Natura baktria kamelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Natura baktria kamelo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Kameledoj Camelidae
Genro: Kamelo Camelus
Specio: C. ferus
Camelus ferus
Przewalski, 1878
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Natura baktria kamelosovaĝa baktria kamelo (Camelus ferus) el la ordo de parhufuloj kaj familio de kameledoj estas draste endanĝerigita specio de kamelo kiu vivas en partoj de norda Ĉinio kaj suda Mongolio. Ĝi estas tre proksime rilata al la Baktria kamelo (Camelus bactrianus). Ambaŭ estas grandaj, duoble-ĝibaj kameloj indiĝenaj de la stepoj de centra Azio.[1] Ĝis antaŭ nelonge, oni supozis, ke la naturaj baktriaj kameloj estas posteuloj el aldomigitaj baktriaj kameloj kiu iĝis sovaĝiĝintaj post liberiĝi en la naturo. Tamen, genetikaj studioj establis, ke temas pri tute aparta specio kiu diverĝis el la praulo de la Baktria kamelo antaŭ 1.1 milionoj da jaroj.[2][3][4][5][6][7][8]

Nur ĉirkaŭ 1000 kameloj survivas ankoraŭ.[9] Plej vivas en la Nacia Natura Rezervejo de Sovaĝaj Kameloj Lop Nur en Ĉinio, kaj pli malgranda populacio vivas en la Protektita Areo Granda Gobi A en Mongolio.[10] Estas populacioj ankaŭ en la Natura Rezervejo de Sovaĝaj Kameloj Altun Ŝan (1986) en Kakilik Kantono, Ŝinĝango, nordokcidenta Ĉinio, en la Natura Rezervejo Aksai Annanba (1992), kaj en la Natura Rezervejo Dunhuang Ŭanjaodun (nune Natura Rezervejo de Sovaĝaj Kameloj Dunhuang Ksihu) apude al la rezervejo de Kakilik (2001) kaj en rezervejo en Mazongŝan apude al la rezervejo en Mongolio, ĉiuj en Ĉinio.[11]

Ĉu unu aŭ du specioj?[redakti | redakti fonton]

Dum multe da tempo la scienculoj estis supozintaj, ke la populacio aldomigita de la baktria kamelo estas rekta post-sekvo de la sama taksono al kiu apartenas la malmultaj kamelaroj kiuj ankoraŭ survivas en la centro de Azio, kiuj estis diskonigitaj fare de la rusa esploristo kaj geografo Nikolai Prĵevalskij en la jaro 1878. Kaj pro tio oni parolis pri aldomigita taksono, kiu jam estis nomita science Camelus bactrianus, kaj ekde tiam nomita Camelus bactrianus bactrianus, dum la naturaj kamelaroj estis konsiderataj komponitaj de ekzempleroj kiuj ricevis la nomon Camelus bactrianus ferus, el kio "ferus" signifas "natura".

Kvankam la reguloj pri prioritato postulas, ke la plej antikva nomo — en tiu okazo nome tiu de la aldomigita populacio — estu tiu kiu devas esti uzata por nomi la specion, laŭ la Opinio 2027-a de la jaro 2003 fare de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo, oni devus doni prioritaton al la nomoj de la naturaj originaj taksonoj anstataŭ al tiuj de iliaj aldomigitaj posteuloj. Male, la taksonomio estus indikanta la paradokson ke naturaj originaj populacioj estas posteulaj de tiuj aldomigitaj. Ekde tiu momento ambaŭ taksonoj ekestis nomitaj respektive Camelus ferus ferus ĉe la natura baktria kamelo, kaj Camelus ferus bactrianus ĉe la aldomigita baktria kamelo.[12]

La sistematika situacio ŝanĝiĝis kiam estis prezentataj novaj sciencaj analizoj. Genetika pruvaro de DNA de ekzemploj de felo elprenitaj de la restaĵoj de naturaj specimenoj trovitaj mortintaj, estis komparataj kun tiuj de specimenoj de la tradicie aldomigita populacio; la rezultoj estis rimarkindaj. En ĉiu ekzemplero de felo estis identigitaj du aŭ tri klaraj genetikaj diverĝoj inter ambaŭ taksono, montrantaj diferencon de ne malpli ol 3 %, kio indikas, ke ambaŭ apartenas al diferencaj specioj. Pro tio, Camelus bactrianus ne estis aldomigita el ekzempleroj de C. ferus, sed el ekzempleroj de alia specio, kiu, same kiel okazis ĉe la natura dromedaro (Camelus dromedarius), ne sukcesis elteni naturajn populaciojn ĝis nuntempe, pro kio tis genetika heredo restas nur en la aldomigitaj ekzempleroj.

Kiel komparo, la diferencoj inter la homoj kaj la Eta ĉimpanzo (Pan paniscus), estas nur de 2 %.[13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Animal Info - Endangered Animals: Camelus bactrianus (Camelus bactrianus ferus). Animal Information Organization. Alirita 9a de Novembro 2012.
  2. (2010-06-01) “High mitochondrial differentiation levels between wild and domestic Bactrian camels: a basis for rapid detection of maternal hybridization”, Animal Genetics (en) 41 (3), p. 315–318. doi:10.1111/j.1365-2052.2009.01993.x. 
  3. (2009-08-01) “Monophyletic origin of domestic bactrian camel (Camelus bactrianus) and its evolutionary relationship with the extant wild camel (Camelus bactrianus ferus)”, Animal Genetics (en) 40 (4), p. 377–382. doi:10.1111/j.1365-2052.2008.01848.x. 
  4. (2016-04-05) “The history of Old World camelids in the light of molecular genetics”, Tropical Animal Health and Production (en) 48 (5), p. 905–913. doi:10.1007/s11250-016-1032-7. 
  5. (2017-08-30) “Mitogenome Sequencing in the Genus Camelus Reveals Evidence for Purifying Selection and Long-term Divergence between Wild and Domestic Bactrian Camels”, Scientific Reports (En) 7 (1), p. 9970. doi:10.1038/s41598-017-08995-8. 
  6. Burger, P., Silbermayr, K., Charruau, P., Lipp, L., Dulamtseren, E., Yadmasuren, A. and Walzer, C. (in press). Genetic status of wild camels (Camelus ferus) in Mongolia.
  7. Vidu, por ekzemplo: Hare (2008) kaj Potts (2004)
  8. (2007-01-01) “A complete mitochondrial genome sequence of the wild two-humped camel (Camelus bactrianus ferus): an evolutionary history of camelidae”, BMC Genomics 8, p. 241. doi:10.1186/1471-2164-8-241. 
  9. home page. Wild Camel Protection Foundation. Alirita 2020-06-24. informis pri 1 400 en 2012, nune diras 1 000
  10. "Wild Camel". Wild Camel Protection Foundation. Alirita la 27an de Decembro 2020.
  11. (in zh) 野骆驼简介, 中国•骆驼网, archived from the original on 2021-01-19, https://web.archive.org/web/20210119141109/http://www.china-camel.com/index.php?s=/articles/698.html, retrieved 2020-12-27 
  12. Gentry, A., Clutton-Brock, J. kaj Groves, C. P. (2004) The naming of wild animal species and their domestic derivatives. Journal of Archaeological Science 31: 645-651.
  13. Hecht,Jeff (19a de majo 2003). «Chimps are human, gene study implies». New Scientist.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]