Altaj Landoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Altaj Landoj
Regiono
historia regiono • altaĵo • physiographic province [+]

LandoSkotlando

Supermara alteco1 344 m [+]
- koordinatoj57° 7′ 12″ N, 4° 42′ 36″ U (mapo)57.12-4.71Koordinatoj: 57° 7′ 12″ N, 4° 42′ 36″ U (mapo)
Plej alta punktoBen Nevis [+]


Altaj Landoj (Tero)
Altaj Landoj (Tero)

Altaj Landoj (Skotlando)
Altaj Landoj (Skotlando)
DEC
Altaj Landoj
Altaj Landoj

Map
Altaj Landoj
Vikimedia Komunejo:  Scottish Highlands [+]
vdr

La Altaj Landoj, Alta Lando de Skotlando Skota Altlando, angle Highlands, skotgaele: A’Ghaidhealtachd – estas la nomo de la okcidentaj regionoj de Skotlando. Malgraŭ ke ekzistas kelkaj montoj tiu regiono ne estas vera altaĵo. Vastaj partoj estas senarbaraj marĉoj. Nur parto de la regionego konsistigas la nunan administran regionon Highland (nomata singulare, do en Esperanto "Alta Lando").

Situo[redakti | redakti fonton]

La Altaj Landoj rimarkeble distingiĝas de la pli malaltaj Centraj Malaltlandoj (la limo nomiĝas Highland Boundary Fault), kiu iras de la sudokcidento-nordoriento de Ardmore ĉe la Firth of Clyde tra la suda Loch Lomond (Inchmurrin/Balmaha) kaj ĝis Stonehaven ĉe la Norda Maro.

La altlandoj estas dividitaj per la tektonika fosaĵo Great Glen (glen estas la gaela vorto por valo) en la nordokcidentaj altlandoj kaj la montaro Grampian. Laŭlonge de la Great Glen troviĝas diversaj lagoj, ekzemple Loch Ness. La plej alta monto de la britaj insuloj, la Ben Nevis (1345 m), troviĝas en la montaro Grampian.

La altaj landoj restis malpli influitaj de la angla kulturo ol la malaltaj landoj. La propra kulturo konserviĝis pli bone. La skotgaela lingvo ankoraŭ estas la ĉiutaga lingvo de vastaj partoj de la altlandoj. La klanoj kaj la produktado de viskio- iĝis la altlandoj mondfama.

La regiono estas grandparte sen arbara kaj neloĝata kiel sekvo de la deviga elmigrado Highland Clearances, nome la forpelado de la loĝantaro inter 1762 ĝis 1884.

En arto[redakti | redakti fonton]

En la Altaj Landoj disvolviĝas intrigo de la spiona filmo “39 ŝtupoj” de Alfred Hitchcock[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

skotaj Altaj Landoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martin Rackwitz: Travels to Terra Incognita. The Scottish Highlands and Hebrides in Early Modern Travellers' Accounts c. 1600 to 1800, 3 Bände. Waxmann Verlag, Münster 2007. ISBN 978-3-8309-1699-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stanislavo Belov (2018-11-09) "39 ŝtupoj" de Hitchcock — spektinda arkaikaĵo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-11-10. Alirita 2018-11-10.