Kuaŭhtemok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuaŭhtemok
Persona informo
Naskiĝo 1496
en Tenoĉtitlano
Morto 30-an de novembro 1524 (1524-11-30)
Mortis pro eksterjura hommortigo vd
Mortis per pendumo vd
Lingvoj naŭatla vd
Ŝtataneco Azteka imperio vd
Familio
Patro Ahuitzotl vd
Gefratoj Chimalpilli II • Quetçalcoatl vd
Edz(in)o Isabel Moctezuma vd
Profesio
Okupo militistoreganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kuaŭhtemok, en hispana Cuauhtémoc, en naŭatla Cuāuhtēmoc, ‘aglo surteriĝis’ el ‘cuāuhtli 'aglo'; tēmoc, 'descendis, surteriĝis' ’)? (1496-1525), konata de la hispanaj konkistadoroj kiel Guatemuz,[1] estis la lasta tlatoani de aztekoj de Tenoĉtitlano. Li enpoviĝis en 1520, unu jaron antaŭ la konkero de Tenoĉtitlano fare de Hernán Cortés kaj de liaj trupoj.

La nomo Cuāuhtémōc kiu signifas laŭvorte 'aglo surteriĝis, ekripozis' (naŭatla cuāuh(-tli) 'aglo', temō- 'descendo', -c pasinto). La honora formo de Cuāuhtémōc estas Cuāuhtémōctzīn (la sufikso -tzīn estas uzata por desegni dignecon similan al "Don" aŭ "Señor" en hispana).

Kuaŭhtemok estis kuzo de Moktezumo Ksokojotzin, filo de Ahuizotl kaj de la junulino Tekuiĉpo (naŭatla, 'kotonfloko'). Kiam li enpoviĝis, la konkistadoroj jam estis elpelitaj de Tenoĉtitlano, sed la urbo jam estis estanta ruinigita per malsato, variolo, kaj manko de trinkakvo. Kuaŭhtemok alvenis tiam post esti tlakatlekutli (armeestro) de la rezisto kontraŭ la konkistadoroj, ĉar ekde la morto de Moktezumo antaŭ la nomita Trista Nokto, oni identigis lin kiel militestro de la aztekoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]