Wei Yi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wei Yi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1999 (1999-06-02) (24-jaraĝa)
en Janĉengo
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

WEI Yi (ĉine 韦奕, naskiĝis la  2-an de junio 1999(nun 1999-06-02)) estas ŝaka grandmajstro kaj mirinfano el Ĉinio.

Wei fariĝis grandmajstro en la aĝo de 13 jaroj, 8 monatoj kaj 23 tagoj, la kvara plej juna en historio. Li estas la plej juna ludanto, kiu iam ajn atingis Elo-nombron de 2700. En marto 2017 li estis la plej juna persono inter la supraj 70 ludantoj ĉe la FIDE rangolisto kaj estas nuntempe numero 27 tutmonde.

Wei reprezentas la Ĝjangsuo Klubon en la Ĉinia Ŝakligo.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 2007 li konkuris en la Ĉina Ŝaka Ĉampionumo grupo B en la aĝo de 8, en kiu li egalvenkis kontraŭ la grandmajstro Zhou Jianchao.

En 2009 Wei Yi gajnis la malpli ol 11 sekcion de la 5a Monda Lerneja Ŝaka Ĉampionumo okazita en Tesaloniko, Grekio.

En 2010 li venkis en la Sub-12 okazaĵo ĉe la Azia Junula Ŝaka Ĉampionumo kaj daŭrigis tion per venko en la sama kategorio ĉe la Monda Juna Ŝaka Ĉampionumo.

2012[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto li gajnis sian unuan grandmajstran (GM) normon ĉe la Monda Juniora Ŝaka Ĉampionumo en Ateno, inkluzive de venko super Richárd Rapport kaj egalvenko kontraŭ la fina gajninto Alexander Ipatov, kiam Wei estis nur 12 jara la turniro estis malfermita al partoprenantoj Sub-20.

En oktobro li akiris sian duan GM normon ĉe la Indonezia Malferma Ŝaka Ĉampionumo per venkoj kontraŭ Michal Krasenkow kaj Sergey Fedorchuk.

2013[redakti | redakti fonton]

En februaro li atingis la finan normon ĉe la Rejkjavika Malferma Turniro per poentaro de 7½/10, inkluzive de venko kontraŭ Maxime Vachier-Lagrave por fini en la 6a pozicio.

En aŭgusto li faris sian debuton ĉe la FIDE Mondpokalo, okazita tiun jaron en Tromsø, li estis unu el la kandidatoj de la FIDE prezidanto. Li venkis Ian Nepomniachtchi en la unua raŭndo kaj Alexei Shirov en la dua, tiam estis venkita post decidludoj de Shakhriyar Mamedyarov en la tria raŭndo.

En la novembra FIDE-rangolisto, Wei en aĝo de 14 jaroj, kvar monatoj kaj 30 tagoj, atingis Elon de 2604, tiel li fariĝis la plej juna ludanto en historio, kiu atingis Elon super 2600, li rompis la rekordon de Wesley So.

2014[redakti | redakti fonton]

En junio Wei gajnis la 27an Magistral de León rapida turniro venkante Francisco Vallejo Pons en la finalo.

En aŭgusto li mirigis sur la rezerva tabulo kun la Ĉinia teamo en la 41-a Ŝakolimpiko en Tromsø, Norvegio. Li atingis 4/5 kaj helpis al la ĉina teamo gajni la oran medalon.

En oktobro li finis dua malantaŭ Lu Shanglei en la Monda Juniora Ĉampionumo en Puneo, Barato.

2015[redakti | redakti fonton]

En januaro li gajnis la Challenger Grupon ĉe la Tata Steel Ŝakturniro per poentaro de 10½/13 (+8-0=5) kaj efikeco de 2804, antaŭ David Navara kaj sen malvenkoj. Tiu rezulto kvalifikis lin por la Masters-sekcio de 2016.

En februaro li konkuris en la Gibraltar Masters Turniro kaj kundividis la pozicion 3-11. Tio akcelis la rangigon de Wei al 2706 en la marta rangolisto, kio faris Wei Yi la plej juna ludanto iam ja kiu superis la 2700 markon. La rekordo antaŭe estis farita de Magnus Carlsen.

