Nicolás Gómez Dávila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolás Gómez Dávila
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1913 (1913-05-18)
en Bogoto
Morto 17-an de majo 1994 (1994-05-17) (80-jaraĝa)
en Bogoto
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Religio traditionalist Catholicism vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Profesio
Okupo verkistofilozofo • aforisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicolás GÓMEZ Dávila (18 majo 1913 – 17 majo 1994) estis eminenta kolombia verkisto kaj ĉampiono de reakciisma socia politika teorio.

La famo de Gómez Dávila ekestis disvastigita nur en la lastaj malmultaj jaroj antaŭ lia morto, precipe pere de germanaj tradukoj de liaj laboroj. Li estis unu el la plej radikalaj kritikantoj de moderneco, kaj lia laboro konsistas preskaŭ tute de aforismoj kiujn li nomis "escolios" ("glosoj").

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gómez Dávila estis kolombia scienculo kiu neniam deĵoris ĉe ajna universitata posteno. Anstataŭe li restis plejparte el sia vivo ene de sia cirklo de amikoj kaj ene de la muroj de sia biblioteko. Li apartenis al la supraj cirkloj de la kolombia socio kaj estis edukita en Parizo. Pro damaĝa pneŭmonito, li restis proksimume du jarojn ĉe hejmo kie li estis instruita de privataj instruistoj kaj disvolvis tutvivan amon por klasika literaturo. Li neniam, tamen, ĉeestis universitaton. Dum la 1930-aj jaroj li revenis de Parizo al Kolombio, kaj neniam vizitis Eŭropon denove, escepte de dum ses-monata restado kun sia edzino en 1948. Li elkonstruis grandegan bibliotekon enhavanta pli ol 30 000 volumoj. En 1948 li helpis fondi la Andan Universitaton en Bogoto.

En 1954, la unua volumo de la verkaĵoj de Gómez Dávila estis eldonita de lia frato, kaj temis pri kompilaĵo de notoj kaj aforismoj sub la titolo Notas I – kies dua volumo neniam estis aperinta. La libro restis preskaŭ nekonata ĉar nur 100 kopioj estis presitaj kaj ĉi tiuj estis prezentitaj kiel donacoj al liaj amikoj. En 1959, li verkis malgrandan libron de eseoj sub la titolo de Textos I (tekstoj) (denove, dua volumo neniam estis eldonita). Ĉi tiuj eseoj pritraktas bazajn konceptojn de lia filozofia antropologio, samkiel lian filozofion de historio, ofte en literatura stilo plena de metaforoj. En ĉi tiuj eseoj, li unue elparolas sian intencon krei "reakcian flikaĵaron" ĉar realaĵo, li diris, ne povas esti reprezentita en filozofia sistemo.

De ĉi tiu decido rezultis lia forta kritiko ne nur de la maldekstra flanko sed ankaŭ de dekstrulaj kaj konservativaj politikaj praktikoj, eĉ kvankam liaj eksplicite reakciaj principoj montras kelkajn similecojn kun konservativaj vidpunktoj. Lia skeptika antropologio baziĝas sur proksima esplorado de Tucidido kaj Jakobo Burckhardt samkiel lia aserto de hierarĥiaj strukturoj de ordo sur socio, ŝtato kaj eklezio. Gómez Dávila emfaze kritikis la koncepton de la suvereneco de la homoj kiel malpravan diigon de la homo kaj malakcepton de la suvereneco de Dio. Li estis same profunde kritika pri la Dua Vatikana Koncilio kiun li vidis kiel profunde problemigan adaptiĝon al la mondo. Li precipe mallaŭdis la detruon de la latina liturgio en la rom-katolika eklezio en la maldormo de la Koncilio. Simile al Juan Donoso Cortés, Gómez Dávila kredis ke ĉiuj politikaj eraroj fine estis rezulto devenanta de teologiaj eraroj. Tial lia penso povas esti priskribita kiel formo de politika teologio.

