Kamiel Bulcke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamiel Bulcke
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1909 (1909-09-01)
en Ramskapelle
Morto 17-an de aŭgusto 1982 (1982-08-17) (72-jaraĝa)
en Nov-Delhio
Religio katolikismo vd
Lingvoj hindia vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Universitato de AllahabadUniversitato de Kolkato vd
Profesio
Okupo misiisto • sanskritisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kamiel BULCKE S. J., ankaŭ Camille Bulcke (naskiĝis en Ramskapelle la 1-an de septembro 1909, mortis en Delhio (Barato) la 17-an de aŭgusto 1982) estis belga lingvisto, jezuito kaj misiisto en Barato. Bulcke estis konata pro sia studo de la Ramajano. Lia angla-hindia vortaro estas ankoraŭ oftege uzata en norda Hindio.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En 1930 Bulcke haltis studi por civilinĝeniero en la Universitato de Loveno kaj eniris en la ordenon de la jezuitoj en Drongen, Belgio. Inter 1932 kaj 1934 li sekvis filozofion ĉe la jezuitoj en Valkenburg. Inter 1934 kaj 1935 li studis 'kolonian medicinon' en Loveno antaŭ ol vojaĝi al Barato en oktobro 1935.

La unua jaro kiun Bulcke pasigis en Barato estis en Darjeeling. Poste li fariĝis matematika instruisto ĉe lernejo en la ĉefurbo de la barata distriko Gumla.

Tutunua hinda universitata tezo en la hindia lingvo[redakti | redakti fonton]

Seniluziigita pro la fakto ke la oficiala vivo en Barato okazis en la angla, Bulcke komencis lerni la hindian kaj la sanskritan. Inter 1939 kaj 1942 li studis teologion en Kurseong, kie li fariĝis pastro. Kamiel Bulcke kompletigis sian novican trejnadon kun tria jaro en Kadaikanal. Dume, Bulcke jam havis la necesajn kvalifikojn kiuj permesis al li instrui en la hindia.

Bulcke registriĝis poste en la Universitato de Kolkato kaj diplomiĝis en 1944 kie li obtenis la gradon de Magistro en la sanskrita kaj la hindia lingvoj. Inter 1945 kaj 1949, li studis ĉe la Universitato de Allahabad. Pro lia pli frua sperto kiel flandro en la tiutempa nur franclingva supera edukado en Belgio li absolute volis defendi sian doktorecan tezon en la hindia, kvankam la oficiala instrulingvo estis la angla. La persvadokapabloj de Bulcke estis sufiĉe fortaj ke li sukcesis konviki la universitaton adaptigi pli justan lingvan politikon en la statutoj de la universitato. Tiel Kamiel Bulcke estis la unua persono en Barato kiu verkis tezon en la hindia. En tiu tezo Bulcke esploris la originon kaj evoluon de la Rama-epopeo, la Ramajano. Tiu tezo fariĝus la norma referenca verko por la fakuloj de la Ramajano[1] (1).

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1950 la estraro de Biharo akceptis lin kiel membro de la tiutempe establita komisiono por la antaŭenigo de la hindia lingvo. Li ekloĝis en Ranchi kaj estis docento kaj fakestro de la departementoj de la hindia kaj la sanskrita lingvoj de loka kolegio (Sankta Xavier). Post ok jaroj Bulcke eksuferis de surdeco kaj devis haltigi la instruadon post kiam li dediĉis sin tute al verkado kaj eldonado de liaj studoj.

Bulcke estis allogita de la hindia poeto Tulsidas (1532-1623) sur kies verkaro lia propra tezo estis parte bazita. En 1951 Bulcke akiris la baratan civitanecon.

Pro lia longa periodo de spertoj kaj liaj multnombraj esploroj kaj traduklaboro en la hindia Bulcke kolektis grandegan kvanton da hindiaj vortoj. Tio permesis al li en 1955 eldoni anglan-hindian glosaron pri kulturo. Poste Bulcke ekkomencis sian vivlaboron : la publikigon (en 1968) de ĝenerala angla-hindia vortaro de 900 paĝoj kaj 40,000 vortoj kiu tamen ne estis la unua tia vortaro kiel ekzemple tiu de la kompanio Bhargava. Ĝis la fino de lia vivo Bulcke daŭrigis ĝian aktualigon.

Rekono[redakti | redakti fonton]

En 1974 Bulcke estis honorata de la registaro de Barato kun la premio Padma Bhushan por lia elstara kontribuo al la hindia literaturo.

Strato en Ranchi kiu nomiĝas pado Camil Bulcke.
Strato en Ranchi kiu nomiĝas pado Camil Bulcke.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • (hindia) Muktidata (la 4 evangelioj en daŭra rakonto), Ranchi, 1942.
  • (angla) The Theism of Nyaya Vaisheshika (La teísmo de Nyaya Vaisheshika), Calcutta, 1947.
  • (hindia) Râmakathâ, Utpatti aur Vikâsa (tezo), Allahabad, 1950.
  • (angla) Technical English-Hindi Glossary of General Culture (Teknika angla-hindia glosaro de ĝenerala kulturo), Ranchi, 1955.
  • (angla) English-Hindi Dictionary (angla-hindia vortaro), Ranchi, 1968 (3a eldono 1981).
  • (hindia) Naya Vidhana (traduko de la Nova Testamento), Ranchi, 1977.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nederlanda) Alvoko al la familio de la karmemora patro Kamiel Bulcke, Sincfala, muzeo de la zwin-regiono.