Péter Széky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Széky
Persona informo
Naskonomo Stulfa Péter
Naskiĝo la  26-an de majo 1769(nun 1769-05-26)
en Hungario Nitro (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto depost 1831
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kirurgo • armea kuracisto • bestokuracisto
vdr

Péter Széky [sEki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széky Péter estis hungara kuracisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Stulfa [ŝtulfa] ĝis 1817.

Péter Széky[1] naskiĝis la 26-an de majo 1769 en Nitro (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempe en Slovakio), li mortis depost 1831 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Széky maturiĝis en urbo Pest en 1890, poste li studis filozofion, pli poste medicinon en Reĝa Universitato de Pest. Li akiris medicinanan diplomon en 1800. Dum la studentaj jaroj li estis edukisto en familio de József Ürményi. Inter 1799–1803 li estis asistanto en Malsanulejo Rókus, sed interrompe li estis armea kuracisto dum milito kontraŭ Napoleono (1800-1801). Inter 1803 kaj 1810 li estis lektoro en Veterinara Instituto apud Sándor Tolnay. En 1810 li revenis al la universitato, kie li estis ordinara instruisto en la terapia katedro. En 1821 apopleksio malsanigis lin, tial li estis emeritita. Intertempe en 1817 li ricevis nobelecon. En 1831 li estis konsilisto kontraŭ la pestoepidemio. Li neniam verkis artikolojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo farita en 1992

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.