Financa centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Financa Distrikto de Malalta Manhatano en Novjorko, kiu inkludas Wall Street. Novjorko estas rangigita kiel unu el la plej grandaj Internaciaj Financaj Centroj ("IFC") en la mondo.

Financa centrofinanca kerno estas loko kun koncentro de partoprenantoj en bankado, monadministrado, asekurojfinancaj merkatoj kun ejoj kaj apogaj servoj por tiuj aktivecoj.[1][2] Partoprenantoj povas inkludi financajn perantojn (kiel bankoj kaj borsistoj), instituciaj investistoj (kiel investadministrantoj, pensifondusoj, asekuristoj, asekurfondusoj), kaj moneldonantojn (kiel kompanioj kaj registaroj). Komerca aktiveco povas okazi en aferoj kiel borsoperacioj kun rilatoj al kompensejoj, kvankam multaj transagadoj povas okazi ekster-borse (OTC), kio estas farataj rekte inter partoprenantoj. Financaj centroj kutime estas hejmo de kompanioj kiuj proponas ampleksan gamon de financaj servoj, por ekzemplo rilate al kunigoj kaj akiroj, publikaj proponoj, aŭ korporacia agado; aŭ kiu partoprenas en aliaj areoj de financoj, kiel kapitalinvestado kaj reasekurado. Ŝlosilaj financaj servoj estas riskotaksaj agentejoj, same kiel la provizo de rilataj profesiaj servoj, partikulare jurkonsilado kaj kontado.[3]

La rangigoj fare de la Internacia Monunua Fonduso de plej gravaj financaj centroj estas la jenaj: Internaciaj Financaj Centroj (IFC-oj), kiel Novjorko,[4] Londono, kaj Tokio; Regionaj Financaj Centroj (RFC-oj), kiel Ŝanghajo, Ŝenĵeno, Frankfurto, kaj Sidnejo; kaj Eksterteritoriaj Financaj Centroj (EFC-oj), kiel en Kajmaninsuloj, Dublino, Hongkongo, kaj Singapuro. La termino "Eksterteritoriaj" ne referencas al la loko de la OFC-oj (t.e. multaj EFC-oj, kiel Luksemburgio kaj Hongkongo, estas fakte "enteritoriaj"), sed al la fakto ke la plej grandaj uzantoj de la EFC estas neloĝantaj (t.e. la uzantoj estas ne-tiulandaj).

La Londona Urbocentro (kromnome "Square Mile" (Kvadrata Mejlo)) estas unu el la plej malnovaj financaj centroj. Londono estas rangigita kiel unu el la plej grandaj Internaciaj Financaj Centroj ("IFC") en la mondo.

Internaciaj Financaj Centroj, kaj multaj Regionaj Financaj Centroj, estas plen–servaj financaj centroj kun rekta aliro al grandaj kapitalejoj el bankoj, asekurkompanioj, investfondusoj, kaj listigitaj kapitalmerkatoj, kaj estas gravaj mondurboj. Eksterteritoriaj Financaj Centroj, kaj ankaŭ kelkaj Regionaj Financaj Centroj, tendencas specialiĝi en impost-evitaj servoj, (gravaj ekzemploj estas la Irlanda alternativa investotakso (QIAIF), kaj la Kajmaninsula SPC) kaj ombrobankado/ŝuldosekurigo, kaj povas inklude pli malgrandajn lokojn (ekz. Luksemburgio), aŭ urbo-ŝtatoj (ekz. Singapuro). La IMF notas koincidon inter Regionaj Financaj Centroj kaj Eksterteritoriaj Financaj Centroj (ekz. Hongkongo kaj Singapuro estas kaj Eksterteritoriaj Financaj Centroj kaj Regionaj Financaj Centroj). Ekde 2010, fakuloj konsideras Eksterteritoriajn Financajn Centrojn kiel sinonimo de impostparadizoj. Tio okazas ekde ĉirkaŭ 2010, post la iniciatoj de 2000 fare de IMFOECD kun Grupo de Financa Agado FATF pri komunaj normigoj, normiga plenumo, kaj banka travideblo, kiuj ege malfortigis la normigan altiron de OFC-aj super IFC-aj kaj RFC-aj.[5][6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. . How Financial Hubs Work (angle). Alirita 2a de Oktobro 2020.
  2. Financial Centres: What, Where and Why?. The University of Western Ontario. Alirita 24a de Majo 2015.
  3. Roberts, Richard (2008). The City: A Guide to London's Global Financial Centre. The Economist. ISBN 9781861978585. Alirita la 11an de Majo 2021.
  4. Huw Jones. "Nov-Jorko surges ahead of Brexit-shadowed London in finance: survey", Reuters, 27a de Januaro 2020. Kontrolita 27a de Januaro 2020.
  5. James R. Hines Jr. (2010). "Treasure Islands". Journal of Economic Perspectives. 4 (24): 103–125. "Tax havens are also known as "offshore financial centers" or "international financial centers", phrases that may carry slightly different connotations but nevertheless are used almost interchangeably with "tax havens"
  6. Gabriel Zucman (Aŭgusto 2013). "The Missing Wealth of Nations: Are Europe and the U.S. Net Debtors or net Creditors?" (PDF). The Quarterly Journal of Economics. 128 (3): 1321–1364. doi:10.1093/qje/qjt012. "Tax havens are low–tax jurisdictions that offer businesses and individuals opportunities for tax avoidance" (Hines, 2008). In this paper, I will use the expression "tax haven" and "offshore financial center" interchangeably (the list of tax havens considered by Dharmapala and Hines (2009) is identical to the list of offshore financial centers considered by the Financial Stability Forum (IMF, 2000), barring minor exceptions)"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]