Henri Victor Regnault

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Victor Regnault
Persona informo
Henri Victor Regnault
Naskiĝo 21-an de julio 1810 (1810-07-21)
en Aachen
Morto 19-an de januaro 1878 (1878-01-19) (67-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Aachen vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Franca Politeknika LernejoÉcole nationale supérieure des mines de Paris vd
Familio
Infanoj Henri Regnault vd
Profesio
Okupo fizikistokemiistoinĝenierofotistoprofesoro • universitata instruisto vd
Laborkampo kemioorganika kemiofiziko • thermal property • gasofotografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Profesoro Henri Victor REGNAULT FRS kaj HFRSE (21a de julio 1810 – 19a de januaro 1878) estis franca kemiisto kaj fizikisto plej bone konata pro siaj zorgemaj mezuroj de la termikaj proprecoj de gasoj. Li estis pionira termodinamikisto kaj mentoro de William Thomson fine de la 1840-aj jaroj.

Laborante kun Justus von Liebig en Gießen, Regnault distingis sin mem en la naskiĝinta fako de organika kemio per sintezigo de kelkaj kloraj hidrokarbonidoj (ekz. vinila klorido,[1] polivinila klorido, dukloro-metano), kaj estis nomumita profesoro pri kemio en la Universitato de Lyon. En 1840, li estis nomumita katedra profesoro pri kemio de la École Polytechnique, kaj en 1841, li iĝis profesoro de fiziko en la Kolegio de Francio.

En 1854 li estis nomumita direktoro de la porcelanaj laboroj en Sèvres, nome en la fabriko Manufacture nationale de Sèvres. En Sèvres, li plue laboris pri la termikaj proprecoj de la materio. Li desegnis sensivajn termometrojn, higrometrojn, hipsometrojn kaj kalorimetrojn, kaj mezuris la specifajn varmojn de multaj substancoj kaj la koeficienton de termika ekspansio de gasoj. Dum tiu laboro, li malkovris, ke ne ĉiuj gasoj ekspansias egale se varmigitaj kaj ke la Leĝo de Boyle estas nur alproksimiĝo, speciale je temperaturoj proksime de la boliga punkto de substanco.

En 1871, lia laboratorio en Sèvres estis detruita kaj lia filo Alex-Georges-Henri Regnault mortigita, ambaŭ kiel rezulto de la Franci-Prusia Milito. Li retiriĝis el scienco la venontan jaron, kaj neniam rekuperiĝis el tiuj perdoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Regnault, H.V. (1835) Sur la Composition de la Liqueur des Hollandais et sur une nouvelle Substance éthérée. Annales de Chimie et de Physique, Gay-Lussac & Arago, Vol. 58, Paris, Crochard Libraire, 301–320 [1] Alirita la 3an de aprilo 2020.