Natalia Ginzburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natalia Levi-Ginzburg
Natalia Ginzburg kun la presidento Sandro Pertini foto de la komenco de la 1980-aj
Natalia Ginzburg kun la presidento Sandro Pertini
foto de la komenco de la 1980-aj
Persona informo
Natalia Ginzburg
Naskonomo Natalia Levi
Naskiĝo 14-a de julio 1916
en Palermo, Italio
Morto 7-a de oktobro 1991
en Romo, Italio
Tombo Campo Verano vd
Religio judismo vd
Lingvoj italafranca vd
Ŝtataneco itala
Alma mater Universitato de Torino vd
Partio Itala Komunista Partio vd
Familio
Patro Giuseppe Levi vd
Gefratoj Gino Levi Martinoli vd
Edz(in)o Leone Ginzburg, Gabriele Baldini
Infanoj Carlo Ginzburg • Andrea Ginzburg vd
Parencoj Lisa Ginzburg vd
Profesio
Alia nomo Alessandra Tornimparte vd
Okupo verkisto
Aktiva en Romo vd
Verkado
Verkoj Q28670475 ❦
Family sayings vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Natalia Levi-Ginzburg (1916-1991) estas unu el la plej gravaj verkistinoj de la itala literaturo de la 20-a jarcento. Inter 1983 kaj 1987 ŝi estis membro de la Itala Parlamento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Natalia Levi naskiĝis la 14-an de julio 1916 en Palermo, sed ŝi pasigis sian infanaĝon kaj adoleskecon en Torino. Ŝi havis laikan edukon. La patro, Giuseppe Levi, de juda origino, estis distingita scienculo kaj profesoro de anatomio, la patrino, Lidia Tanzi, estis katolika kaj socialista. La patro kaj la fratoj estis arestitaj kaj procesitaj pro siaj kontraŭfaŝismaj ideoj.

En 1933 Natalia publikigis sian unuan rakonton, I bambini, en la revuo Solaria. En 1938 ŝi edziniĝis kun Leone Ginzburg, kontraŭfaŝisma intelektulo de rusa origino kaj profesoro pri rusa literaturo. En tiuj jaroj ŝi estis en amikaj rilatoj kun la kontraŭfaŝismaj intelektuloj de Torino, precipe kun Cesare Pavese kaj Carlo Levi.

En 1940 ŝi sekvis sian edzon, kondamnitan pro kialoj politikaj kaj rasaj al interna ekzilo, al Pizzoli, malgranda kaj malproksima vilaĝo en Abruco, kie li restis ĝis 1943.

En 1942 ŝi publikigis, sub la pseŭdonimo de Alessandra Tornimparte, la unuan romanon, titolitan La strada che va in città. Ĉar ŝi estis juda ŝi ne povis subskribi per sia nomo.

Post la morto de la edzo, turmentita kaj murdita en februaro 1944 en la roma malliberejo de Regina Coeli, Natalia alvenis al Romo, ĵus liberigita, kaj estis dungita de la eldonejo Einaudi. Natalia esprimis siajn sentojn pri sia perdo en fama poemo titolita Memoro. En aŭtuno de la jaro 1945 ŝi reiris al Torino. En 1947 ŝi publikigis sian duan romanon, È stato così, kiu gajnis la literaturan premion "Tempo".

En 1950 ŝi edziniĝis kun Gabriele Baldini, profesoro, specialisto pri angla literaturo kaj direktoro de la Itala Kultura Instituto en Londono. Por Natalia komencis bela periodo pri literatura verkado, ĉefe bazita sur la temoj de la memoro kaj de la psikologia esploro. En 1952 ŝi publikigis la romanon Tutti i nostri ieri, en 1957 Valentino, en 1961 Le voci della sera, en 1962 la kolekton de noveloj Le piccole virtù kaj en 1963 ŝi gajnis la “Strega Premion” kun Lessico famigliare, kiu ricevis fortan konsenton universalan. Ŝi estis ankaŭ aŭtoro de teatraĵoj.

En 1969 ŝia dua edzo mortis. Ŝi daŭrigis kun sia skribado kaj samtempe, kiel multaj intelektuloj de itala maldekstro de la tempo, ŝi komencis pli aktive partopreni en politiko. Tial en 1983 ŝi estis elektita parlamentano por la Itala Komunista Partio (PCI).

Inter la jaroj 1970 kaj 1974 Natalia Ginzburg skribis por la ĵurnalo Corriere della Sera, multnombrajn artikolojn pri literaturo kaj kulturo.

En la lastatempaj romanoj Caro Michele, Famiglia, La città e la casa, La famiglia Manzoni, ŝi reproponis la temojn karajn al ŝi pri la familia mikrokosmo.

Ŝi mortis en Romo la 7-an de oktobro 1991.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Maja Pflug, Natalia Ginzburg. Una biografia (1999), traduzione di Barbara Griffini, Roma: La tartaruga, 2004.
  • Nadia Castronuovo, Natalia Ginzburg. Jewishness as Moral Identity (2010), Troubador Publishing, 2010.