Péter Széky
Péter Széky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Stulfa Péter |
Naskiĝo | la 26-an de majo 1769 en Nitro (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | depost 1831 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1800) |
Okupo | |
Okupo | kirurgo armea kuracisto bestokuracisto |
Péter Széky [sEki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széky Péter estis hungara kuracisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Stulfa [ŝtulfa] ĝis 1817.
Péter Széky[1] naskiĝis la 26-an de majo 1769 en Nitro (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempe en Slovakio), li mortis depost 1831 en Pest (urbo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Széky maturiĝis en urbo Pest en 1890, poste li studis filozofion, pli poste medicinon en Reĝa Universitato de Pest. Li akiris medicinanan diplomon en 1800. Dum la studentaj jaroj li estis edukisto en familio de József Ürményi. Inter 1799–1803 li estis asistanto en Malsanulejo Rókus, sed interrompe li estis armea kuracisto dum milito kontraŭ Napoleono (1800-1801). Inter 1803 kaj 1810 li estis lektoro en Veterinara Instituto apud Sándor Tolnay. En 1810 li revenis al la universitato, kie li estis ordinara instruisto en la terapia katedro. En 1821 apopleksio malsanigis lin, tial li estis emeritita. Intertempe en 1817 li ricevis nobelecon. En 1831 li estis konsilisto kontraŭ la pestoepidemio. Li neniam verkis artikolojn.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memormedalo farita en 1992
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografieto kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la pli malsupre) Arkivigite je 2021-01-30 per la retarkivo Wayback Machine
- (la koncerna teksto estas legebla post klako al majuskloj SZ, poste serĉu la nomon)