Enciklopedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Enciklopediisto)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Parto de Brockhaus, germanlingva enciklopedio.
Encyclopædia Britannica, unu el la plej prestiĝaj en la anglalingva mondo.
Hispanlingva enciklopedio Larousse brete; tre utila ĝis la lasta kvarono de la 20a jarcento, nun apenaŭ uzata.

Enciklopedio estas libraro kiu celas kapti tutecan scion. Temas pri referencverkokompendio kiu havigas resumojn de la sciaro ĉu de ĉiuj branĉoj aŭ el partikulara kampo aŭ fako.

Enciklopedio estas dividataj en artikoloj aŭ kapvortoj, kiuj estas kutime ordigitaj laŭ alfabeta ordo de artikolnomo.[1] Enciklopediaj artikoloj estas pli longaj kaj pli detalaj ol tiuj de plej vortaroj.[1] Ĝenerale parolante, malkiel vortaraj artikoloj, kiuj fokusiĝas pri la lingva enhavo aŭ informado pri la vortoj, enciklopediaj artikoloj fokusiĝas al fakta informaro por kovri la aferon aŭ koncepton por kiu la artikolnomo estas.[2][3][4][5]

Enciklopedioj ekzistis dum la lastaj 2,000 jaroj kaj evoluis konsiderinde dum tiu tempo kiel montras lingvaj diferencoj (ĉu verkitaj en grava internacia aŭ nacia lingvo), grando (malmultaj aŭ multaj volumoj), intenco (presentado de tutmonda aŭ limigita gamo de sciaro), kulturaj perceptoj (aŭtoritataj, ideologia, didaktika, utilisma), aŭtoreca (kvalifikoj, stilo), legantaro (eduknivelo, fono, interesoj, kapabloj), kaj la teknologioj disponeblaj por ilia produktado kaj distribuado (manverkitaj manuskriptoj, malgrandaj aŭ grandaj presnombroj, interreta produktado). Kiel plej valora fonto de fidinda informaro kompilita de fakuloj, presitaj versioj trovis dum jarcentoj elstarajn lokojn en bibliotekoj, lernejoj kaj aliaj edukaj institucioj.

La apero de ciferecaj kaj malfermfontaj versioj en la 21a jarcento ege etendis la alireblon, aŭtorecon, legantaron kaj variecon de enciklopediaj artikoloj kaj vekis la demandon pri la ideo pri kio estas enciklopedio kaj pri la graveco de la apliko de tiaj dinamikaj produktosistemoj al la tradiciaj kriterioj por komponi kaj pritaksi la presitajn enciklopediojn.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Titolpaĝo de eldono de "Lucubrationes..." de 1541, nome unu el la unuaj libroj kiuj uzis varianton de la vorto encyclopedia en la titolo.
Naturalis Historiæ, eldono de 1669, kovrilpaĝo.

La vorto enciklopedio devenas de la grekaj vortoj 'εγκύκλιος παιδεία' kiuj signifas "en cirklo de lerno". Fakte, la grekoj verkis la unuajn enciklopediojn en la Okcidento.

La vorto encyclopedia ja derivas el la Kojnea greka lingvo ἐγκύκλιος παιδεία,[6] transliterumita enkyklios paedia, kun la signifo "ĝenerala edukado" el enkyklios (ἐγκύκλιος), kun la signifo "cirkla, ripeta, postulita regule, ĝenerala"[7] kaj paedia (παιδεία), kun la signifo "edukado, zorgado de infano"; kune, la frazo laŭvorte tradukeblas kiel "kompleta instruado" aŭ "kompleta sciaro".[8] Tamen, la du apartaj vortoj estis reduktitaj al unusola vorto pro skriba eraro[9] fare de kopiistoj el latina manuskripta eldono de Kvintiliano en 1470.[10] Tiuj kopiistoj prenis tiun frazon kiel unusolag greka vorto, enkyklopaedia, kun la sama signifo, kaj tiu misprenita greklingva vorto iĝis la vorto en Nova Latino "encyclopaedia", kiu siavice venis en diversaj lingvoj. Per tiu komponvorto, la legantoj de la 1a jarcento kaj ekde tiam ofte, kaj erare, miskomprenis, ke la romiaj aŭtoroj Kvintiliano kaj Plinio priskribis antikvan ĝenron.[11]

