Pavel Ŝaramet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavel Ŝaramet
Persona informo
Naskonomo Павел Рыгоравіч Шарамет
Naskiĝo 28-an de novembro 1971 (1971-11-28)
en Minsko
Morto 20-an de julio 2016 (2016-07-20) (44-jaraĝa)
en Kievo
Tombo Nothern cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusioBelorusio
Alma mater Faculty of History of the Belarusian State University • Belorusia Ŝtata Ekonomika Universitato
Familio
Patrino Ludmila Sharamet
Okupo
Okupo ĵurnalistoprezentisto • televida prezentisto • redaktoro • ĉefredaktisto • televido-ĵurnalisto • homrajta aktivulo
vdr

Pavel Ŝaramet (beloruse Павел Рыгоравіч Шарамет, ruse Павел Григорьевич Шеремет, pole Paweł Szeremet; naskiĝis la 28-an de novemnro 1971 en Minsko, Belorusa SSR, Sovetunio — mortis la 20-an de julio 2016 en Kievo, Ukrainio) estis belorusa-rusa-ukraina ĵurnalisto de sendependaj amaskomunikiloj, aŭtoro de dokumentaj filmoj kaj libroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komence de sia profesia kariero li laboris en Minsko kiel korespondanto de unu el rusaj televidstacioj. En 1997 li estis arestita proksime al la belorusa-litova landlimo kune kun Dmitrij Zavadski, kion rimarkis amaskomunikiloj. Akuzita pri eksterleĝa transpaŝo de la landlimo kaj malliberigita en arestejo, li estis liberigita oktobre 1997, sed jaron poste kondamnita al du jaroj de mallibero kun suspendo pro eksterleĝa transpaŝo de landlimo kaj agado malfavora por Belorusio kaj troviĝis en malliberejo tri monatojn. Li ricevis premiojn de Defend-Komitato de Ĵurnalistoj (CPJ) en 1998 kaj de Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo en 2002. Amnestio Internacia agnoskis lin malliberulo de la konscienco.

De 1998 li loĝis en Moskvo, kaj dum la lastaj 5 jaroj de sia vivo en Kievo. En 2000 Pavel Ŝaramet estis batita en Minsk fare de nekonatuloj. En 2010 li estis senigita de belorusa civitaneco. Dum la kieva li periodo laboris por gazeto "Ukrajina Pravda" (Ukrainia Vero) kiel plenuma direktoro. Krome li estis prezentisto de radio Vesti kaj fondinto de opozicia interreta portalo Beloruskij Partizan. Li publike kritikis rusan anekson de Krimeo kaj intervenon en Ukrainio.

Murdo[redakti | redakti fonton]

Pavel Ŝaramet pereis matene la 20-an de julio 2016 en Kievo kiam eksplodis bombo, alkroĉita sub stirata de li aŭto. Konsilisto de la ministro pri internaj aferoj de Ukrainio Zorjan Ŝkirjak tiam plurfoje diris, ke la murdon aranĝis rusiaj sekurecservoj. Tamen neniu kulpulo estis nomita kaj arestita.

En decembro 2019 la enketistoj anoncis, ke la murdistoj estis trovitaj. Tio estis ukrainaj naciistoj, veteranoj de la Donbasa milito, esperintaj per murdo de la opozicia rusia ĵurnalisto estigi malordon en la lando el kio profitos kontraŭrusaj naciistoj. Ili planis oferi ankaŭ aliajn "sanktajn viktimojn" kaj eĉ bombardi Kievon tiucele. Unu el akuzitoj mortigis sin post kiam li estis vokita al pridemandado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]