Mikel San José

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikel San José
Persona informo
Naskonomo Mikel San Jose Dominguez
Naskiĝo 30-an de majo 1989 (1989-05-30) (34-jaraĝa)
en Villava-Atarrabia
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Mikel San José (per plena nomo Mikel San José Domínguez, prononco laŭ sistemo IFA hispane mi'kel san xo'se ðo'miŋɡeθ) (naskiĝis la  30-an de majo 1989(nun 1989-05-30) en Pamplona, do nun 34-jara) estas hispania profesia futbalisto. Ekde la jaro 2014 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2007 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-19-, sub-21- kaj sub-23-jaruloj. Interalie, liaj teamoj en 2007 gajnis la eŭropan ĉampionecon de sub 19-jaruloj kaj en 2011 la eŭropan ĉampionecon de sub 21-jaruloj. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la kluboj Chantrea de Navaro kaj poste Athletic Bilbao en la de Pamplona geografia proksima aŭtonoma regiono Eŭskio, li inter la jaroj 2007 kaj 2010 estis profesia futbalisto en la klubo Liverpool F.C. en Anglio, kaj ekde tiam estas parto de la 1-a vira teamo de lia junaĝa klubo Athletic Bilbao. Li partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "17".