Joseph Lister

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Lister
Persona informo
Joseph Lister
Naskiĝo 5-an de aprilo 1827 (1827-04-05)
en Upton House, Newham
Morto 10-an de februaro 1912 (1912-02-10) (84-jaraĝa)
en Walmer
Religio Kvakerismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato-Kolegio de LondonoUniversitato de Londono • Grove House School • UCL Medical School vd
Subskribo Joseph Lister
Familio
Patro Joseph Jackson Lister vd
Patrino Isabella Harris vd
Gefratoj Arthur Hugh Lister • Mary Godlee • Isabella Sophia Lister • John Lister vd
Edz(in)o Agnes Syme vd
Profesio
Okupo kirurgo • universitata instruisto • politikisto vd
Aktiva en Anglio vd
Verkado
Verkoj A Method of Antiseptic Treatment Applicable to Wounded Soldiers in the Present War vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Josefo Listero (1827-1912) estis angla kirurgo, kemiisto, "patro de la moderna kirurgio" kaj pioniro pri antisepsa kirurgio, bazita sur la laboroj de Louis Pasteur, en la dua duono de la 19-a jarcento. Listero aplikis la laboron de Pasteur pri etiologio de fermentiĝo kaj asociis al la procezoj kaŭzantaj infekton kaj gangrenon. Spite al la movadoj por abolado de ĉiuj kirurgioj en hospitaloj pro la troa morto-rango kaŭzata de la infektoj, Listero ŝanĝis la traktadon de la komponaj frakturoj el la amputacio al membro-konservado kaj malfermis la vojon por abdomenaj kaj aliaj intrakavaj kirurgioj.[1]

Li decidis uzi la teknikojn proponitajn de Pasteur kaj komencis per elmetado de vundoj al kemiaĵoj. Li prenis pansaĵon saturitan per fenata acido aŭ karbolo, kovris la vundojn kaj la infekto-rango draste reduktiĝis. Poste, li eksperimentis per manlavado, steriligo de instrumentoj kaj aspergado de karbolo en la anatomia teatro dum operacio celante limigi infektojn. La infekto-rango malpliiĝis kaj liaj teknikoj baldaŭ estis adoptitaj en multaj landoj far sennombro da kirurgoj. Pro tio li nun estas konata kiel la "patro de la antisepsa kirurgio".[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Listero aspergante fenolon
sur la pacienton.
Upton House, West Ham,
domo kie Listero naskiĝis.

Josefo Listero apartenis al riĉa familio kaj estis filo de Joseph Jackson Listero (1786-1869), pioniro pri akromataj lensoj por konstruado de komponaj mikroskopoj. En la lernejo li iĝis flua leganto de francaj kaj germanaj verkoj kaj kiam june li vizitadis la Akademion Isaac Brown de Benjamin Abbot, iu kvakera lernejo en Hitchin.

Kiam adoleskulo, Listero vizitadis la "Grove House School", en Tottenham, kie li studis matematikon, natursciencojn kaj lingvaĵojn. Komence li studis botanikon kaj bakalaŭriĝis pri artoj en 1847.

Poste li enmatrikuliĝis kiel studento pri medicino kaj diplomiĝis kun honoro kiel Bakalaŭro pri Medicino, sekve enirante en la Reĝa Kolegio pri Kirurgoj estante 26-jara. En 1854, Listero iĝis asistanto kaj amiko de la kirurgo James Syme (1799-1870) en la Reĝa Flegejo de Edinburgo, ĉe la Universitato de Edinburgo.

Poste, li lasis la kvakerojn, kuniĝis al la Skota Episkopa Preĝejo kaj eventuale edziĝis al Agnes, filino de Syme. Dum ilia mielmonato, ili pasis tri monatojn vizitantaj la ĉefajn medicinajn institutojn (hospitalojn kaj universitatojn) en Francio kaj Germanio. Intertempe, Agnes enamiĝis al medicina esploro kaj iĝis partnero de Listero en la laboratorio dum la resto de sia vivo.

