Lê Quang Liêm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lê Quang Liêm
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1991 (1991-03-13) (33-jaraĝa)
en Ho-Ĉi-Min-urbo
Lingvoj vjetnama
Ŝtataneco Vjetnamio
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

LÊ Quang Liêm naskiĝis la  13-an de marto 1991(nun 1991-03-13) estas vjetnama ŝaka grandmajstro kaj la monda fulma ĉampiono de 2013. Li estis monda junua ĉampiono Sub-14 en julio 2005. Li konkuris por Vjetnamio ĉe la Ŝakolimpikoj en 2006, 2008, 2010, 2012, 2014 kaj 2016. Liaj 8/10 sur la tabulo 1 ĉe la Ŝakolimpiko 2012 poziciigis la vjetnaman viran teamon en la pozicio #7, la plej alta iam ajn por Vjetnamio. En la oktobra 2017 FIDE rangolisto, li ricevis Elo-nombron de 2737 kaj pozicio #21 inter aktivaj ludantoj en la mondo. Li estas nuntempe la plej bone rangigita ludanto en Vjetnamio.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

2008[redakti | redakti fonton]

Dum aŭgusto-septembro li gajnis la 1an Dragon Capital Vietnam Malferman Turniron per 7/9.

2009[redakti | redakti fonton]

En septembro li gajnis la 4an Kolkata Open Chess Turniro kontraŭ 13 pli forte rangigitaj ludantoj.

En decembro Le kun vjetnama teamo gajnis la arĝentan premion ĉe Tata Steel Azia Teama Ŝaka Ĉampionumo en Barato, kontraŭ la gastiganto Barato. Lia persona rezulto estis (+4=1-1).

2010[redakti | redakti fonton]

Dum Februaro Le partoprenis la Moskvo Malferma Turniro en Moskvo, Rusio en kiu li kundividis la 1-4an pozicion per (+5=4), kun Konstantin Chernyshov, Evgeny Bareev kaj Ernesto Inarkiev.

Tuj post la Moskva ŝakturniro Le gajnis la 9an Aeroflot Malferman Turniron per 7/9 (+5=4), gajnante inviton al la Dortmund Sparkassen Chess Meeting.

De la 15-an de julio ĝis la 25-an li partoprenis en sia unua elita turniro en Dortmund, en kiu li luktis kontraŭ la naŭ foja Dortmund-ĉampionon kaj iaman mondĉampionon Vladimir Kramnik, la mondan #6 Shakhriyar Mamedyarov, la iaman mondĉampionon Ruslan Ponomariov, la 2004 mondĉampionan defianton Péter Lékó kaj la antaŭan Dortmund-ĉampionon Arkadij Naiditsch. Kontraŭ Kramnik per la nigraj pecoj Le egalvenkin kun la mondĉampionon kaj post venkado de la fina gajninto Ponomariov en raŭndo 4 kaj Leko en raŭndo 5, Le finiĝis kun kvin sinsekvaj egalvenkon al sekura dua loko per 5½/10 (+2=7-1) kaj efikeco de 2776.

De la 28-an de aŭgusto ĝis la 3-an de septembro li partoprenis en la 1a Campomanes Memorial Cup Open en Filipinoj. Lia fina poentaro estis 7/9 (+5=4), per kiu li kundividis la unuan lokon kun Zhao Jun el Ĉinio.

Dum septembro-oktobro ĉe Ĥanti-Mansijsk, Rusio, Le kun la aliaj vjetnamaj ludantoj partoprenis en la 39-a Monda Teama Ĉampionumo. Sidante ĉe tabelo 1, Le ludis nebone kaj finis kun (+2=7-2).

2011[redakti | redakti fonton]

En februaro li denove partoprenis la Aeroflot Malferman Turniron kaj sukcese defendis la titolon. Lia poentaro estis 6½/9, per kiu li kundividis la unuan pozicion kun Nikita Vitiugov kaj Evgeny Tomashevsky. Tiutempe li estis la sola ludanto, kiu gajnis la Aeroflot Malferman Turniron dufoje, nun Ian Nepomniachtchi egaligis tiun rekordon en 2015. Lia venko aŭtomate kvalifikis lin por la Dortmund turniro, kie li konkuris kontraŭ grandmajstroj kiel Vladimir Kramnik, Hikaru Nakamuran kaj Ruslan Ponomariov inter aliaj.

De la 10-an de majo ĝis la 21-an de majo li estis invitita por ludi en la Elita grupo de la Capablanca Memorturniro kontraŭ fortega ludantaro (FIDE-kategorio 19) inkluzive de la antaŭa ĉampiono Vassily Ivanchuk, la latinamerika #1 Leinier Domínguez, la ĉeha ĉampiono David Navara, Lázaro Bruzón el Kubo kaj Dmitry Andreikin el Rusio. Post la finaraŭnda malvenko kontraŭ Ivanchuk, lia poentaro estis 6½/10, per kio li kundividis la unuan lokon sed restis post Ivanchuk pro malegaliga poentkalkulo.