Titolpaĝo de Encyclopaediæ, seu orbis disciplinarum, tam sacrarum quam prophanarum, epistemon de Pavao Skalić el 1559, unua klara uzo de la vorto encyclopaedia en la titolo.[12]

En la 16-a jarcento estis ankoraŭ multa ambigueco pri kiel uzi tiun novan vorton. Kiel montras kelkaj titoloj, ne estis klara nocio pri ĝia literumado aŭ pri ĝia statuso kiel substantivo. Por ekzemplo jen la verkoj de Jacobus Philomusus Margarita philosophica encyclopaediam exhibens (1508); de Johannes Aventinus Encyclopedia orbisque doctrinarum, hoc est omnium artium, scientiarum, ipsius philosophiae index ac divisio; de Joachimus Fortius Ringelbergius Lucubrationes vel potius absolutissima kyklopaideia (1538, 1541); de Pavao Skalić Encyclopaediæ, seu orbis disciplinarum, tam sacrarum quam prophanarum, epistemon (1559); de Gregor Reisch Margarita philosophica (1503, retitolita Encyclopaedia en 1583); kaj de Samuel Eisenmenger Cyclopaedia Paracelsica (1585).[13]

Estas du fruaj ekzemploj de nacilingva uzo de la kunmetaĵo. Ĉirkaŭ 1490, Franciscus Puccius skribis leteron al Politianus dankante lin pro sia Miscellanea, kaj nomis ĝin enciklopedio.[14] Pli populare, François Rabelais estis citita pro sia uzo de la termino en Pantagruel (1532).[15][16]

Kelkaj nuntempaj enciklopedioj havas nomojn kiuj inkludas la sufikson -p(a)edia > pedio, por marki la tekston kiel apartenanta al la ĝenro de enciklopedioj. Ekzemplo estas "Banglapedia" (pri gravaj temoj rilataj al Bangladeŝo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikveco[redakti | redakti fonton]

En Sumero, dum la kvara jarmilo antaŭ Kristo, estis verkita temara glosaro kiel unua klopodo ordigi kaj katalogi la konon de la mondo kaj 600 jarojn poste estis registrita simila klopodo en Ebla sekvante konvencian ordon de signoj; tiuj unuaj klopodoj estis nomitaj leksikaj listoj.

En la Antikva Egipto estis ankaŭ laŭtemaj listoj kiuj povas esti konsiderataj kiel pra-enciklopedioj. La Nomaro de la Ramesseum, redaktita ĉirkaŭ la jaro 1750 a.K. estas listo de vortoj grupigitaj laŭ kategorioj. Alia verko simila, sed multe pli prilaborita, estas la Nomaro de Amenhotep, realigita ĉirkaŭ la 1100. Ĝi enhavas 610 elementojn organizitajn laŭteme kaj ĝi enhavas pli ol 2000 informojn cele al la kreado de katalogo sistema pri la universo». Tiu malproksima antaŭaĵo de la enciklopedia vortaro havus la celon «ne lernigi skribadon al infanoj, sed proponi programon de instruado por la homaro fondita sur la organizado de la mondo».

Fakte, la grekoj verkis la unuajn enciklopediojn en la Okcidento. Same Aristotelo kiel Demokrito atingis kapti tutecan sciaron en siaj verkoj. La verkoj de Aristotelo ankoraŭ ekzistantaj formas ian enciklopedion. Jam la greka filozofo Platono (428-348 a.K.) realigis resumon de la tiama sciaro en unu el siaj dialogoj, nome "Timeo": Astronomio, Kosmogonio, Fiziko kaj Medicino. Tiu verko povas esti konsiderata "laŭmetoda enciklopedio". Lia disĉíplo Aristotelo (384-322) produktis grandan kvanton de traktaĵoj pri granda vario de temoj kun intenco vere enciklopedia kaj senegale en la antikva mondo (Poetiko, Retoriko, Logiko, Politiko, Fiziko, Psikologio, Biologio, Etiko...). Tamen, liaj klopodoj ne estis disvastigitaj ĝis 275 jaroj post lia morto, ĉirkaŭ la jaro 50 a.K.