En aprilo Wei partoprenis en la Monda Teama Ŝaka Ĉampionumo, kiu estis gajnita de la ĉina teamo. Wei atingis 7/9 (+5=4-0) kaj gajnis la oran medalon sur la kvara tabulo.

En majo Wei venkis en la Ĉina Ŝaka Ĉampionumo, venkante Ding Liren, Wang Hao kaj Yu Yangyi por gajni la titolon kaj en la procezo li fariĝis la plej juna ĉina ĉakisto kiu gajnis la ĉampionumon.

En junio li venkis en sia dua sinsekva Magistral de León rapida turniro, venkante Maxime Vachier-Lagrave en la finalo.

Ĉe la Ŝaka Mondpokalo 2015, Wei sinsekve venkis Saleh Salem, Yuri Vovk, Alexander Areshchenko kaj Ding Liren por progresi al la kvaronfinaloj, kaj tiel fariĝis la plej juna ludanto en la historio de la Ŝaka Mondpokalo, kiu atingas tion. Tiam li perdis kontraŭ Peter Svidler en la dua serio de rapidaj krommatchoj (10'+10") kaj tiel estis eliminita de la turniro.

En la inaŭgura eldono de la Ĉinia Ŝaka Reĝa Matĉo okazita en Taizhou, Ĝeĝjango kaj partopreno de la plej granda parto de la plej bonaj ĉinaj ludantoj, Wei Yi sinsekve venkis Zhao Jun, Yu Yangyi kaj Bu Xiangzhi por venki en la turniro. La formato de tiu turniro estis sama al tiu de la Ŝaka Mondpokalo.

2016[redakti | redakti fonton]

En januaro Wei Yi ludis en la Tata Steel Ŝakturniro (majstra sekcio) al kiu li kvalifikis gajnante la Challengers-sekcion en 2015. Li finis sepa el dek kvar partoprenantoj per poentaro de 6½/13.

En aprilo Wei Yi gajnis la Ĉinan Ŝaka Ĉampionumo por la dua fojo en sia kariero per 7½/11 (+4=5-0).

Wei ludis en la Bilbao Chess Masters Finalo dum julio, kiu inkludis kvin ludantojn poziciitaj inter la supraj 10 de la mondo: Wesley So, Hikaru Nakamura, Anish Giri, la mondĉampiona defianto Sergej Karjakin kaj la mondĉampiono Magnus Carlsen. Wei venkis kontraŭ Giri kun blankaj pecoj sed perdis kontraŭ Carlsen kun nigraj kaj egalvenkis en ĉiuj aliaj matĉoj, por fini kun poentaro de 5/10 (+1=8-1) por la tria pozicio.

2017[redakti | redakti fonton]

En majo Wei gajnis por la tria sinsekva fojo la Ĉinan Ŝakan Ĉampionumon per poentaro de 8½/11 (+6 =5 -0).

En julio li gajnis la superturniro 8a Danzhou Super-GM Turniro antaŭ Ding Liren, Vassily Ivanchuk kaj Yu Yangyi per 6½/9 unu poento antaŭ la aliaj.

2018[redakti | redakti fonton]

En december Wei Yi gajnis la Azian Kontinentan Ŝakan Ĉampionumon okazita en Makatio, Filipinoj. Li atingis poentaro de 6½/9 kaj gajnis la titolon dum decidrondo kontraŭ M.Amin Tabatabaei kaj Le Quang Liem, pro la rezulto li kvalifikis por la FIDE Mondpokalo 2019.

2019[redakti | redakti fonton]

Dum la FIDE Grand Prix 2019 en decembero 2019, Wei Yi atingis la finalon el la kvara faso de la fama FIDE Grand Prix Turniro, li perdis kontraŭ Ian Nepomniachtchi.

Rimarkindaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chinese Chess League: Wei Yi (angle). Alirita 2020-10-13.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]