Olgierd Budrewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olgierd Budrewicz
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1923 (1923-02-10)
en Varsovio
Morto 20-an de novembro 2011 (2011-11-20) (88-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Liceo reĝido-Józef-Poniatowski vd
Familio
Infanoj Ewa Budrewicz-Wałaszewska vd
Profesio
Alia nomo Konrad vd
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Olgierd Budrewicz (naskiĝis la 10-an de februaro 1923 en Varsovio, mortis la 20-an de novembro 2011) – pola ĵurnalisto, raportisto, verkisto, varsoviisto kaj vojaĝisto. Li vizitis kaj priskribis pli ol 160 landojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Kazimierz Budrewicz kaj Emilia von Eller. La scion akiris en la 5-a Ŝtata Gimnazio (nun la 5-a Ĝeneralkleriga Liceo) je la nomo al Princo Józef Poniatowski en Varsovio. En 1942 abituris dum sekreta instruado. Poste studis en sekreta Varsovia Universitato (jura fakultato) kaj en konspira Supera Ĵurnalista Lernejo. Soldato de Pola Enlanda Armeo (pseŭdonomo Konrad), partoprenanto de la ribelo de Varsovio (grupiĝo Żmija), en la rango de kaporalo substandardisto. Kunredaktis ribelan revuon "Dziennik Radiowy 22. Obwodu AK" (Radia Ĵurnalo de la 22-a Areo de Landa Armeo). Post falo de la ribelo li restis en Krakovo, poste studis juron en Jagelona Universitato kaj en Varsovia Universitato (diplomo en 1946).

Membro de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj (de 1951), Asocio de Polaj Literaturistoj (1958-1983), Asocio de Aŭtoroj de Sciencaj Verkoj (de 1985), de la Asocio de Polaj Verkistoj (de 1989), de The Explorers Club (de 1996).

Verkado[redakti | redakti fonton]

  • Sensacje na co dzień (Sensacioj por ĉiutago) (raportoj; Ŝtata Eldonejo Iskry 1956)
  • Sygnały z trzech kontynentów (Signaloj el tri kontinentoj) (raportoj; Iskry 1957; serio: "Naokoło świata" (Ĉirkaŭ la mondo))
  • Europa egzotyczna (Ekzota Eŭropo) (raportoj; Iskry 1958)
  • Baedeker warszawski (Varsovia gvidlibro) (felietonoj; 1-a volumo; "Czytelnik" 1958; 2-a eldono kompletigita, 1966; 3-a eldono Bedeker warszawski. 50 lat później: ilustracje Jacek Gawłowski (Varsovia gvidlibro. 50 jarojn poste, ikustraĵoj Jacek Gawłowski), Wydawnictwo „Trio” 2008, ​ISBN 978-83-7436-161-3
  • Bez radaru w świat (Sen radaro en la mondon) (raportoj, "Czytelnik" 1960)
  • Trzynaście wiz (Dek tri vizoj), Iskry 1961
  • Romans Morza Karaibskiego (Romanco de Kariba maro) (raportoj, "Czytelnik" 1962, 1963, 1974)
  • Spotkania z Polakami (Renkontoj kun poloj) (raportoj pri la pola diasporo; Interpress 1969)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]