Franek Kluski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franek Kluski
Persona informo
Naskonomo Teofil Modrzejewski
Naskiĝo 1-an de januaro 1873 (1873-01-01)
en Varsovio
Morto 22-an de januaro 1943 (1943-01-22) (70-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo ĵurnalistomediumo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franek KLUSKI (ĝuste Teofil Modrzejewski, naskiĝis en 1873, mortis la 22-an de januaro 1943) – pola banka oficisto, teatra kritikisto, poeto, gazetara raportisto kaj mediumo. En la unua duono de la 19-a jarcento famiĝis pro materiigo de spiritaj entoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Franek Kluski jam de infaneco kontaktiĝis kun ekstermateria sfero. Liaj kapabloj estis laŭ li heredaj - ankaŭ la patro kaj onklo posedis ilin. Infanaĝe ofte malsanis kaj serĉis solecon, estis revema, antaŭsentis kaj vidis distancajn eventojn. Plurfoje per subtila korpo promenis en arbaroj. Kiel 5-jarulo komencis aparte klare vidi fantomojn. Inter la 20-a kaj 45-a vivjaro lia mediumeco malaperis pro la familia kaj profesia engaĝiĝo.

Eksperimentoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ atestantoj Kluski scipovis materiigi ekzemple manon kaj vizaĝon de spirita ento (vaksa premsigno), birdon (kaprimulgo), beston similan al leono, beston rememorigantan mustelon (dum la spiritistaj seancoj la besto iris sur la tablo kaj tuŝis ĉeestantojn) kaj humanoidon remomorigantan ĉefaspekte homo erectus.

Dum la seancoj la humanoido, nomata "pitekantropus", povis, kiel konstatis ĉeestanta Norbert Okołowicz, "traŝovi pezan bibliotekon, levi kanapon super kapoj de la ĉeestantoj kaj porti ŝarĝon de la homo kun seĝo ĝis alteco de plenkreska viro". Fotoj kun faksimilo de la pitenkantropo montras altan silueton kun fortika korpo, torso kaj kapo ĉirkaŭvolvitaj per sakoj.

Atestanto de tiuj ĉi seancoj estis interalie konata pola verkisto Tadeusz Boy-Żeleński, kiu poste skribis: Mi ne penas ĉi tie klarigi tiujn fenomenojn [...] Nenion mi povas diri rilate al tio, sed por mi mem mi preferas rigardi tion mediume, kiel al ian forton same neesploritan hodiaŭ, kiel iam estis neesplorita elektro aŭ ĝisnelonge la radiumo.

Atestantoj de eksperimentoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Karl Shuker, Tajemnicze zjawiska na planecie Ziemia (Misteraj fenomenoj sur la planedo Tero), elangligo Dorota Gostyńska, ​ISBN 83-7227-732-X
  • Norbert Okołowicz, Wspomnienia z seansów z medium Frankiem Kluskim. Zbiór dokumentów i materjałów dowodowych z 96-ciu fotografjami i szkicami zjaw, foremek i odlewów zmaterjalizowanych części ciała oraz 23 planami, wykresami i tabelami (Rememoroj el seancoj kun mediumo Franek Kluski. Kolekto de dokumentoj kaj pruvaj materialoj kun 96 fotoj kaj skizoj pri la aperaĵoj, muldujetoj kaj muldaĵoj de materiigitaj korpopartoj kune kun 23 planoj, diagramoj kaj tabeloj), Warszawa 1926
  • Paweł Heuze, Czy umarli żyją? Ankieta o stanie obecnym nauk metapsychicznych (Ĉu la mortintoj vivas? Enketo pri la nuna stato de metapsikiaj sciencoj), Bibljoteka Dzieł Wyborowych (Biblioteko de Eminentaj Verkoj), Warszawa 1926
  • Tadeusz Boy-Żeleński, Seans z Kluskim (La seanco kun Kluski), en: "Spirytyzm" (Spiritismo): kvaronjara revuo de Polskie Towarzystwo Studiów Spirytystycznych (Pola Societo de Spiritismaj Studoj) 2011, n-ro 2, p. 79-84; laŭ "Kurier Poranny" 21 II 1924
  • Przemysław Paweł Grzybowski, Opowieści spirytystyczne: mała historia spirytyzmu (Spiritismaj rakontoj. Malgranda historio de spiritismo), Wydawnictwo KOS, Katowice, ISBN 83-86757-37-X.