Blankventra moskulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
מושק ההימלאיה (זכר)
Blankventra moskulo, masklo
Arealo

La Blankventra moskuloHimalaja moskulo (Moschus leucogaster, el Moschus mosko kaj moskulo kaj el leucogaster blanka ventro) estas moskula specio kiu loĝas en Himalajo de Nepalo, Butano, Barato, Pakistano kaj Ĉinio. Ĝi estas listigita kiel Preskaŭ minacata en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj pro troekspluatado kio rezultas en probabla serioza populacia malpliigo.[1]

Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Orventra moskulo, sed estis separita sur la bazo de diferencaj kraniproporcioj.[2]

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Blankventra moskulo.

La Blankventra moskulo estas tre bone adaptata por altaj altitudoj; ili montras adaptojn kiel tre bone disvolvigitaj ungojn, larĝajn fingrojn kiuj havigas pliigantan stabilecon sur krutaj deklivoj, kaj densan mantelon de densa hararo kun aer-plenaj ĉeloj por izoliĝi kontraŭ la ekstrema temperaturo.[3] Dum ili ne havas kornojn, elstara trajto inter ĉiuj moskocervoj, estas ke ili posedas paron de longaj kaj facile rompeblaj kojn-dentoj kiuj kreskas kontinue. La maksimuma longo de tiuj dentegoj estas ĉirkaŭ 10 cm.[4][5] Tiuj cervoj havas fortikan korpon; iliaj malantaŭaj gamboj estas multe pli longaj kaj pli muskolhavaj ol iliaj pli mallongaj, fajnaj antaŭaj gamboj. Anstataŭ kuri aŭ salti, tiu specio tendencas "kaŭri." La moskulidoj de tiu specio havas blankajn punktojn por helpi la kamufladon, sed kiam ili maturiĝas tiuj punktoj malaperas.

La Blankventra moskulo havas vaksecan substancon nome mosko kiun la masklo sekrecias el glando de sia abdomeno. La cervo uzas tion por marki teritorion kaj allogi inojn, sed tiu mosko estas uzata de homoj en fabrikado de parfumoj kaj kuraciloj.[6]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Blankventra moskulo vivas en partoj de norda Afganio, Pakistano, Tibeto, Nepalo, Butano, kaj en norda Barato kiel en Ĝamuo kaj Kaŝmiro, Himaĉal Pradeŝ, Utarakando, Sikimo kaj Arunaĉal Pradeŝ. Ili loĝas en altaj alpaj medioj super altitudoj de 2500 m.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Timmins, R. J.; Duckworth, J. W. (2015). "Moschus leucogaster". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 2015: e.T13901A61977764. Alirita la 22an de aŭgusto 2020.
  2. Groves, C. P., Yingxiang, W., Grubb, P. (1995). Taxonomy of Musk-Deer, Genus Moschus (Moschidae, Mammalia). Acta Theriologica Sinica 15(3): 181–197.
  3. Ultimate Ungulate (Majo, 2010) [1] Arkivigite je 2007-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Nowak, R. M. (1999). Walker’s Mammals of the World. Seda eldono. The Johns Hopkins University Press, Baltimore and London
  5. Rajchal, R. (2006). Population Status, Distribution, Management, Threats and Mitigation Measures of Himalayan Musk Deer (Moschus chyrogaster) en Sagarmatha National Park. Department of National Park and Wildlife Conservation, Tourism for Rural Poverty Alleviation Programme, Babarmahal, Kathmandu, Nepal
  6. Macdonald, D. (2001). The New Encyclopedia of Mammals. Oxford University Press, Oxford