Mahadev Desai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mahadev Desai
Persona informo
મહાદેવભાઈ દેસાઈ
Naskiĝo 1-an de januaro 1892 (1892-01-01)
Morto 15-an de aŭgusto 1942 (1942-08-15) (50-jaraĝa)
en Aga Khan Palace
Religio hinduismo vd
Lingvoj guĝarataanglahindia vd
Ŝtataneco Brita Hindio vd
Alma mater Elphinstone College vd
Familio
Infanoj Narayan Desai vd
Profesio
Okupo verkisto • aktivulo • luktanto por libereco vd
Verkado
Verkoj Mahadevbhai's Diary vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mahadev Desai (1a de januaro 1892 – 15a de aŭgusto 1942) estis barata aktivulo de la Hindia sendependiga movado kaj verkisto rememorata ĉefe kiel persona sekretario de Mahatma Gandhi. Li estis varie priskribita kiel "La Boswell de Gandhi, la Sokrato por Platono, kaj la Anando por la Budho de Gandhi".[1][2]

Mahadev Desai unuafoje renkontiĝis kun Gandhi en 1915 kiam li iris peti konsilon kiel publikigi sian libron (nome guĝarata traduko de la anglalingva libro de John Morley nome "On Compromise").[3] Desai aliĝis al la Aŝramo de Gandhi en 1917 kaj kun Durgabehn akompanis lin al Ĉamparan tiun jaron. Li faris taglibron el la 13a de novembro 1917 ĝis la 14a de aŭgusto 1942, nome la tagon antaŭ sia morto, kronikante sian vivon kun Gandhi. En 1919 kiam la kolonia registaro arestis Gandhi en Panĝabo, li nomis Desai sian heredonton. Desai estis por la unua fojo arestita kaj kondamnita al unu jaro de prizono en 1921. Li estis la persona sekretario de Gandhi dum 25 jaroj.

Politika aktivismo[redakti | redakti fonton]

Prizono Ĝeraŭada.

En 1920, Motilal Nehru prenis la servojn de Mahadev Desai el Gandhi por estri sian gazeton, nome "Sendependulo", el Allahabad. Desai kreis sensacion aperigante man-verkitan ciklostiligitan gazeton post la presilo de Sendependulo estis konfiskita de la Britia registaro. Desai estis kondamnita al unu jaro de rigora prizono pro siaj verkoj en 1921 – nome lia unua tempo en prizono.[4] Tie, Desai vidis, ke la prizonestroj mistraktis prizonulojn, ofte bategante ilin. Lia raporto priskribante la vivon ene de hindian prizono, publikigita en Young India kaj Navajivan, devigisd la britajn aŭtoritatojn fari prizonreformojn. Desai sekvis kiel redaktoro de Navajivan en 1924 kaj ekde 1925 li ektradukis en anglan la membiografion de Gandhi kaj faris serian publikigon en Young India (Juna Barato). La venontan jaron li iĝis proparolanto de la plenumkomitato de la Satjagraha Aŝram kaj ricevis premion el la Guĝarata Sahitĝa Pariŝad pro sia artikolo en Navajivan. Li partoprenis en la Bardoli Satjagraha kun Sardar Patel kaj verkis historion de la Satjagraha en guĝarata kiun li tradukis en anglan kkiel The Story of Bardoli.[5] Pro sia partopreno en la Sal-Satjagraha, li estis arestita kaj enprizonigita, sed post la interkonsento de la Pakto Gandhi-Irwin, li estis liberigita kaj akompanis Gandhi al la Dua Rondtabla Konferenco kun Mirabehn, Devdas Gandhi kaj Pyarelal Nayyar. Li estis la nura persono kiu akompanis Gandhi kiam tiu lasta renkontiĝis kun la reĝo Georgo la 5-a de Britio.[4]

Post la malsukceso de la interkonsento de la Pakto Gandhi-Irwin kaj la fermo de la Dua Rondtabla Konferenco, Gandhi restartis la Movadon de Civila Malobeo. La kolonia registaro, sub nova Vicreĝo, Lord Willingdon, estis determinita forvenki la movadon kaj ordonis fortan limigon al la Hindia Nacia Kongreso kaj ties aktivuloj. En 1932, Desai estis denove arestita kaj sendita al prizono kun Gandhi kaj Sardar Patel. Post sia liberigo en 1933, li estis re-arestita kaj retenita en la Prizono de Belgaum. Estis dum tiu prizontempo kiam li verkis "Gita According to Gandhi" kiu estis postmorte publikigita en 1946.[5] Li ludis gravan rolon ankaŭ en organizado de popolmovadoj en la princlandoj Raĝkot kaj Misoro en 1939 kaj zorgis pri la elektado de satjagrah-anoj dum la Individua Satjagraha de 1940.[6] La fina prizontempo de Desai sekvis al la Deklaro Forlasu Hindion de la 8a de aŭgusto 1942. Li estis arestita la matenon de la 9a de aŭgusto 1942 kaj, ĝis sia morto pro forta koratako ses tagojn poste, estis entombigita kun Gandhi en la Palaco Aga Ĥan. Desai estis 51-jaraĝa en la momento de sia morto.[4][7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Price of Freedom", 15a de aŭgusto 2008. Kontrolita 30a de novembro 2012.
  2. Guha, Ramachandra, "Mahadev ..", 23a de oktobro 2005. Kontrolita 30a de novembro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-01-12. Alirita 2020-04-30.
  3. Guha, Ramachandra (23a de oktobro 2005). "Mahadev." The Hindu. Alirita la 30an de aprilo 2020.
  4. 4,0 4,1 4,2 "Associates of Mahatma Gandhi – Mahadev Desai". Alirita la 30an de aprilo 2020.
  5. 5,0 5,1 Brown, Judith M (2011). The Cambridge Companion to Gandhi. New York: Cambridge University Press. p. 90. ISBN 9780521116701.
  6. "Mahadev Desai – Timeline". Arkivigite je 2013-08-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita el la originalo la 3an de majo 2013. Alirita la 30an de novembro 2012.
  7. "Who is Mahadev Desai ?". Alirita la 30an de aprilo 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]