La modernaj ideologioj kiel liberalismo, demokratio kaj socialismo, estas la ĉefaj celoj de la kritikoj de Gómez Dávila, ĉar li perceptis la mondon influitan de ĉi tiuj ideologioj kiel dekadenca kaj korupta.

Gómez Dávila pridiskutis ampleksan aron de temoj; filozofiaj kaj teologiaj demandoj, problemoj de literaturo, arto kaj estetiko, filozofio de historio kaj la skribo de historio. Li utiligis literaturan metodon de mallongega kaj tranĉa sinimpona beleco, kun granda sentemo por aferoj de stilo kaj tono. La plej elstara metodo kiun li perfektigis estas la ''escolio'' (gloso) kiun li uzis por prikomenti la mondon, precipe en la kvin volumoj de Escolios de un texto implícito (1977; 1986; 1992) kiun li eldonis ekde la 1970-aj ĝis la 1990-aj jaroj kaj kiu konstituas lian majstroverkon. Li kreis "la reakciulon" kiel lian senduban literaturan maskon kaj enpersonigon kaj konvertis ĝin en distinga formo pensi pri la moderna mondo. En sia plej lasta laboro li provis difini la "reakciulon" kun kiu li identigis sin je aserta vojo, poziciigante lin sur loko ie preter la tradicia dekstra-maldekstra diĥotomio. Surbaze de katolika tradiciismo influita de la intelekta sfero de Nietzsche kaj aliaj li kritikis modernecon kaj vidis sian laboron kiel tiun de neŭtrala anonimulo por "vero kiu ne mortos".

Gómez Dávila faris nenian provon disfamigi siajn verkaĵojn. Nure pere de de germana (kaj pli ĵuse itala, franca kaj pola) traduko komence de la 1980-aj jaroj la ideoj de Gómez Dávila komencis esti legitaj inter poetoj, verkistoj kaj filozofoj kiel Robert Spaemann, Ernst Jünger, Martin Mosebach, Botho Strauß, Reinhart Maurer, Rolf Schilling, Heiner Müller, Franco Volpi, Asfa-Wossen Asserate kaj Krzysztof Urbanek.

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Escolios a un texto implicito: Obra Completa. Nicolás Gómez Dávila, Franco Volpi. Julio 2006. Hardcover, 408 paĝĝoj. Villegas Editores. (ISBN 958-8156-70-X), (ISBN 978-958-8156-70-5)
  • Notas I, Mexico 1954 (Bogotá 2003).
  • Textos I, Bogotá 1959 (Bogotá 2002).
  • Escolios a un texto implícito, 2 volumoj, Bogotá 1977.
  • Nuevos escolios a un texto implícito, 2 volumoj, Bogotá 1986.
  • De iure, en: Revista del Colegio Mayor de Nuestra Señora del Rosario 81. Jg., Nr. 542 (Aprilo–Junio 1988), p. 67–85.
  • https://www.academia.edu/34702433/De_Iure_-_Nicol%C3%A1s_G%C3%B3mez_D%C3%A1vila_Bilingual_edition_ De iure, Bilingual Edition, translated by Tomás Molina, in: Revista del Colegio Mayor de Nuestra Senora del Rosario Vl 3., Nr. 39 (Septembro 2017).
  • Sucesivos escolios a un texto implícito, Santafé de Bogotá 1992 (Barcelona 2002).
  • El reaccionario auténtico Arkivigite je 2019-04-18 per la retarkivo Wayback Machine, en: Revista de la Universidad de Antioquia, Nr. 240 (Aprilo–Junio 1995), p. 16–19.
  • Escolios a un texto implícito. Selección, Bogotá 2001.
  • Alle origini del mondo, zorge de Antonio Lombardi, Villasanta (MB): Limina Mentis, 2013, Traduko de Textos I (V) (1959).
  • Scholia to an Implicit Text. Bilingual Selected Edition. Prologo de Till Kinzel. Villegas Editores, Bogotá 2013, (ISBN 978-958-8836-00-3)