Inter romianoj la unua kiu klopodis kompendion de la antikva sciaro estis Marko Terencio Varono (116-27 a.K.), kies Antiquitatum rerum humanarum et divinarum libri XLI restis nur kiel fragmentoj kaj eltiraĵoj en aliaj postaj aŭtoroj kaj enciklopediistoj. Por tiu aŭtoro, la vojo al la sciaro estas la etimologio, kiel estos por la tre posta visigoto Isidoro de Sevilo, probable la lasta kiu uzis la perditan verkon de Varono por sia propra enciklopedio, nome la "Etimologioj". Por Varono la latinlingva termino "verbum" («vorto») derivas el "veritas" («vero»), kio legitimis tiun proceduron. Komponita tiu verko de 41 libroj, 25 estis dediĉitaj al homaj aferoj kaj la cetero al diaj aferoj, nome de la greklatinaj dioj. Tiu verko, malaperinta, lasis tamen grandan sciaron tra ties citaĵoj kaj diversaj mezepokaj refandaĵoj.

Ĉirkaŭ la komenco de la unua jarcento de nia erao, Aulus Cornelius Celsus redaktis enciklopedion en 26 libroj, nome De artibus, kiu pritraktis temojn pri agrikulturo, milito, retoriko, filozofio, juro kaj medicino, sed estis tiu lasta temo la plej partikulare disvolvigita, precize la nura parto de la verko kiu konserviĝis ĝis nun, almenaŭ parte.

La unua vera enciklopedio estus la Natura Historio de Plinio en la 1-a jarcento, enhavanta 37 librojn kaj 20 mil faktojn elĉerpitajn el 2 mil libroj kaj 100 aŭtoroj, laŭ aserto de la aŭtoro en la prefaco. La temoj estis natura historio, arkitekturo, medicino, geografio, geologio kaj aliaj aspektoj de la mondo ĉirkaŭ la verkisto. Ĝi enhavas same faktojn kiel fikcion kaj fariĝis la fonto de postaj enciklopedioj. La verko estis publikigita ĉirkaŭ la jarojn 77–79, kvankam Plinio probable neniam finis la eldonon de la verko antaŭ sia morto dum la erupcio (fakte esplorante ĝin) de la vulkano Vezuvio en la jaro 79.[17]

En liaj Atikaj noktoj (2-a jarcento), Aŭlo Gelio pritraktas diversajn aferojn pri nombraj temoj de literaturo, arto, filozofio, historio, juro, geometrio, medicino, naturaj sciencoj, meteologio kaj geografio, kvankam per stilo pli eseeca kaj fakula ol sistema kaj enciklopedia. Nonio Marcelo redaktis, komence de la 4-a jarcento, la verkon De compendiosa doctrina, nome kompilo aŭ epitomo de traktaĵoj pri lingvo kaj diversaj teknikoj, aranĝita kaj ordigita laŭ alfabeta ordo.

Marciano Kapela, advokato kiu vivis en la areo de la nuna Alĝerio, estis aŭtoro de De nuptiis Philologiae et Mercurii ("Nuptoj de Filologio kaj Merkuro"), redaktita inter 410 kaj 429. Tiu gvidlibro kun formo de alegoria rakonto sinteziigas en 9 libroj la sciaron de la epoko: Filologio, Gramatiko, Dialektiko, Retoriko, Geometrio, Aritmetiko, Astronomio kaj Harmonio. Tiu verko estis tre populara en la karolida epoko, kaj utilos kiel referencverko por organizi la mezepokajn studojn en la baza (nome "Trivium") kaj supra instruado (nome "Quadrivium"). Ĝi estis legita en la Renesanco kaj inspiris speciale al Koperniko.

