Teresa Grodzińska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teresa Grodzińska
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1899 (1899-12-20)
en Jaszowice, Masovian Voivodeship
Morto 1-an de septembro 1920 (1920-09-01) (20-jaraĝa)
en Czortowice
Tombo Cmentarz Rzymskokatolicki w Radomiu
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Teresa Jadwiga Grodzińska (naskiĝis la 20-an de decembro 1899 en Jaszowice (distrikto Radom), mortis la 1-an de septembro 1920 en Czortowice (distrikto Hrubieszowski) – pola sanitariistino, kiu distingiĝis per heroa sinteno kaj pereis murdita dum la pola-bolŝevika milito en 1920. Postmorte distingita per la Milita Ordeno Virtuti Militari.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel lernantino de gimnazio en Radom ŝi aktivis en skoltismo, en 1915 eniris al sekreta Organizaĵo de Nacia Junularo. Post fino de la gimnazio en 1918 komencis frekventi ĝardenan lernejon en Varsovio. Post eksplodo de la pola-bolŝevika milito junie 1920 komencis praktikon en la ĉefurba Ujazdowski-Malsanulejo kun tasko servi en la fronto kiel volontulino. La 21-an de julio 1920 estis sendita kiel flegistino kun sanitara kompanio de la Brigado de Volontula Kavalerio n-ro 1 en ĉirkaŭaĵojn de Hrubieszów. Poste estis direktita al 5-a kompanio de 2-a bataliono de la 4-a infanteria regimento de Legioj. De 19-a de aŭgusto 1920 partoprenis en militaj agoj en Hrubieszów-regiono. Dum retiriĝo de la 2-a bataliono el vilaĝo Gródek, oriente de la urbo, ŝi restis kun grave vunditaj soldatoj, ŝi iris inter la lastaj retiriĝantaj soldatoj, interalie trakondukis plurajn el ili tra flamanta ponto sur rivero Huczwa malgraŭ pripafo de 3 malamikaj maŝinpafiloj. La 1-an de septembro 1920 la 4-a regimento estis ĉirkaŭigita de la Unua Ĉeval-Armeo. Teresa Grodzińska ne retiriĝis, volante daŭrigi prizorgon de vunditaj soldatoj kaj en vilaĝo Stepankowice (apud Hrubieszów) dum ilia flegado estis prenita al mallibero. Ŝi estis forkondukita al vilaĝo Czortowice kaj restadanta en garbejo, kie defendis sin per hakilo dum kelkaj horoj kontraŭ bolŝevikoj.

Kiel informas raporto el la 11-a de septembro 1920 estis murdita en kruela maniero. Baldaŭ, post posta okupo de Hrubieszów kun ĉirkaŭaĵoj fare de pola soldataro kaj indiko de ŝia entombigo flanke de loka loĝantaro, laŭ ordono de komandanto de 35-a infanteria regimento ŝia kadavro estis eltombigita kun dokumentado, montranta fortajn vundigojn de la korpo.

Teresa Grodzińska estis entombigita en Chełm, sed poste okazis oficiala funebra ceremonio kun militara omaĝo, 18-an de septembro 1920 en Radom, kiu estis granda patriota manifestacio, kiun partoprenis preskaŭ tuta loĝantaro de la urbo. Ŝi ripozas sur Romkatolika Tombejo en Radom ĉe la str. Bolesław Limanowski.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bogusław Polak, Kawalerowie Virtuti Militari 1792-1945 (Kavaliroj de Virtuti Militari 1792-1945), volumo II (1914-1921) Parto 2, Wydawnictwo Uczelniane Wyższej Szkoły Inżynierskiej, Koszalin 1993, p. 63-64, ISBN 83-900510-0-1.
  • Słownik biograficzny kobiet odznaczonych Orderem Wojennym Virtuti Militari (Biografia vortaro de virinoj distingitaj per Milita Ordeno Virtuti Militari), volumo I, Toruń 2004
  • Lista strat Wojska Polskiego (Perdo-listo de Pola Soldataro), Wojskowe Biuro Historyczne, 1934

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]