Kariero kaj vivo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ ol la studoj de Listeroj pri kirurgio, la plejmulto el la homoj kredis ke la kemia damaĝo en la elmetaĵoj al polucia aero respondecis pri vundo-infektoj. La hospitalaj koridoroj okaze estis aerumitaj meze de la tago kiel prevento kontraŭ disvastigo de infektoj per miasmoj, sed instalaĵoj por manlavado kaj vundo-purigado de la pacientoj tute ne disponeblis. La kirurgo kutime ne lavis al si la manojn antaŭ ol viziti pacienton pro tio ke tiaj praktikoj ne estis konsiderataj necesaj por evitado de infektoj. Malgraŭ la klopodoj de Ignaz Semmelweis (1818-1865) kaj Oliver Wendell Holmes, Sr. (1809-1894), la hospitaloj praktikadis kirurgion sub nesanaj kondiĉoj. La tiamaj kirurgoj ofte raportadis pri la "bona kaj sana kirurgia fetoro" kaj estis orgojlaj pri la sangomakuloj sur iliaj nelavitaj operaciaj vestaĵoj kiel elmontro pri ilia sperto.

Dum lia staĝo kiel profesoro pri kirurgio en la Universitato de Glasgovo, Listero sciis pri dokumento publikigita de la franca kemiisto, Louis Pasteur, montrante ke nutraĵo-malkomponiĝo povas okazi sub anaerobaj kondiĉoj ĉiam kiam mikroorganismoj ĉeestas. Do, Pasteur sugestis tri metodojn por eliminado de la respondecaj mikroorganismoj, nome, filtrado, hejto-elmetado kaj elmetado al kemiaj solvaĵoj. Listero konfirmis la konkludojn de Pasteur per siaj propraj eksperimentoj kaj decidis uzi liajn malkovrojn por disvolvado de antisepsaj teknikoj por vundoj. Ĉar la du unuaj metodoj sugestitaj de Pasteur estis danĝeraj kaj nesekuraj por la traktado de la homa histo, Listero decidis eksperimenti la trian teknikon.

En 1834, Friedlieb Ferdinand Runge malkovris la fenolon tiam konata kiel karbolo, karbolata acido, aŭ fenata acido, kiun li elprenis el nepura formo de karbogudro. Tiuepoke, duboj ekzistis pri la kreozoto -- iu substanco kiu estis uzata por lignotraktado en la fervojaj ŝpaloj kaj ŝipofabrikadoj ĉar ĝi protektis la lignon el putriĝo -- kaj la karbolata acido. Post aŭdado ke la kreozoto estis uzata por kloako-traktado, Listero komencis provi la efikecon de la karbolata acido kiam aplikita rekte sur vundoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Introductory Lecture Delivered in the University of Edinburgh ..., 1869
  • Six Papers of Lord Lister, 1921, Joseph Baron Lister, Sir Rickman John Godlee
  • An English Handbook to the Paris Medical School, 1903, A. A. Warden, William Williams Keen, Joseph Baron Lister
  • The Early Stages of Inflammation[3]
  • Involuntary Muscle Fibre
  • The parts of the Nervous System which regulate the Contractions of the Arteries
  • The Cutaneous Pigmentary System of the Frog
  • Some Experiments upon the Coagulation of the Blood, 1856
  • The Conditions of Suppuration, 1867
  • On the Antiseptic Principles in the Practice of Surgery, 1867
  • New Approach to treat compound fractures, abcesses, etc. with observations on the conditions of suppuration[4] 1867
  • On the Effects of Asepsis on the Health of a Surgical Hospital.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. NCBI Resources
  2. Science Museum[rompita ligilo]
  3. Facs.org. Arkivita el la originalo je 2017-02-16. Alirita 2017-02-15.
  4. Science Direct