Miklós Erdély
Miklós Erdély | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 4-an de julio 1928 en Budapeŝto | |
Morto | 22-an de majo 1986 (57-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Zsuzsa Szenes vd | |
Infanoj | Dániel Erdély vd | |
Profesio | ||
Okupo | scenaristo • filmproduktoro • poeto • verkisto • arkitekto • fotisto • kinisto vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Miklós Erdély [miklOŝ erdEj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdély Miklós estis hungara arkitekto, pentristo, verkisto, reĝisoro. Lia edzino estis Zsuzsa Szenes.
Miklós Erdély [1] naskiĝis la 4-an de julio 1928 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de majo 1986 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Miklós Erdély frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste en la lernojaro 1946 studis en Hungara Belarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zsigmond Kisfaludi Strobl kaj Dezső Bokros Birman. Li akiris arkitektan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1951, poste li partoprenis en arkitektaj laboroj. Li estis aktiva dum la Hungara revolucio de 1956. Ekde 1962 li estis entreprenisto pri specialaj mozaikoj. En la sekva jaro li vivis duonjaron en Parizo helpe de stipendio. Post kelkaj jaroj li estis konata kiel avangarda artisto pri pentrado. En 1977 li gvidis kurson, kie oni ekzercadis evoluon de la fantazio. Tiutempe li estis ankaŭ filmoreĝisoro. Li ricevis premion en 1974 (por poemoj).
El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budaörs (1977)
- Zagrebo (1980)
- Budapeŝto (1986, la unusola oficiala sola ekspozicio)
- Romo (1992)
- Arthalo Budapeŝto (1998)
El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1970, 1975, 1980, 1984, 1994)
- Amsterdamo (1978, 1979)
- Vieno (1984, 1988)
- Vaŝingtono (1988)
- Arthalo Budapeŝto (1990)
- Novjorko (1999)
Elektitaj filmoj[redakti | redakti fonton]
- Rejtett paraméterek (1968)
- Partita (1974, 1988)
- Álommásolatok (1977)
- Tavaszi kivégzés (1985)
Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]
- Kollapszus (poemoj, 1974, 1991)
- Második kötet (poemoj, 1991)
- A filmről (kritikoj, eseoj, scenarlibroj)