Doğan Akhanlı

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doğan Akhanlı
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1957 (1957-03-18)
en Şavşat
Morto 31-an de oktobro 2021 (2021-10-31) (64-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj turkagermana vd
Ŝtataneco TurkioGermanio vd
Partio Revolutionary Communist Party of Turkey vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • homrajta aktivulo vd
Aktiva en Kolonjo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Doğan Akhanlı (naskiĝis la 18-an de marto 1957 en Şavşat; mortis la 31-a de oktobro 2021 en Berlino[1]) estis turka verkisto kiu vivas en ekzilo en Germanio kie li vivis en Kolonjo depost la 1990aj jaroj.

Lia verkaro graviĝas ĉirkaŭ la ĉefaj genocidoj de la 20a jarcento, la sistema ekstermo de la armenoj kaj la judoj. Kritikantoj ankaŭ laŭdas lin pro lia rakontado kaj lia engaĝiĝo por homaj rajtoj. Ĝenerale ili laŭdas lin pro lia engaĝiĝo kaj precipe laŭdas lin por lia laboro ĉe turkaj disidentoj. Lia politika vidpunkto gvidis al pluraj arestoj.

Je la 19-a de aŭgusto 2017, Akhanlı estis arestita en Granada fare de la hispana polico je la peto de la turkaj aŭtoritatoj.[2] Post interveno de la germana ministro de eksterlanda politiko, Sigmar Gabriel, li estis liberigita, sed li ricevis malpermeson forlasi Madridon antaŭ ol la hispana tribunalo decidintus pri la turka ekstradicia peto. La 20-an de aŭgusto 2017 la germana kanceliero Angela Merkel akre kritikis la turkan registaron pro misuzo de la internacia institucio Interpol.[3]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Akhanlı konsekvence montris tre rektan kaj malferman alproksimiĝon al historia perforto, defendanta la universalecon de homaj rajtoj kaj serĉanta la kaŭzon de la perforto de la amasoj. Lia sindevontigo en literaturo kaj politikaj komunikaĵoj centriĝas ĉirkaŭ la genocidoj de la 20a jarcento, la armena genocido kaj la Shoah. Lia literaturo antaŭenigas interkulturan dialogon kaj kombinas ĝin kun alvoko al repacigo.

Li estas membro de la PEN Centro Germanio kaj multfoje parolis eksterlande en favoro de malliberigitaj turkaj verkistoj kiel Aslı Erdoğan.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Mi verkas turke, sed mi vivas en Germanio. Tio ĉi estas malfacila ĉar mi ne estas parto de la germana literaturo, sed de la turka literaturo.

Mi deziras ke aperus tradukoj de miaj libroj, sed kvankam mi estas konata persono, mi nur unufoje sukcesis esti tradukata[4].

Doğan Akhanlı

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

1998/99: Trilogio „Kayıp Denizler“ (la maroj kiuj malaperis).

  • I. „Denizi Beklerken“ (atendante por la Maro) (ISBN 9789753441780) , OCLC 925970717 OCLC 925970717
  • II. „Gelincik Tarlası“ (la papava kampo)
  • III. „Kıyamet Günü Yargıçları“ (juĝistoj de la lasta juĝo)

2005 "Madonna'nın Filo Hayali" (lasta revo de Madonna). (ISBN 9786059976008) , OCLC 962737393 OCLC 962737393

2009 "Babasız günler" (tagoj sen patro). (ISBN 9786054069453) , OCLC 837054416 OCLC 837054416

2010 "Fasıl". (ISBN 9789755452586) , OCLC 733778136 OCLC 733778136

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(de, tr) oficiala retejo de la aŭtoro Arkivigite je 2017-09-13 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.ruhrbarone.de/dogan-akhanli-heute-morgen-verstarb-ein-gerechter/203057
  2. "Erdogan critic Dogan Akhanli arrested in Spain". BBC. 19-a de aŭgusto 2017.
  3. "Merkel wirft Türkei Missbrauch von Interpol vor". Die Zeit, la 20-a de aŭgusto 2017.
  4. (germana) „Wenn ich auf Deutsch schreiben könnte, wäre es natürlich einfacher...“ (kiam mi povintus verki germane, estus pli facile...), Rheinische Art, intervjuo kun Georg Simet