Tadeusz Smoleński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tadeusz Smoleński
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1884 (1884-08-16)
en Jaworze, Silesian Voivodeship
Morto 29-an de aŭgusto 1909 (1909-08-29) (25-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jan III Sobieski High School in Kraków
Familio
Frat(in)o Jerzy Smoleński
Okupo
Okupo arkeologo • egiptologo • historiisto • sciencisto-esploristo • sekretario
vdr

Tadeusz Samuel SMOLEńSKI (naskiĝis en 1884, morits la 29-an de aŭgusto 1909 en Krakovo) - historiisto, la unua pola egiptologo.

Tadeusz Smoleński finis historiajn studojn kaj pro tuberkulozo forveturis al Egiptio. Tie lernis la araban lingvon. Post kiam vizitis Egiptan muzeon en Kairo decidis sin dediĉi al Egiptio. Sub gvido de Gaston Maspero iĝis specialisto pri arkeologio kaj la egipta filologio publikigante sciencajn disertaĵojn. Li tradukis al la pola lingvo papiruson Westcar, publikigitan sub la titolo Na dworze Cheopsa (Sur kortego de Ĥufu) (1907). Gvidis ekspedicion organizitan de Aŭstrio-Hungario al Ŝaruna (proksime al Oksirinĥo) kaj al Gamhud. Li estis sekretario de organiza komitato de la 2-a Internacia Kongreso de Klasikaj Arkeologoj en Kairo en 1909. Parton de malkovritaj historiaj monumentoj, t. e. simiulaj sarkofagoj, ricevis Akademio de Scipovoj en Krakovo. Nun ili etas eksponitaj en Arkeologia Muzeo. Postmorte publikiĝis Les peuples maritimes du nord a l'epoque de Ramses II et de Merenptah.

La karieron de 25-jara Smoleński rompis antaŭtempa morto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Maria Prosińska-Jackl (red.), Słownik historyków polskich (Vortaro de polaj historiistoj), Warszawa 1994, p. 479

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]