En Oriento, en la -3-a jarcento estis datita la ampleksa verko "Erja" kaj pli certe en la 3-a jarcento, la unua ĉina enciklopedio aperis, nome Spegulo de Imperiestro. Enciklopedioj en Ĉinio plejparte estis formo de antologio kaj helpis studentojn studi por ŝtataj ekzamenoj. Iuj enciklopedioj daŭris dum jarcentoj. Ekzemple, la Ampleksaj Statutoj estis originale verkita (aŭ atribuita al) de Duko de Ĝu en 801 kaj estis poste redaktata kaj verkata ĝis la 20-a jarcento.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Isidoro de Sevilo: Etymologiae (Bazelo: Johann Amerbach 1489).

Isidoro de Sevilo, unu el la plej grandaj multfakuloj de la komenco de la Mezepoko, estas amplekse agnoskita kiel verkisto de la unua enciklopedio de la Mezepoko, nome Etymologiae (La etimologioj) aŭ Originoj (ĉirkaŭ 630), en kiu li kompilis grandan parton de la lernaĵoj disponeblaj tiam, kaj de la antikva kaj de la tiutempa sciaro. La verko havas 448 ĉapitrojn en 20 volumoj, kaj estas ege valora ankaŭ pro la citaĵoj kaj fragmentoj de tekstoj de aliaj aŭtoroj kiuj estus perdintaj se li ne estus kolektinta ilin.

La plej populara enciklopedio de la Karolida Epoko estis la De universoDe rerum naturis de Rabano Maŭro, verkita ĉirkaŭ 830; ĝi estis bazita sur la ekzemplo de la Etymologiae.

En la 9-a jarcento, la unua araba enciklopedio aperis, nome La Plej Bonaj Tradicioj de Ibn Kutajba. Ĝi traktas temojn per proverboj, poemoj, kaj okazoj en historio. La enciklopedio enhavas dek librojn pri ĉi tiuj temoj: potenco, nobeleco, karaktero, klero kaj retoriko, asketismo, amikeco, preĝoj, nutraĵo, virinoj.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Post la nur prihistoria sed filozofie grava "Dictionnaire Historique et critique" de Pierre Bayle, en la jaroj 1700- 1714, en la 18-a jarcento aperis en Eŭropo la modernforma enciklopedio, kiu celas kapti tutecan sciaron per multe da artikoloj ordigitaj alfabete. El ĉi tiuj, la plej fama estis la Enciklopedio de Diderot. Voltaire, Rousseau, d'Alembert kaj Montesquieu verkis artikolojn por la enciklopedio; la katolika eklezio kaj la franca kortego staris kontraŭ ĝia nova kaj ribelanta spirito. Tiam ankaŭ naskiĝis en Germanio la enciklopedio de Brockhaus kaj en Edinburgo la Encyclopedia Britannica, kiu eĉ hodiaŭ restas la plej aŭtoritata en la anglalingva mondo.

En 1933 aperis la Enciklopedio de Esperanto kiu enhavas multajn informojn pri la esperanto-movado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

En la 20-a jarcento, la TTT naskiĝis kaj fariĝis iaspece virtuala enciklopedio. Sed ĝia enhavo estas treege kaosa, malkompleta kaj malfidinda. Iuj surretigas enciklopediojn, sed ĝis nun ili estas aŭ tro malgrandaj aŭ tro imagomankaj. Elektronikaj kaj speciale retaj enciklopedioj ludas kreskantan rolon sur la kampo de e-lerno.

Kelkfoje la termino enciklopedio estas iom malstrikte uzata. Ekzemple, malgraŭ la titolo, la Enciklopedieto de Ĉinio eldonita de la Ĉina Esperanto-Eldonejo, [18] ne estas vera enciklopedio (eĉ eta!), sed modesta verketo kun faktoj kaj informoj pri Ĉinio.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La franc-lingva Petit Larousse bone konata ekzemplo de ilustraciita vortaro, nome iel praenciklopedio aŭ enciklopedieto.

