Biomaso (ekonomio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Biomaso en ekologia kunteksto estas pesita kvanto da vivanta materio. Kontraŭe en ekonomia kunteksto la termino priskribas ne plu vivantan sed disponeblan biologie devenan mason kiun eblas utiligi kiel brulaĵo, aŭ rekte aŭ post transformigo en fluidan aŭ gasan brulaĵon.

Utilizado[redakti | redakti fonton]

Sur grunde, biomaso kreskas kaj rekreskas en la arbaroj, sur la kampoj kaj en ĝardenoj, dum la tuta vivdaŭro de planto. La ĉi-lasta devas esti kolektata, ĉar temas pri forĵetaĵoj kiujn la homoj devas porti al la koncernaj kolektejoj aŭ kiun ili ĵetas en la tiel nomatan "brunan rubujon" kiu estas regule malplenigata de municipaj forzorgaj entreprenoj.

El biomaso oni povas ĉerpi biogason kiu estas kutime simila al tergaso, ankaŭ eblas ĉerpi puran hidrogenon el biomaso, do  gason kiu ne enhavas karbonon kaj kiu tial ne produktas karbondioksidon ĉe bruligo.

La municipaj entreprenoj povas disponigi por la produktado de hidrogeno laŭ tiu procezo ne nur ĝardenajn forĵetaĵojn, sed ankaŭ postpurigan ŝlimon kiu ekestas ĉe la purigo de rubakvo. Je malaltaj temperaturoj, eblas produktado de ĝis 100 kilogramojn da hidrogeno el unu tuno da biomaso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]