Antoni Dobrowolski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoni Dobrowolski
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1904 (1904-10-08)
en Wolbórz
Morto 21-an de oktobro 2012 (2012-10-21) (108-jaraĝa)
en Dębno
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo pedagogo
vdr

Antoni Dobrowolski (naskiĝis la 8-an de oktobro 1904 en Wolbórz (distrikto Piotrkowski), mortis la 21-an de oktobro 2012 en Dębno) – pola pedagogo, la plej aĝa konata malliberulo de koncentrejo Aŭŝvico. En momento de la morto kiel 108-jarulo estis la dua viro en Pollando post Józef Kowalski, partoprenanto de la pola-bolŝevika milito.

Antoni Dobrowolski naskiĝis en plurinfana familio. Baldaŭ post adolesko iĝis orfo. En 1931 akiris diplomon de instruisto de Publika Universala Lernejo kaj poste gvidanto de la lernejo en Studzianki (distrikto Rawski). Laŭ propra peto julie 1935 estis translokigita al sepklasa Publika Universala Lernejo en Rzeczyca (distrikto Tomaszowski), kie post eksplodo de la dua mondmilito, de oktobro 1939 gvidis sekretan instruadon. Ankaŭ membro de Sekreta Instruista Organizaĵo. Arestita junie 1942 de Gestapo trafis laŭvice al la koncentrejoj: Auschwitz, kie ricevis n-ron 38081, Gross-Rosen kaj Sachsenhausen, en kiu printempe 1945 ĝisvivis liberecon. Post la milito ekloĝis en Dębno, kie daŭrigis laboron de pedagogo.

ksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]