La moderna enciklopedio estis evoluigita de la vortaro en la 18-a jarcento. Historie, kaj enciklopedioj kaj vortaroj estis esploritaj kaj skribitaj fare de altedukitaj, kleraj enhavekspertoj, sed ili estas signife malsamaj en strukturo. Vortaro estas lingva laboro kiu ĉefe temigas alfabetan listigon de vortoj kaj iliaj difinoj. Sinonimaj vortoj kaj tiuj ligitaj per la temo troveblas disaj ĉirkaŭ la vortaro, donante neniun evidentan lokon por profunda traktado. Tiel, vortaro tipe disponigas limigitajn informojn, analizon aŭ fonon por la vorto difinita. Dum ĝi povas oferti difinon, ĝi povas forlasi la leganton mankantan ion rilate al komprenado de la signifo, senco aŭ limigoj de esprimo, kaj kiel la esprimo rilatigas al pli larĝa kampo aŭ fako de scio. Enciklopedio estas, supozeble, ne skribita por konvinki, kvankam unu el siaj celoj estas efektive konvinki sian leganton pri sia propra vereco. En Modoj de Konvinkoj de Aristotelo, oni asertas, ke vortaro devus persvadi la leganton tra emblemoj (perante nur konvenajn emociojn); estos atendite havi mankon de patoso (ĝi ne devus perturbi sensignifajn emociojn), kaj havi nur malmulte da etoso krom ke de la vortaro mem.

Por trakti tiujn bezonojn, enciklopediartikolo estas tipe nelingva, kaj ne kovras vorton, sed subjekton aŭ disciplinon. Same kiel difinajn kaj listigante sinonimajn esprimojn por la temo, la artikolo povas trakti ĝin en pli da profundo kaj peri la plej signifan akumuligitan sciaron pri tiu subjekto. Enciklopediartikolo ankaŭ ofte inkludas multajn mapojn kaj ilustraĵojn, same kiel bibliografion kaj statistikojn.

Anatomio en Margarita Philosophica, 1565.

Kvar gravaj elementoj difinas enciklopedion: ĝia temo, ĝia amplekso, ĝia metodo de organizo, kaj ĝia metodo de produktado:

  • Enciklopedioj povas esti ĝeneralaj, enhavante artikolojn en temoj en ĉiu kampo (la anglalingva Encyclopaedia Britannica kaj la germanlingva Brockhaus estas bonkonataj ekzemploj). Ĝeneralaj enciklopedioj ofte enhavas gvidilojn pri kiel fari gamon da aĵoj, same kiel integri vortarojn kaj registrojn. Ekzistas ankaŭ enciklopedioj kiuj kovras vastan gamon de temoj sed de speciala kultura, etna, aŭ nacia perspektivo, kiel ekzemple la Granda Sovetia EnciklopedioEncyclopaedia Judaica.
  • Verkoj de enciklopedieca amplekso planas peri la gravan akumuligitan scion por sia subjektodomajno, kiel ekzemple enciklopedio de medicino, filozofio, aŭ juro. Verkoj varias en la larĝo de materialo kaj la profundo de diskuto, depende de la celgrupo. (Ekzemple, la Medical encyclopediaKuracista Enciklopedio produktita fare de A.D.A.M., Inc. por la usona National Institutes of Health (Nacia Institutoj de Sano).
  • Iu sistema metodo de organizo estas esenca por igi enciklopedion uzebla kiel referencverko. Historie ekzistas du ĉefaj metodoj de organizado de presitaj enciklopedioj: la alfabeta metodo (konsistado el kelkaj apartaj artikoloj, organizitaj en alfabeta sinsekvo), aŭ organizo de hierarkiaj kategorioj. La antaŭa metodo hodiaŭ estas la plej ofta sen komparo, precipe por ĝeneralaj verkoj. La flueco de elektronika amaskomunikilaro, aliflanke, permesas novajn eblecojn por multoblaj metodoj de organizo de la sama enhavo. Plue, elektronika amaskomunikilaro antaŭe ofertas neimageblajn kapablojn por serĉo, indicigo kaj krucreferenco. La surskribo de Horacio en la titolpaĝo de la 18-a-jarcenta Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences rekomendas la gravecon de la strukturo de enciklopedio: "Kiu gracio povas esti aldonita al ordinaraj aferoj fare de la potenco de ordo kaj ligo."
  • Ĉar moderna plurmedio kaj la informteknologia epoko evoluis, ili havis iam-ajna-kreskantan efikon al la kolekto, konfirmo, sumigo, kaj prezento de informoj de ĉiuj specoj. Projektoj kiel ekzemple Everything2, Encarta, h2g2, kaj Vikipedio estas ekzemploj de novaj formoj de la enciklopedio kiam informserĉado iĝas pli simpla.
Teknika enciklopedio.