2012[redakti | redakti fonton]

De la 12-an ĝis la 21-an de oktobro li denove partoprenis la SPICE Pokalon, la plej alta internacia klasifikita invita turniro en la usona historio (kategorio 18) en kiuj ludis Maxime Vachier-Lagrave, Ding Liren, Wesley So, Georg Meier kaj Csaba Balogh. Li estis nevenkita sed finis en la dua pozicio kun Ding Liren, ½ poento malantaŭ la gajninto Maxime Vachier-Lagrave. Post la turniro li akceptis 4-jaran stipendion por studi en la Webster Universitato, komencante en aŭgusto 2013.

2013[redakti | redakti fonton]

De la 19-an ĝis la 24-an de marto li denove partoprenis en la HD Bank Cup Open 2013, la plej alta taksita internacia malferma turniro en Vjetnamio, kontraŭ ludistoj kiel Ferenc Berkes (Elo 2702), Yu Yangyi (Eloj 2696), Nguyễn Ngọc Trường Sơn (Elo 2647), Zhou Jianchao (Elo 2595) kaj aliaj eksterlandaj ŝakludistoj. Li estis nevenkita kaj gajnis la turniron per 7½/9 (+6=3-0).

De la 16-an ĝis la 26-an de majo li partoprenis en la Azia Ŝaka Ĉampionumo, kiu okazis en Filipinoj. Li finis ĉe la 4-a pozicio per 6½/9 en la klasika parto kaj gajnis la fulman ĉampionumon per 8½/9.

De la 6-an ĝis 8-an de junio li partoprenis en la Monda Rapida Ŝaka Ĉampionumo okazigita en Ĥanti-Mansijsk, Rusio. Li finis 4a per 10/15, malantaŭ Shakhriyar Mamedyarov (11½/15), Ian Nepomniachtchi (11/15) kaj Alexander Grischuk (10½/15). Post tio li partoprenis en la Monda Fulma Ŝaka Ĉampionumo, kiun li gajnis per 20½/30 li estas la unua vjetnama atleto, kiu gajnis la mondĉampionan titolon.

2014[redakti | redakti fonton]

De la 15-an ĝis la 20-an de junio Le partoprenis en la Monda Rapida kaj Monda Fulma Ŝakaj Ĉampionumoj en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kiel la defendanta ĉampiono. Ĉe la fulma ĉampionumo Liem finis kvara per (+12=4-5), malantaŭ la nova ĉampiono Magnus Carlsen, Ian Nepomniachtchi kaj Hikaru Nakamura. Ĉe rapida Liem finis 19-a kun (+7=4-4).

De la 2-an ĝis 15-an de aŭgusto Le, Nguyen Ngoc Truong Son kaj aliaj vjetnamaj ŝakludantoj partoprenis en la 41-a Ŝakolimpiko en Tromsø, Norvegio. Kun rezulto ĉe tabulo1 de 5½/10 (+3-2=5) en kiu li perdis kontraŭ Michael Adams kaj Francisco Vallejo.

Ŝaka kolegio[redakti | redakti fonton]

Le diplomiĝis ĉe la Webster Universitato en Sankta Luiso, Misurio dum majo 2017. Li gajnis sciencan bakalaŭran diplomon en Financoj kaj bakalaŭran gradon en administrado. Dum siaj studoj en la Webster Universitato, Le ludis kiel ŝaktabulo 1 por la nacia ĉampionuma ŝakteamo, venkante en President's Pokalo ĉiujn kvar jarojn kiel studento 2014-2017.

2017[redakti | redakti fonton]

En marto Le venkis en la 7-a HD Bank Turniro en Ho-Ĉi-Min-urbo per poentaro de 7 el 9 ludoj (+5=4). Tiu forta turniro estis kun partopreno de 2 aliaj bonegaj GM Wei Yi kaj Bu Xiangzhi kaj multaj aliaj grandmajstroj kiel Wang Hao, Iturrizaga, ...

Dum julio Le partoprenis Danzhou SuperGrandmaster Tournament en Danzhou, Ĉinion. Lia rezulto de 5½/9 (+2=7) portis al li la duan lokon malantaŭ la gajninto Wei Yi kaj premion de 11 000 dolaroj, havante saman poentaron kiel Ding Liren sed pli bonan poentmalegaligon.

De la 13-an ĝis 19-an el aŭgusto Le estis invitita al la sankt Louis rapida kaj fulma evento (parto de la Grand Chess Tour) kun partopreno de bonegaj grandmajstroj inkluzive de la legenda mondĉampiono Garri Kasparov. Li kundividis la 5an lokojn kun Fabiano Caruana kaj Leinier Domínguez. En la okazaĵo li faris rimarkindajn gajnojn kontraŭ Caruana, Aronian, Nakamura kaj eĉ Kasparov.

