Imre Ámos
Imre Ámos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de decembro 1907 en Nagykálló |
Morto | 1-an de januaro 1944 (36-jaraĝa) en Koncentrejo Ohrdruf |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Margit Anna |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Imre ÁMOS [Amoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ámos Imre estis hungara pentristo, martiro de la holokaŭsto. Lia origina familia nomo estis Ungár ĝis 1934, lia edzino estis Margit Anna.
Imre Ámos [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1907 en Nagykálló, li mortis en 1944 aŭ 1945 en nazia Germanio en Ohrdruf.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Ámos devenis el juda familio. Li frekventis komence Teknikuniversitaton, poste privatan lernejon de János Vaszary, kie li konatiĝis kun Margit Anna. Ili geedziĝis en 1935, en la sekva jaro ili finis la pentrolernejon. pli frue ekde 1931 li debutis en ekspozicio. En 1936 la geedza paro translokiĝis al Szentendre (ĉefe somere), kie ili aliĝis al la loka artkolonio. En la sekva jaro ili vojaĝis al Parizo, kie ili vizitis Marc Chagall. Ekde 1940 li ofte estis trudlaboristo, en nekonata cirkonstanco li mortis. Lia lasta desegnaĵo okazis en Szolnok en 1944. Li ofte pentris superrealismajn bildojn.
Liaj elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Anna Margit olvas (1933)
- Chagallnál (Ĉe Chagall), (1937)
- Virágcsendélet (1942)
Liaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1931)
- Budapeŝto (1934) kun premiita pentraĵo
- Budapeŝto (1958) memorepkspozicio, poste en Szeged, Pécs, Győr, Nagykálló, Székesfehérvár, Debrecen
- Budapeŝto (2013)
- Varsovio (2014)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2014-04-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2014-04-24 per la retarkivo Wayback Machine