Kelkaj verkoj nomitaj "vortaroj" estas fakte similaj al enciklopedioj, aparte tiuj koncernitaj kun speciala kampo (kiel ekzemple la Dictionary of the Middle Ages (Vortaro de la Mezepoko), la Dictionary of American Naval Fighting Ships (Vortaro de usonaj militŝipoj), kaj Black's Law Dictionary). La Macquarie Dictionary, la nacia vortaro de Aŭstralio, iĝis enciklopedieca vortaro post sia unua eldono en rekono de la uzo de nomvortoj en ofta komunikado, kaj la vortoj derivitaj de tiaj nomvortoj.

Ekzistas kelkaj larĝaj diferencoj inter enciklopedioj kaj vortaroj. Plej videble, enciklopediartikoloj estas pli longaj, pli plenaj kaj pli detalemaj ol kontribuoj en la plej multaj ĝeneraluzeblaj vortaroj.[1][19] Ekzistas ankaŭ diferencoj laŭ enhavo. Ĝenerale parolante, vortaroj disponigas lingvajn informojn pri vortoj mem, dum enciklopedioj temigas pli la aĵon por kiu tiuj vortoj staras. Vortaraj artikoloj ne estas plene tradukeblaj en aliajn lingvojn, sed enciklopediaj artikoloj povas esti.

En praktiko, aliflanke, la distingo ne estas konkreta, kiel ekzistas neniu klara diferenco inter fakteca, "enciklopediecaj" informoj kaj lingvaj informoj kiel ekzemple aperas en vortaroj.[4][19][20] Tiel enciklopedioj povas enhavi materialon kiu ankaŭ estas trovita en vortaroj, kaj inverse.[20] Aparte, vortaraj artikoloj ofte enhavas faktajn informojn aŭŭ bildojn pri la aĵo nomita per la vorto.[20]

Leksikono (de la greka vorto λεξικό, leksiko, "vortaro", de λέξη, leksi, "vorto") ĝenerale estas nomo de referencverko, enciklopedio aŭ vortaro en vasta senco. En moderna lingvaĵo kutime temas pri ampleksa kolekto de alfabete ordigitaj, unuope relative koncizaj ĉapitroj pri unuopaj temoj, kiuj sume kolektu "superrigardon pri la universala sciaro".

Retaj enciklopedioj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Retaj enciklopedioj en Esperanto kiuj enhavas almenaŭ kvin artikolojn:

  1. Enciklopedio Kalblanda (1996-2001) - kun 139 artikoloj (el kiuj eniris 4 en Vikipedio) kaj 85 ligoj eksteren
  2. Enciklopedio Simpozio (1997) - enciklopedio diversfaka
  3. Enciklopedio Cigneta (2000-) - enhavas 7 artikolojn, el kiuj eniris 4 en Vikipedio.
  4. Vikipedio en Esperanto (2001-) - enciklopedio vikia, kiu enhavas pli ol 269 761 artikolojn (oktobro 2019)

En la jaroj 2004-2008 funkciis sub la adreso "enciklopedio.com" retpaĝaro kiu kopiis paĝojn el la Vikipedio en Esperanto, kongrue kun la permesilo GFDL.[21]

Aliaj enciklopedioj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Nacilingvaj enciklopedioj pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanto - η Γλωσσα της Ελπιδας

