Ĉen Duŝjoŭ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉen Duŝjoŭ
Persona informo
陈独秀
Naskiĝo 8-an de oktobro 1879 (1879-10-08)
en Huaining County
Morto 27-an de majo 1942 (1942-05-27) (62-jaraĝa)
en Jiangjin District,  Respubliko Ĉinio
Tombo tomb of Chen Duxiu vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Dinastio QingRespubliko Ĉinio vd
Alma mater Qiushi Academy • Kobun Institute • Tokyo Shinbu Gakko • Universitato de ŬasedaUniversitato de Ĝeĝjango vd
Partio Komunista Partio de Ĉinio vd
Familio
Gefratoj Chen Mengji vd
Infanoj Chen Yannian • Chen Qiaonian • Chen Songnian vd
Profesio
Okupo politikistoprofesorofilozofoĵurnalistoverkisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉen Duŝjoŭ, pinjine Chen Duxiu (tradicia ĉina: 陳獨秀; simpligita ĉina: 陈独秀; Wade–Giles: Ch'en Tu-hsiu; 8a de oktobro 1879 – 27a de majo 1942) estis ĉina revolucia socialisto, instruisto, filozofo kaj verkisto, kiu kunfondis la Komunistan Partion de Ĉinio (kun Li Daĝaŭ) en 1921. El 1921 ĝis 1927, li servis kiel unua Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĉen estis ĉefa figuro kaj en la Revolucio de 1911 kiu renversis la regadon de la Dinastio Ĉjing kaj en la Movado de la 4-a de majo por scienca kaj demokratia disvolvigo en la frua Respubliko Ĉinio. Post sia elpelo el la Komunista Partio en 1929, Ĉen estis dum ioma tempo la estro de la Trockiisma movado en Ĉinio.

La devenloko de Ĉen estis en Ankingo, Anhujo, kie li establis la influan lokĉinlingvan gazeton Nova Junularo. Por apogi la renverson de la registaron Ĉjing, Ĉen estis aliĝinta al la Yue Fei Societo de Fideluloj (岳王會; Yuèwáng huì) kiu aperis el la sekreta societo Aĝaj Fratoj (哥老會; Gēlǎo huì) en Anhujo kaj Hunano.[1]

Ĉen estis dojeno en la Pekina Universitato. Kvankam ĉina naciisto, Ĉen argumentis, ke Ĉinio devas rigardi okcidenten por puriĝi el superstiĉo kaj aŭtokratio.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chao, Anne S. (2017). "The Local in the Global: The Strength of Anhui Ties in Chen Duxiu's Early Social Networks, 1901–1925". Twentieth-Century China. 42 (2): 113–137. doi:10.1353/tcc.2017.0015. ISSN 1940-5065. S2CID 149130353.
  2. Schram 1966, paĝoj 38–39

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chen, Duxiu. Chen Duxiu's Last Articles and Letters: 1937-1942 (University of Hawaii Press, 1998).
  • Lee Feigon (1983). Chen Duxiu, Founder of the Chinese Communist Party. Princeton, N.J.: Princeton UP. ISBN 0-691-05393-6.
  • Kagan, R. C. (1972). "Ch'en Tu-Hsiu's Unfinished Autobiography". The China Quarterly. 50: 295–314. doi:10.1017/S0305741000050323.
  • Kuo, Thomas. Ch`en Tu-Hsiu (1879–1942) and the Chinese Communist movement (Seton Hall University Press. 1975).