Henri Polak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Polak
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1868 (1868-02-22)
en Amsterdamo
Morto 18-an de februaro 1943 (1943-02-18) (74-jaraĝa)
en Laren
Lingvoj nederlandaangla
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Frat(in)o Eliazer Polak
Okupo
Okupo politikisto • sindikatisto • ĵurnalisto
vdr

Henri Polak (naskiĝis la 22-an de februaro 1868 en Amsterdamo, mortis la 18-an de februaro 1943 en Laren) estis unu de la plej gravaj nederlandaj sindikatestroj kaj socialdemokrataj politikistoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Polak estis la unua filo de Moses Polak, juda briliantfacetisto kaj juvelisto, kaj Marianna Smit. 13-jaraĝe Moses ekslernejanigis Henri kaj eklaborigis lin kiel lernanto–diamantfacetisto por subteni la familion. En 1886 Henri iris Londonon, kie li ekis prilerni socialismajn ideojn. Tie li edziĝis la 9-an de aŭgusto 1888 kun Emily (Milly) Nijkerk, ankaŭ de juda kaj nederlanda deveno. Ree en Nederlando, Polak fondigis kun amikoj grupo de judaj socialdemokratoj kun intereso pri arto, kulturo kaj sociaj demandoj. Li ankaŭ memlernadis por anstataŭi la mankon de lerneja studo. Ekde 1891 Polak pli kaj pli aktiviĝis politike kaj ĵurnalistike.

Maljune Polak agadis por mediprotekto kaj urbobeleco. Li mortis dum la dua mondmilito preskaŭ 75-jaraĝe en malsanulejo pro pneŭmonio. Post mallonga tempo lia edzino estis deportita al koncentrejo Westerbork, kie ŝi mortis.

Ekonomia kaj politika batalo[redakti | redakti fonton]

Polak estis gravulo de la sindikata federacio Nederlands Verbond van Vakverenigingen (NVV) kaj de la politika partio Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP).

Ekonomia batalo: de ANDB al NVV[redakti | redakti fonton]

Polak estis fondinto de la sindikato Algemene Nederlandse Diamantbewerkers Bond (ANDB) kaj restis ĝia prezidanto de 1894 ĝis 1940. La sindikato estis granda sukceso kaj iĝis la plej granda sindikato de Nederlando, kun okmil anoj, en 1898. En 1905 Polak fondis NVV kiel federacio de sindikatoj kaj iĝis ankaŭ ĝia prezidanto dum kvar jaroj.

Politika batalo: de SDB al SDAP[redakti | redakti fonton]

En 1891 Polak iĝis amsterdama sekcio-sekretario de la Socialdemokrata Ligo (SDB). Kun Pieter Jelles Troelstra kaj dek aliaj reformismaj socialdemokratoj li fondis SDAP en 1894. Polak interalie estis ano de ambaŭ ĉambroj de la Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • De strijd der diamantbewerkers (Amsterdamo 1896);
  • De vakvereeniging: Eenige beschouwingen over haar doel, inrichting en wijze van werken (Amsterdamo 1905);
  • Geillustreerde encyclopaedie der diamantnijverheid (de F. Leviticus kun Henri Polak; Harlemo 1908);
  • 'Revolutionnaire poëzie' en: De Socialistische Gids (1918) 543-565, 661-675, 750-762, 923-939;
  • De vakvereeniging: Een beknopte beschouwing van haar wezen en geschiedenis (Amsterdamo 1922);
  • Het wetenschappelijk antisemitisme (Amsterdamo 1936);
  • Amsterdam die groote stad... (Amsterdamo 1936).

Literaturo[redakti | redakti fonton]