Herman Brood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herman Brood
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1946 (1946-11-05)
en Zwolle
Morto 11-an de julio 2001 (2001-07-11) (54-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortokialo suicido per falo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Xandra Jansen
Infano Lola Pop Brood
Okupo
Okupo kantistokantaŭtoro • pentristo • aktoro • poeto • pianistoverkistoscenaristo • filmaktoro • kantoverkistogitaristo
TTT
Retejo http://www.hermanbrood.nl
vdr

Hermanus (Herman) BROOD (Zwolle, 5-an de novembro 1946Amsterdamo, 11-an de julio 2001) estis nederlanda kantisto, pentristo, pianisto, aktoro kaj aŭtoro. Brood distingis sin pro sia karakteriza kantvoĉo kaj muzika diverseco. Li estis la nederlanda enkorpigo de la hedonisma kredo Sex, drugs & rock 'n' roll (sekso, drogoj kaj roknrolo). Brood montris norman abstinan sindromon kiel inkontinenco, epilepsio kaj deliro post multjara amaskonsumo de amfetamino kaj alkoholo. Kvar monatoj antaŭ sia kvindekkvina naskiĝotago li faris memmortigon. Kun adiaŭa letero en la poŝo, li saltis ekde la tegmento de la amsterdama Hilton-hotelo.

Herman Brood en 2000