Ángel González

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ángel González
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1925 (1925-09-03)
en Oviedo
Morto 12-an de januaro 2008 (2008-01-12) (82-jara)
en Madrido
Lingvoj hispana lingvo [#]
Ŝtataneco Hispanio [#]
Alma mater University of Oviedo • Escuela Oficial de Periodismo [#]
Subskribo Ángel González
Profesio
Profesio poeto • verkisto [#]
Honorigoj Prince of Asturias Literary Prize [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Ángel GONZÁLEZ Muñiz (Oviedo, 6-a de septembro de 1925Madrido, 12-a de januaro de 2008) estis poeto hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en Oviedo en 1925. Lia infanaĝo markiĝis pro malfacilaĵoj: la patro mortiĝis kiam li estis apenaŭ dekokmonata, la familio malkomponiĝis dum la Hispana Enlanda Milito, kiam lia frato estis murdita de la frankistoj en 1936. Poste lia frato Pedro ekziliĝis pro respublikanismo kaj la fratino Maruja estis elpostenigita kiel instruistino pro sama tialo. En 1943 li malsaniĝis je tuberkulozo, kaj tiam interesiĝis al la poezio. Post tri jaroj ekstudis juron en la Universitato de Oviedo; en 1950 li translokiĝis al Madrido por studi ĵurnalismon. Post eklabori, en 1955 translokiĝis al Barcelono por labori ĉe eldonejoj, kaj tie amikiĝis kun poetoj de Barcelono, kiaj Carlos Barral, Jaime Gil de Biedma kaj José Agustín Goytisolo; en 1956 publikigis sian unuan libron, Áspero mundo, prr sia militosperto; per li li akiris honoran mencion de la Premio Adonais. Li revenis al Madrido por labori kiel funkciulo kaj konis la grupon madridan de verkistoj de sia generacio, nome Juan García Hortelano, Gabriel Celaya, Caballero Bonald kaj aliaj.

Post sia dua libro, Sin esperanza, con convencimiento (1961), Ángel González ekestis agnoskita kiel membro de la grupo de poetoj konita kiel Generacio de la 50aGeneracio de la jarcentduono. En 1962 ricevis en Collioure la Premion Antonio Machado pro sia libro Grado elemental.

En 1970 estis invitita prelegi ĉe universitatoj de Usono kaj en 1974 instaliĝis ĉe la Universitato de Nov-Meksiko en Albuquerque kiel profesoro de Nuntempa Hispana Literaturo, kie li emeritiĝis en 1993. En 1979 veturis al Kubo por formi parton de la ĵurio de la Premio Casa de las Américas de Poesía. Samjare li konis Susana Rivera, kun kiu geedziĝis en 1993. Post sia emeritiĝo li pluloĝis en Nov-Meksiko, sed el 2006 multe vizitis Hispanion.

La 12-an de januaro de 2008 li mortiĝis 82jaraĝa, en Madrido, pro spira malsano kiun li la tutan vivon suferis.[1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En 1985 li ricevis la Premion Princo de Asturio pri Beletroj kaj en 1991 la Internacian Premion Salerno de Poezio. En januaro de 1996 li estis elektita membro de la Real Academia Española por anstataŭi la verkiston Julio Caro Baroja. Samjare li ricevis ankaŭ la Premion Reina Sofía de Poesía Iberoamericana. En 2001 li ricevis la Premion Julián Besteiro de las Artes y las Letras. En 2004 iĝis la unua ricevinto de la Premio de Poesía Ciudad de Granada-Federico García Lorca.

Lia verkaro estas mikso de intimismo kaj socia poezio, kun partikulara uzado de ironio, kiu traktas ĉiutagaĵojn per ĉiutaga kaj urba lingvaĵo. Liaj temoj estis la tempopaso kaj la temaro ama kaj civitana. La lingvaĵo estas pura kaj atingebla; li interesiĝas pri frateco, solidareco kaj libero, same kiel samgeneracianoj kiaj José Ángel Valente, Jaime Gil de Biedma, Carlos Barral, José Agustín Goytisolo kaj José Manuel Caballero Bonald.

Muziko[redakti | redakti fonton]

González kunlaboris kun kantistoj, nome Pedro Ávila en la disko "Acariciado mundo" (12 poemoj de Ángel González, 1987) kaj Pedro Guerra en la libro-disko La palabra en el aire (2003) kaj ankaŭ kun la tenoro Joaquín Pixán, la pianisto Alejandro Zabala kaj la akordionisto Salvador Parada en la albumo Voz que soledad sonando (2004).

En 2009 Joaquín Sabina dediĉis al li la kanton "Menos dos alas", inklude en sia disko Vinagre y rosas verkita kun Benjamín Prado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  1. Áspero mundo, M., Col. Adonais, 1956.
  2. Sin esperanza, con convencimiento, B., Colliure, 1961.
  3. Grado elemental, París, Ruedo Ibérico, 1962 (Premio Antonio Machado).
  4. Palabra sobre palabra, M., Poesía para todos, 1965, 1972 y 1977.
  5. Tratado de urbanismo, B., Col. El Bardo, 1967.
  6. Breves acotaciones para una biografía, Las Palmas de Gran Canaria, Inventarios provisionales, 1971.
  7. Procedimientos narrativos, Santander, La isla de los ratones, 1972.
  8. Muestra de... algunos procedimientos narrativos y de las actitudes sentimentales que habitualmente comportan, M., Turner, 1976.
  9. Prosemas o menos, 1985.
  10. Deixis en fantasma, M., Hiperión, 1992.
  11. Otoños y otras luces, B., Tusquets, 2001.
  12. Nada grave, Madrid: Visor, 2008, póstumo.

Antologioj[redakti | redakti fonton]

  1. A todo amor, 1988.
  2. Luz, o fuego, o vida, Salamanca, Ediciones Universidad de Salamanca, 1996.
  3. Lecciones de cosas y otros poemas, 1998.
  4. 101 + 19 = 120 poemas, Madrid, Visor, 1999.
  5. Realidad casi nube, Madrid, Aguilar, 2005.
  6. Palabra sobre palabra, Barcelona, Seix Barral, 2005 (Poesía completa).
  7. La Primavera avanza, Madrid, Visor, 2009.

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • Juan Ramón Jiménez (1973)
  • El Grupo poético 1927 (1976)
  • Gabriel Celaya (1977)
  • Antonio Machado (1979)

En esperanto[redakti | redakti fonton]

Pluraj el liaj poemoj (dudek) aperis en la Astura bukedo de la jaro 1987.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Muere el poeta asturiano Ángel González en elmundo.es

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]