Abd ar-Rahman la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abd ar-Rahman la 1-a
Emiro de Kordovo
Statuo de Abdarrahmno la 1-a en la hispana urbo Almuñécar
Statuo de Abdarrahmno la 1-a
en la hispana urbo Almuñécar
Persona informo
Naskonomo arabe عبدالرحمن بن معاوية بن هشام بن عبد الملك
Naskiĝo marto 731
en Damasko
Morto 788
en Qurṭubah
Tombo Alcázar of the Caliphs (Córdoba) vd
Religio sunaismo vd
Ŝtataneco Umajida KaliflandoEmirlando de Kordovo vd
Familio
Dinastio Umajadoj de Kordovo vd
Patro Mu'aŭija ibn Hiŝam vd
Gefratoj Aban ibn Mu'awiya ibn Hisham vd
Infanoj Hiŝam la 1-a de Kordovo vd
Profesio
Okupo politikistoreganto • militestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abd ar-Rahman ibn Mu'avija ibn Hiŝam ibn Abd al-Malik (en araba, عبدالرحمن بن معاوية بن هشام بن عبد الملك), konata ankaŭ kiel AbderramanoAbd al-Rahmano la 1-a ad-Dāĥil (الداخل, ‘tiu kiu eniras’ aŭ ‘la enmigrinto’) (naskiĝis en marto 731 en Damasko, mortis 788 en Kordovo) estis princo de la umaja dinastio kiu, en 756, post diversaj okazaĵoj, iĝis la unua sendependa emiro de Kordovo, kie li fondis la dinastion de Umavioj post emirproklamo okazinta en Arĉidono.[1]

Lia patrino estis berbera de la tribo Nafza,[2] kio utilis por fuĝi al Kabilio, en Nordafriko, kiam venkis la Abasida revolucio.

La interna situacio de la emirlando ne permesis Abderramanon konduki la oftajn raziojn kontraŭ la teritorioj de la kristanaj regnoj de la nordo de Iberio. Lia regado de tridekdu jaroj okazis inter internaj luktoj por finigi la reziston de la antaŭa emiro, Jusuf al-Fihri, kaj de ties filoj, nome la sirianoj partianoj de la abasidoj kaj de la berberoj kiuj estis setlintaj en la Iberia Duoninsulo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Al-Tabari, 1988, p. 33.
  2. «Enciclopaedia of Islam, Second Edition». BrillOnline Reference Works (en angla). [1] Konsultita la [[29an de marto 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]