La plej ampleksa kaj kompleta enciklopedia verko pri Esperanto ĝis nun aperinta estas la monumenta novgreklingva libro Esperanto - i Glossa tis Elpidas ("Esperanto - la lingvo de espero"), [22]. Inter aliaj ekzistantaj enciklopedioj, tiu ĉi estas tre nemalhavebla, kaj enhavas informojn pri ĉiu aspekto de la lingvo kaj de la esperanta movado. Ĝi ampleksas la temojn: planlingvoj, L.L. Zamenhof, origino de Esperanto, praesperanto, gramatiko, historio de la lingvo kaj de la movado, universalaj kongresoj, fruaj esperantistoj, UEA kaj aliaj esperantaj instancoj, fakaj asocioj, originala kaj tradukita literaturo, verkistoj, Esperanto en ĵurnalismo, radio, teatro, filmoj, kaj la reto, biografioj de elstaraj esperantistoj, monumentoj kaj aliaj esperantaĵoj tutmonde, Esperanto-centroj, ktp. La libro enhavas abundajn ilustraĵojn, portretojn, indeksojn kaj referencojn. Negrekaj legantoj, kiuj iam iomete studis la helenan aŭ la biblian koine - eĉ se ili ne parolas la novgrekan - trovos ĉi tiun verkon ege utila.

Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-200

En 2008 aperis anglalingva enciklopedio pri la originala literaturo en Esperanto. Temas pri la 740-paĝa verko Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007 kompilita de Geoffrey Sutton kaj eldonita de Mondial NY (Nov-Jorko)[23].

(Fonto de la ilustraĵoj: Skanitaj fotoj pri la kovriloj de la libroj Esperanto - i Glossa tis Elpidas kaj Concise Encyclopedia. El la libraro de la kontribuinto.)

Nacilingvaj enciklopedioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 HARTMANN, R. R. K.; Gregory James. (1998) Dictionary of Lexicography. Routledge. ISBN 0-415-14143-5.
  2. Béjoint, Henri (2000). Modern Lexicography, pp. 30–31. Oxford University Press. ISBN 0-19-829951-6
  3. Encyclopaedia. Encyclopædia Britannica. Alirita 27an de Julio, 2010. “An English lexicographer, H.W. Fowler, ĉe la enkonduko al la unua eldono (1911) de The Concise Oxford Dictionary of Current English nome that a dictionary is concerned with the uses of words and phrases and with giving information about the things for which they stand only so far as current use of the words depends upon knowledge of those things. The emphasis in an encyclopedia is much more on the nature of the things for which the words and phrases stand.”.
  4. 4,0 4,1 HARTMANN, R. R. K.. (1998) Dictionary of Lexicography. Routledge. ISBN 0-415-14143-5. “In contrast with linguistic information, encyclopedia material is more concerned with the description of objective realities than the words or phrases that refer to them. In practice, however, there is no hard and fast boundary between factual and lexical knowledge.”.
  5. COWIE, Anthony Paul. (2009) The Oxford History of English Lexicography, Volume I. Oxford University Press. ISBN 0-415-14143-5. “An 'encyclopedia' (encyclopaedia) usually gives more information than a dictionary; it explains not only the words but also the things and concepts referred to by the words.”.
  6. Ἐγκύκλιος παιδεία, Kvintiliano, Institutio Oratoria, 1.10.1, je Perseus Project
  7. ἐγκύκλιος, Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek–English Lexicon, je Perseus Project
  8. παιδεία, Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek–English Lexicon, je Perseus Project
  9. Laŭ kelkaj rakontoj, kiel ĉe la American Heritage Dictionary, kopiistoj de latinlingvaj manuskriptoj miskomprenis tiun frazon kiel unusola greklingva vorto, ἐγκυκλοπαιδεία enkyklopaedia.
  10. FRANKLIN-BROWN, Mary. (2012) Reading the world : encyclopedic writing in the scholastic age. Chicago London: The University of Chicago Press. ISBN 9780226260709.
  11. KÖNIG, Jason. (2013) Encyclopaedism from antiquity to the Renaissance. New York: Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-03823-3.
  12. YEO, Richard. (2001) Encyclopaedic visions : scientific dictionaries and enlightenment culture. Cambridge New York: Cambridge University Press. ISBN 978-0521152921.
  13. Harris-McCoy, Daniel (2008). Varieties of encyclopedism in the early Roman Empire: Vitruvius, Pliny the Elder, Artemidorus (Ph.D). University of Pennsylvania. p. 12. Alirita la 19an de oktobro, 2019. [1]
  14. Harris-McCoy 2008, p. 11–12.
  15. Roest, Bert (1997). "Compilation as Theme and Praxis in Franciscan Universal Chronicles". En Peter Binkley (eld.). Pre-Modern Encyclopaedic Texts: Proceedings of the Second Comers Congress, Groningen, 1 – July 4, 1996. BRILL. p. 213. ISBN 90-04-10830-0.
  16. CAREY, Sorcha. (2003) “Two Strategies of Encyclopaedism”, Pliny's Catalogue of Culture: Art and Empire in the Natural History. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-925913-7.
  17. Naturalis Historia
  18. (Beijing 1994, ISBN 7-5052-0086-0/Z.4)
  19. 19,0 19,1 (1998) “Encyclopedic definition”, Dictionary of Lexicography, p. 48–49. Alirita July 27, 2010.. “Usually these two aspects overlap – encyclopedic information being difficult to distinguish from linguistic information – and dictionaries attempt to capture both in the explanation of a meaning...”. 
  20. 20,0 20,1 20,2 BÉJOINT, Henri. (2000) Modern Lexicography. Oxford University Press. ISBN 0-19-829951-6. “The two types, as we have seen, are not easily differentiated; encyclopedias contain information that is also to be found in dictionaries, and vice versa.”.
  21. http://wayback.archive.org/web/20080715000000*/http://www.enciklopedio.com
  22. 786 paĝoj, kompilita de Kóstas G. Kiriákos kaj eldonita de ‘Ekdóseis “Dodóni”, Ateno, 1995
  23. , ISBN 978-1-59569-090-6

