice ("Filipo la 5-a de Hispanio: la reĝo kiu regis dufoje"). New Haven: eldonejo Yale University Press (2001), hispane: Felipe de España[rompita ligilo] Madrido: Eldonejo Siglo XXI de España, 1997. ISBN 84-323-0957-5 (recenzo)
  • Empire: How Spain Became a World Power, 1492–1763. ("La imperio: kiel Hispanio iĝis monda potenco") Novjorko: eldonejo HarperCollins (2003) rete; hispane: Imperio: la forja de España como potencia mundial ("La imperio: La forĝo de Hispanio kiel monda potenco"), eldonejo Aguilar, 2003. ISBN 84-03-09316-0 (recenzo per Arturo Giráldez, profesoro pri literaturo en la Universitato de la Pacifiko en Kalifornio)
  • The Duke of Alba. Londono kaj New Haven: eldonejo Yale University Press (2004) rete; hispane: El gran duque de Alba ("la grandduko de Alba"), eldonejo La Esfera de los Libros 2005 (prezeno per la eldonejo)
  • Spain 1469–1714: a Society of Conflict. Londono kaj Novjorko: eldonejo Longman (2014) rete; hispane: Una sociedad conflictiva: España, 1469-1714. Eldonejo Alianza Editorial, 1989. ISBN 84-206-0064-4.
  • The Disinherited; Exile and the Making of Spanish Culture, 1492–1975. Novjorko: eldonejo HarperCollins (2007) rete Arkivigite je 2011-12-23 per la retarkivo Wayback Machine; hispane: Los desheredados. España y la huella del exilio, eldonejo Aguilar, 2007, Madrido, ISBN 84-03-09708-5 (prezento per la eldonejo Arkivigite je 2011-05-08 per la retarkivo Wayback Machine)
  • Imagining Spain. Historical Myth and National Identity ("Imagante Hispanion. Historia mito kaj nacia identeco"). Londono kaj New Haven: eldonejo Yale University Press (2008) rete
  • The Escorial. Art and Power in the Renaissance. ("La kastelo El Escorial. Arto kaj potenco dum la renesanco.") Londono kaj New Haven: eldonejo Yale University Press (2010) rete; hispane: El Enigma del Escorial. El sueño de un rey. ("La enigmo de la kastelo El Escorial. La revo de reĝo."), eldonejo Espasa. 2010. ISBN 978-84-670-3538-4 (recenzo Arkivigite je 2013-05-16 per la retarkivo Wayback Machine)

Aldone nur hispane:

Elektitaj recenzaj citaĵoj pri li[redakti | redakti fonton]

angle:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eklezia registro de la Oficejo de Brita Hindio (British India Office Ecclesiastical Returns), paroĥejo Sankta Maria en Jangono, 1936. N-1-576. Folio 115
  2. Noto pri ilia geedziĝo en paroĥejo Sankta Maria en Jangonola 29-an de oktobro 1925. Eklezia registro de la Oficejo de Brita Hindio, Jangono, paroĥejo Sankta Maria, 1925. N-1-489. Folio 128, noto 292.