En frua septembro li partoprenis en la Ŝaka Monda Pokalo en Tbiliso, Kartvelio. Li batis Kunin el Germanio en la unua raŭndo sed estis eliminita de Vidit el Barato en la dua raŭndo.

De la 21-an ĝis la 27-an de septembro Le partoprenis en la 5a Aziaj Endomaj Ludoj en Aŝgabato, Turkmenio. Li gajnis la oran medalon per 5½ poentoj post 7 ludoj en individua klasika kategorio. Tiam li ankaŭ kune kun Nguyen Ngoc Truong Son gajnis la teamajn rapidajn kaj fulmajn kategoriojn.

2018[redakti | redakti fonton]

En la 2a Danzhou super-grandmaster tournament kun ĉiu 8 partoprenantoj kun Elo super 2700, Le finis dua per 4/7 (+2=4-1). Lia sola malvenko estis kontraŭ Bu Xiangzhi, Le Quang Liem venkis Vidit kaj Samuel Shankland en la lastaj 2 raŭndoj.

2019[redakti | redakti fonton]

Dum junio Le gajnis la Azian Kontinentan Ĉampionumon, kiu okazis en Xingtai, Ĉinio kaj estis la unua vietnama ŝakisto, kiu sukcesas tion fari.

Ŝakolimpikoj[redakti | redakti fonton]

Li konkuris por Vjetnamio en 6 Ŝakolimpikoj en 2006, 2008, 2010, 2012, 2014 kaj 2016. Liaj 8/10 sur la tabulo 1 ĉe la Ŝakolimpiko 2012 poziciigis la vjetnaman viran teamon en la pozicio #7, la plej alta iam ajn por Vjetnamio.

Rimarkindaj turniraj rezultoj[redakti | redakti fonton]

  • 2005 Monda Ĉampionumo (Sub-14), Belfort (klasika) 1a 9/11
  • 2008 Dragon Capital VietNam Ŝaka Malferma Turniro (klasika) 1a 8/9
  • 2009 Kolkata Malferma Turniro (klasika) 1a 8/10
  • 2010 Aeroflot Malferma Turniro (klasika) 1a 7/9
  • 2010 Dortmund Sparkassen Chess Meeting (klasika) 2a 5½/10
  • 2010 Campomanes Memorturniro (klasika) 2a 7/9
  • 2010 Moskvo Malferma Turniro (klasika) 3a 7/9
  • 2011 HD BANK Pokalo (klasika) 4a 6½/9
  • 2011 TATA Steel (Grupo B) 4a 7½/13
  • 2011 Aeroflot Malferma Turniro (klasika) 1a 6½/9
  • 2011 Capablanca in Memoriam (klasika) 2a 6½/10
  • 2011 Dortmund Sparkassen Chess Meeting (klasika) 2a 5½/10
  • 2011 SPICE Pokalo (klasika) 1a 17/10
  • 2012 HD BANK Pokalo (klasika) 2a 7½/9
  • 2012 FIDE Monda Fulma Ĉampionumo 7a 16½/30
  • 2012 SPICE Pokalo (klasika) 2a 5½/10
  • 2012 41-a Ŝakolimpiko 5a 8/11
  • 2013 HD BANK Pokalo (klasika) 1a 7½/9
  • 2013 Azia Kontinenta Ŝaka Ĉampionumo 4a 6½/9
  • 2013 Azia Kontinenta Blitz Ŝaka Ĉampionumo 1a 8½/9
  • 2013 FIDE Monda Rapida Ĉampionumo 4a 10/15
  • 2013 FIDE Monda Fulma Ĉampionumo 1a 20½/30
  • 2013 SPICE Pokalo (klasika) 3a 6/9
  • 2014 HD BANK Pokalo (klasika) 3a 7/9
  • 2014 FIDE Monda Fulma Ĉampionumo 4a 14/21
  • 2015 HD BANK Pokalo (klasika) 1a 7½/9
  • 2015 President's Pokalo 1a 10/24
  • 2015 Millionaire Ŝaka Malferma Turniro (klasika) 2a 6/7
  • 2015 SPICE Pokalo (klasika) 1a 7/9
  • 2016 College Final Four (klasika) 1a 3/3
  • 2016 Asian Nations Pokalo (fulma) 1a 4½/5
  • 2016 Azia Kontinenta Ŝaka Ĉampionumo 2a 6½/9
  • 2016 Azia Kontinenta Blitz Ŝaka Ĉampionumo 2a 7/9
  • 2017 HD BANK Pokalo (klasika) 1a 7.0/9
  • 2017 Danzhou Super Chess Grandmaster Tournament (klasika) 2a 5½/9
  • 2017 St. Louis, Grand Chess Tour (rapida kaj fulma) 5a
  • 2017 AIMAG: 1a 5½/7 (klasika)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Federations ranking - Vietnam (angle). Alirita 2020-10-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]