Tibor Kovács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Kovács
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1940 (1940-02-10)
en Kalocsa
Morto 19-an de novembro 2013 (2013-11-19) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkeologo
vdr
Tombo

Tibor Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Tibor estis hungara arkeologo, muzeestro, altlerneja instruisto.

Tibor Kovács[1] naskiĝis la 10-an de februaro 1940 en Kalocsa, li mortis la 19-an de novembro 2013 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Kovács maturiĝis en katolika gimnazio en sia naskiĝurbo en 1958, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1963. Post la diplomo li eklaboris en arkeologia sekcio de la Hungara Nacia Muzeo kaj li okupiĝis precipe pri la bronzepoko kaj la frua ferepoko. En 1966 li ricevis sian doktorecon en la universitato, poste li ankaŭ instruis en la universitato. De 1965 li partoprenis plurajn arkeologiajn elfosaĵojn (Tiszafüred (1965-1972), Fehérvárcsurgó (1980-aj jaroj)). Inter 1975 kaj 1981 li laboris en la kultura ministerio, tie li respondecis pri la muzeoj. Li estis vicmuzeestro ekde 1981, muzeestro de la Nacia Muzeo de 1999 ĝis la pensiuliĝo en 2010. Intertempe li instruis ankaŭ en Belarta Altlernejo ekde 1991. Li ricevis premiojn kaj medalojn inter 1985-2009.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Az avarok aranya - A Nagyszentniklósi kincs
  • Bronzkor Magyarországon (monografio hungare, angle, germane, france, 1977)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]