Mohamedo bin Raŝid Al Maktum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohamedo bin Raŝid Al Maktum
Persona informo
محمد بن راشد آل مكتوم
Naskiĝo 15-an de julio 1949 (1949-07-15) (74-jaraĝa)
en Dubajo
Religio sunaismo vd
Lingvoj arabaangla vd
Ŝtataneco Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj vd
Alma mater Mons Officer Cadet School vd
Familio
Dinastio Āl Maktūm • House of Al-Falasi vd
Patro Raŝid bin Sa'id Al Maktum vd
Gefratoj Maktoum bin Rashid Al Maktoum • Hamdan bin Raŝid Al Maktum • Ahmed bin Rashid Al Maktoum vd
Edz(in)o Hind bint Maktoum bin Juma Al-Maktoum • Princess Haya bint Al-Hussein of Jordan • Houria Ahmed Lamara vd
Infanoj Shaikha bint Mohammed bin Rashed Al Maktoum • Manal bint Mohammed bin Rashid Al Maktoum • Hamdan bin Mohammed Al Maktoum • Rashid bin Mohammed Al Maktoum • Maktoum bin Mohammed Bin Rashid Al Maktoum • Maitha bint Mohammed bin Rashid Al Maktoum • Latifa bint Muhammad Al Maktum • Shamsa Al Maktoum • Maryam bint Mohammed bin Rashid Al Maktoum • Majid bin Mohammed bin Rashid Al Maktoum • Ahmed bin Mohammed Al Maktoum vd
Profesio
Okupo politikistoentreprenisto • poeto vd
Laborkampo politiko vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝejĥo Mohamedo bin Raŝid Al Maktum (en araba: محمد بن راشد آل مكتوم; Muḥammad bin Rāŝid Āl Maktūm; naskiĝinta la 15an de julio 1949) estas la vicprezidento kaj ĉefministro de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), kaj reganto de la Emirlando Dubajo.[1] De sia ascendo en 2006, post la morto de sia frato Ŝejĥo Maktum bin Raŝid Al Maktum, li entreprenis reformojn en la registaro de UAE, starte per la UAE Federala Registara Strategio en aprilo 2007. En 2010 li lanĉis la rigardon al UAE de 2021 kun la celo fari de UAE 'unu el la plej bonaj landoj en la mondo' ĉirkaŭ 2021.[2]

Li estas responsa pri la kresko de Dubajo al mondurbo,[3] same kiel pri la lanĉo de multaj gravaj enterprenoj kiel Emirates Airlines, DP World, kaj Jumeirah Grupo. Multaj el tiuj estas posedoj de Dubai Holding, nome kompanio kun mult-diversigita negocaro kaj investado. La Ŝejĥo Mohamedo superrigardis la disvolvigon de multaj projektoj en Dubajo kiel la kreado de teknologia parko kaj de libera ekonomia zono, nome la Dubaja Interreturbo, de la Dubaja Komunikurbo, de la Dubaja Internacia Financa Centro, de la Palm-insuloj kaj de la Hotelo Araba turo. Li estris ankaŭ la konstruadon de Burĝ Ĥalifa, nome la plej alta konstruaĵoj en la mondo.[4]

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Mohamedo bin Raŝid Al Maktum havis almenaŭ ses edzinojn en sia vivo.[5]

Lia filino Latifa publikigis filmeton en la 4a de marto 2018, en kiu ŝi komentas vivmalfacilon kaj intencon fuĝi el Dubajo,[6][7] post malsukcesa klopodo foriri el UAE kaj posta malapero,[8] kaj en kiu ŝi konfirmas akuzon de malbona traktado fare de sia familio, kaj akuzas sian patron inter alia pri nombraj murdoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Dubai Rulers". Arkivigite je 2016-10-19 per la retarkivo Wayback Machine Registaro de Dubajo. Arkivita el la originalo en la 19a de oktobro 2016. Alirita la 3an de julio 2019.
  2. "UAE Cabinet: 'We want to be among the best countries in the world by 2021'". Gulf News. 6a de februaro 2010. Arkivita el la originalo en 29a de decembro 2014. Alirita la 3an de julio 2019.
  3. "Sheikh Mohammed and the making of Dubai", Mayo, Nohira, Mendhro kaj Cromwell, Harvard Business School, Marto 2010 9-410-063, Paĝo 1, 9.
  4. Brook, Daniel (27a de februaro 2013). "How Dubai Become Dubai". Next City. Arkivita el la originalo en la 5a de novembro 2014. Alirita la 3an de julio 2019.
  5. Princess Haya: Dubai ruler's wife in UK 'in fear of her life', Frank Gardner, BBC, 2a de julio 2019. Alirita la 6an de julio 2019.
  6. Yee, Vivian (10a de februaro 2019). "A Princess Vanishes. A Video Offers Alarming Clues". New York Times. Alirita la 6an de julio 2019.
  7. [https://www.youtube.com/watch?v=UN7OEFyNUkQ Escape from Dubai (11a de marto 2018), Latifa Al Maktoum - FULL UNEDITED VIDEO - Escape from Dubai - Hervé Jaubert, Alirita la 6an de julio 2019.
  8. "Ex-spy: Daughter of Dubai ruler missing since escape attempt". AP News. Alirita la 6an de julio 2019.