Armin Laschet
Aspekto
Armin LASCHET (naskiĝis la 18-an de februaro 1961 en Aachen, Nordrejn-Vestfalio, Germanio, do nun 63-jara) estas germana politikisto. Lia partio estas la kristandemokratia CDU. De 2017 ĝis 2021 li estis ministroprezidanto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio.
En januaro 2021 Laschet estis elektita kiel partiestro de CDU, kiel posteulo de Angela Merkel. Li estis la kanceliera kandidato de CDU por la parlamenta baloto en septembro 2021, sed malvenkis kontraŭ Olaf Scholz de la socialdemokratia partio SPD. Poste li eksiĝis kiel ministroprezidanto kaj partiestro.