Pavao Skalić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavao Skalić
Persona informo
Naskiĝo 1534
en Zagrebo
Morto 1573
en Gdańsk
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaserbokroata vd
Partio Demokrata Movado vd
Profesio
Okupo teologo • filozofopolitikistoverkisto vd
Aktiva en Münster vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pavao Skalić, Paul Skalich, Paŭlo Skaliĉ, (1534–1573), konata ankaŭ kiel Stanislav Pavao SkalićPaulus Scalichius de Lika, estis enciklopediisto, renesanca humanisto, kaj aventuristo naskiĝinta en Zagrebo (nun en nuntempa Kroatio), kaj kiu vivis parton de sia vivo en la Sankta Romia Imperio (nun en nuntempa Germanio). Lia familinomo estas literumita en diversaj aliaj vojoj: ekz., en angla, Skalich, Scalich, Scaliger; en latina, Scalichius aŭ Scaligius; kaj en hispana, Scalitzius.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Skalić studis teologion kaj filozofion en Vieno kaj poste translokiĝis tra Eŭropo, kaj loĝis en Bolonjo, Romo, Bohemio, Pollando, Francio kaj Germanio, inter aliaj lokoj.[1]

Titolpaĝo de la verko de Skalić Encyclopaedia seu orbis disciplinarum tam sacrarum quam prophanarum epistemon el 1559, plej verŝajne unu el la unuaj enciklopedioj kiuj klare uzis la vorton encyclopedia en sia titolo.[2]

Lia libro Encyclopaedia seu orbis disciplinarum tam sacrarum quam prophanarum epistemon ("Enciklopedio aŭ Sciaro de la mondo de fakoj"; Bazelo, 1559) estas unu el la unuaj libroj titolitaj encyclopedia.[2] Robert Collison poste verkis, ke la verko estis malbone verkita, kaj estas grava nuntempe nur pro sia uzo de la vorto encyclopaedia, kaj ke Joachim Sterck van Ringelbergh uzis la vorton cyclopaedia por aludi al sia verko jam en 1541.[3] Skalić ankaŭ verkis traktaĵon pri muziko: nome Dialogus de Lyra (Kolonjo, 1570).[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lovro Županović. "Skalić, Pavao." New Grove Dictionary of Music and Musicians
  2. 2,0 2,1 Yeo, Richard (2001). Encyclopaedic visions : scientific dictionaries and enlightenment culture. Cambridge New York: Cambridge University Press. p. 6. ISBN 978-0521152921.
  3. Collison, Robert. Encyclopaedias. 2a eld. (Hafner, 1966) p. 80
  4. Josip Andreis (1974), Music in Croatia, Institute of Musicology, p. 47, https://books.google.com/books?id=UUG0AAAAIAAJ&q=%22Dialogus+de+Lyra%22&dq=%22Dialogus+de+Lyra%22&hl=en&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=5, retrieved 2011-01-27