Arianna E. Gleason

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arianna E. Gleason
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1973 (1973-05-25) (50-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo astronomofizikisto • scienca esploristo
vdr

Arianna Elizabeth Gleason (naskiĝis en 1980) estas usona fizikisto, fakulino en esperimenta terfiziko kaj mineralogio. Ŝi laboras ĉe la Departemento de Geologio kaj Sciencoj de la Medio de la Universitato Stanford kaj ĉe la Nacia Laboratorio de Los Alamos.

Post lernado ĉe la Universitato de Arizono ; kie ŝi ricevis licencio en 1998, ŝi diplomiĝis pri minerala fiziko kaj terscienco en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley en 2010. De 2010 ĝis 2013, ŝi estis post-doktora esploristino ĉe la SLAC (Nacia Laboratorio de la Akcelilo) de la Universitato Stanford.[1]

En 2014 ŝi aniĝis al la Grupo pri frapo kaj eksplodo de la Nacia Laboratorio de Los Alamos.[2]

Astronomio[redakti | redakti fonton]

Dum sia lernado ĉe la Universitato de Arizono, ŝi partoprenis kiel observantino al la astronomia kampanjo Spacewatch,[3] en kies kadro ŝi malkovris du kometojn : C/2003 A2 (Gleason)[4] kaj P/2004 DO29 (Spacewatch-LINEAR)[5] kaj pluraj transneptunajn objektojn.[6] Ŝia unua malkovro, kiun ŝi kredis esti kometo, estas fakte malproksima galaksio.[7]

Ŝi kun-malkovris la jupiteran sateliton Kaliron[8] kaj malkovris la 20-an de septembro 1995 la korpon 1995 SN55,[6] suspektita esti plej granda centaŭro, sed kiu estis perdita kaj neniam retrovita.[9]

Minor Planet Center kreditas ŝin de la malkovro de 5 numerotitaj asteroidoj inter 1995 kaj 2000, unu kun Jeffrey A. Larsen kaj Nichole M. Danzl.[10]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Ŝi ricevis :

La asteroido 10639 Gleason[11] estis nomita en ŝia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]