Poezio: armilo ŝargita per futuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Poezio: armilo ŝargita per futuro
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Poezio: armilo ŝargita per futuro kaj pli amplekse Poezio: armilo ŝargita per futuro. Komentita antologio de hispanlingva poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia, estas antologia kolekto de socie engaĝita, revolucia poezio, prilaborita kaj aŭtorita de Miguel Fernández.[1]

Tiu antologio Poezio: armilo ŝargita per futuro prezentas tradukojn de tekstoj de Blas de Otero, Vicente Aleixandre, Eduardo Galeano, Emilio Prados, Manuel Altolaguirre, Luis Cernuda, Carmen Conde, Gabriel Celaya, García Lorca, Dámaso Alonso, Pedro Salinas, Pedro Garfias, Jorge Guillén, José Agustin Goytisolo, José Antonio Labordeta, Juan Gil-Albert, Pedro García Cabrera, León Felipe, Ángel González, Jaime Gil de Biedma, Chicho Sánchez Ferlosio, Miguel Hernández, José Luis Sampedro, Pablo Neruda, Rafael Alberti, Luis García Montero, kaj Walt Whitman, fare de Miguel Fernández, Fernando de Diego, Jorge Camacho kaj aliaj, kun indiko pri la loko reta por aŭskulti muzikajn versiojn fare de Paco Ibáñez, Joan Manuel Serrat, Aguaviva, Jarcha ktp.

Tiu antologio ricevis favoran traktadon de la kritikistoj kaj recenzintoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Miguel Fernández, Poezio: armilo ŝargita per futuro. Komentita antologio de hispanlingva poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia, SATeH, Madrido, 2013. 363 paĝoj.
  2. Vidu ekzemple Nicolino Rossi, Vibroj de aŭtenta poezia sonoro, en Beletra Almanako, nº 21, Mondial, Novjorko, 2014. paĝoj 143-163.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]