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Béjoint, Henri (2000). Modern Lexicography. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-829951-6.
  • C. Codoner, S. Louis, M. Paulmier-Foucart, D. Hüe, M. Salvat, A. Llinares, L'Encyclopédisme. Actes du Colloque de Caen, A. Becq (dir.), Paris, 1991.
  • Bergenholtz, H.; Nielsen, S.; Tarp, S., eld. (2009). Lexicography at a Crossroads: Dictionaries and Encyclopedias Today, Lexicographical Tools Tomorrow. Peter Lang. ISBN 978-3-03911-799-4.
  • Blom, Phillip (2004). Enlightening the World: Encyclopédie, the Book that Changed the Course of History. New York; Basingstoke: Palgrave Macmillan. ISBN 978-1-4039-6895-1. OCLC 57669780.
  • Collison, Robert Lewis (1966). Encyclopaedias: Their History Throughout the Ages (2a eld.). New York, London: Hafner. OCLC 220101699.
  • Darnton, Robert (1979). The business of enlightenment: a publishing history of the Encyclopédie, 1775–1800. Cambridge: Belknap Press. ISBN 978-0-674-08785-9.
  • Kafker, Frank A., eld. (1981). Notable encyclopedias of the seventeenth and eighteenth centuries: nine predecessors of the Encyclopédie. Oxford: Voltaire Foundation. ISBN 978-0-7294-0256-9. OCLC 10645788.
  • Kafker, Frank A., eld. (1994). Notable encyclopedias of the late eighteenth century: eleven successors of the Encyclopédie. Oxford: Voltaire Foundation. ISBN 978-0-7294-0467-9. OCLC 30787125.
  • Needham, Joseph (1986). "Part 7, Military Technology; the Gunpowder Epic". Science and Civilization in China. 5 – Chemistry and Chemical Technology. Taipei: Caves Books Ltd. ISBN 978-0-521-30358-3. OCLC 59245877.
  • Walsh, S. Padraig (1968). Anglo-American general encyclopedias: a historical bibliography, 1703–1967. New York: Bowker. p. 270. OCLC 577541.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Encyclopedia en la angla Vikipedio.