Koncentrejo Ohrdruf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Usonaj generaloj Eisenhower, Bradley, Patton, kaj Eddy inspekcias kremacia fajrejo en la koncentrejo la 12an de aprilo, 1945, post la liberigo.

La Koncentrejo Ohrdruf estis Nazia koncentrejo por sklava laboro situa ĉe Ohrdruf, sude de Gotha, en Turingio, Germanio. Ĝi estis parto de la reto de Buchenwald kaj la unua Nazia koncentrejo liberigita de usonaj trupoj.

Fine de 1944, ĉirkaŭ 10 000 prizonuloj estis metitaj tien; tra marto 1945 la totala nombro sendita tien estis ĉirkaŭ 20 000, ĉefe rusoj, poloj, hungaraj judoj, kelkaj francoj, ĉeĥoj, italoj, belgoj, grekoj, jugoslavoj kaj germanoj. La vivkondiĉoj estis malhumanaj: en la kabanoj ne estis litoj, "nur sango-kovrita pajlo kaj pedikoj". Spite la sezonon, ne ĉiuj prizonuloj havis lokon en kabanoj, kelkaj "loĝis" en staloj, tendoj kaj malnovaj bunkroj. La labortagoj estis dekomence 10 al 11 horojn longaj, poste 14 horojn, por akrega fizika laboro konstruante ŝoseojn, fervojojn kaj tunelojn. Estis totala manko de sansistema ekipaĵo aŭ medicinaj instalaĵoj, nesufiĉaj manĝo kaj vestaĵaro.[1]

50°50′1″N 10°45′17″E  /  50.83361°N, 10.75472°O / 50.83361; 10.75472 (Koncentrejo Ohrdruf)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Außenlager Ohrdruf". Buchenwald.de. Alirita la 12an de februaro 2019.